인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 6회 유럽 에스페란토 노래 축제 안내 (2018. 5.19-20)
La 5a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (2018. 5.19-20)

유럽 에스페란토 노래 축제가 2018년 5월 19, 20일 이틀간 폴란드  Vroclavo 에서 열릴 예정입니다.

참가자의 년령은 제한이 없고, 합창, 음악 그룹, 독창 경연 대회가 열리며, 출연자는 에스페란토, 민족 노래 각 1곡을 부르게 됩니다.

https://www.facebook.com/efekantoj/

 

JAM KVINAN FOJON EN VROCLAVO ONI KANTIS ESPERANTAJN KANTOJN

La 20an kaj 21an de majo 2017 en Vroclavo okazis jam la 5a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj. La ĉefa organizanto estis Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, kiu ĉi-jare preparante la festivalon kunlaboris kun neesperantaj organizaĵoj Centrum Kultury WrocławZachód, Klub Muzyki i kultury kaj Dolnośląskie Stowarzyszenie “Horyzont”.

Ĉijaran Festivalon patronis: Marŝalo de Malsupra Silezia Vojevodio Cezary Przybylski, Universala Esperanto-Asocio, EUROKKA, Pola Esperanto-Asocio, Mila van der Horst Kolińska, dr-o Ludoviko Zaleski-Zamenhof.

Laŭ la regularo en la festivalo partoprenis infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Ĉiu partoprenanto kantis du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estis nur Esperantaj kantoj. La Festivalo okazas ĉiujare en majo en du kategorioj: koruso aŭ ensemblo kaj solisto.

Sabate, la 20-an de majo okazis konkursa provaŭdo de partoprenantoj. Tiun festivalan parton gvidis Halina Kuropatnicka-Salamon. Ĵurio, kies konsisto estis teamo de specialistoj – esperantistoj (Małgosia Komarnicka el Pollando kaj Stefan MacGill el Novzelando) kaj esperantistoj-muzikistoj (Jean-Marc Leclercq – la prezidanto de ĵurio, el Francio, Floréal Martorell el Francio, Carsten Schnathorst el Germanio) prijuĝis prezentadojn de la partoprenantoj. En la pritakso estis konsiderataj: lingvakorekteco, originaleco, inventemo kaj estetikaj valoroj.

Dimanĉe, la 21-an de majo okazis la Koncerto de la Premiitoj en la Centrum Kultury Wrocław-Zachód. La publikon kaj la partoprenantojn salutis la iniciatintino de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj – Małgosia Komarnicka, kiu ankaŭ mallonge prezentis regularon de la festivalo. Akompanis ŝin E-kantisto, posedanto Guiness-rekordon – JoMo, kiu kune kun Kaŝi fine de la Koncerto de la Premiitoj kantis kelkajn E-kantojn. La famaj Ekantistoj tiel dancige kantis, ke la publiko ĝuante belajn kantojn en Esperanto dancis sur la scenejo kaj apud ĝi.

La unuan premion en la kategorio „solisto” ĝis la aĝo 18 jaroj ricevis Oktawia Nowak, en la sama kategerio sed en la aĝo de 19 ĝis la 54 la unuan premion ricevis Wojciech Ławnikowicz kaj super la aĝo 55 jaroj la unuan premion ricevis Laurento Peuch. La unuan premion, sed en la kategorio „koruso aŭ ensemblo“ ĝis la aĝo 18 jaroj ricevis infankoruseto „Skoczne Nutki “ kaj super la aĝo 55 jaroj la unuan premion ricevis koruso „Okropy“.

La premiitoj ricevis diplomojn, pokalojn kaj, donacintajn de Halina Kuropatnicka-Salamon, volumetojn de poezio kaj de Stefan MacGill E-lernolibrojn kaj E-revuojn „Juna Amiko“. Ĉiuj partoprenantoj ricevis diplomon pro la partopreno. Ĵurio aljuĝis ankaŭ unu premion pro akompanado, kiun ricevis Wojciech Ławnikowicz. La organizantoj ĝuste taksis ankaŭ penan laboron de tradukistoj kun kiuj de 5 jaroj kunlaboras. Distingitaj estis Halina KuropatnickaSalamon kaj Edward Edulo Wojtakowski.

Sumigante la 5 jarojn de malfacila laboro ĉe Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj oni devas substreki, ke nia celo por vigligi la kunlaboron kun neesperantaj medioj kaj disvastigi

Eŭropa Bulteno Julio-Augusto 2017, No 172 Esperanton ĉiam estis atingita. Atestas tion kreskanta nombro da partoprenantoj, ankaŭ eksterlandanoj.

Ni jam invitas vin al Vroclavo en 2018 partopreni en la sekva la 6a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu okazos la 19-20an de majo!

Małgosia Komarnicka



댓글 쓰기(Lasi Respondon)