Stefan MacGill, 세계 부회장 인도 대학에서 에스페란토 강연 갖어
Prelego de Stefan MacGill en Universitato Azim Premji, Bengaluro, Barato
세계 에스페란토 협회 Stefan MacGill 부회장은 2017년 10월 6일, 인도, 뱅갈루르의 Azim Premji 대학에서 ‘에스페란토: 대화와 평화의 언어’ 라는 제목으로 강연할 예정입니다. 10월 2일은 간디의 출생일로 유엔은 이를 기념하여 이날을 ‘비강압의 날’로 정하였으며, 인도에서는 이 즈음을 ‘간디 주간’으로 정하고 기념 행사를 갖습니다.
Lia (anglalingva) prelego titoliĝas “Esperanto: Lingvo de dialogo kaj paco”.
La studentoj de la Esperanto-Klubo de la universitato invitis lin.
Ja tiuj demando kaj respondo okazis en la angla lingvo, kadre de prelego ‘Esperanto – lingvo por dialogo kaj paco’, farita de la vic-prezidanto de UEA, Stefan MacGill, al studentoj de la Universitato Azim Premji en Bengaluro. Tio estas malgranda universitato, kun 800 studentoj kaj 100 instruistoj kun limigita studfakaro: pri la sociaj sciencoj, edukado, sociaj evoluigo kaj politiko. Do, tre konvena studentaro por reagi pozitive al la mesaĝo de Esperanto.
La elektita temo koincidis kun la Semajno de Gandhi, festata tra la lando kaj en tiu universitato. Do, la prezentaĵo tuŝis tiun respektatan sed neprecize difineblan nocion – la internan ideon. La studentoj estis jam bone informitaj pri Esperanto – kelkaj el ili ja parolas la lingvon kaj partoprenos en la 4a Sudazia Seminario (SAS) post semajno. Ili estas membroj de E-grupo kiu ĉiusemajne renkontiĝas en la universitato sub la gvido de d-ro Giridhar Rao. Do, la nuna prezentaĵo ne devis komenci de la nula punkto, anstataŭe ĝi faris iujn konstatojn pri la ecoj de la parolkomunumo, kiuj estas malsamaj al tiuj de naciaj aŭ etnaj lingvoj – malmultaj denaskaj parolantoj, alveno al la lingvo pro konscia decido, limigita lingva nivelo pro neintensa uzo, limigitaj infrastrukturo kaj financaj rimedoj ktp.
Venis interesaj kaj defiaj demandoj – do dudirektiĝis la defioj – ekzemple pri la motivoj aŭ kialoj por homoj okupiĝi pri la lingvo, kaj la limigitaj plustudaj ebloj por altigi siajn konojn. Entute interesa kaj stimula sesio, kiu ja estis filmita. Kun kelkaj el la studentoj la diskuto daŭris en suba manĝejo, parte en Esperanto, interalie pri la planoj por la 4a SAS. Pri la E-agado en tiu universitato, unika en Barato, la tutmonda movado ne estas sufiĉe informita.
Related Posts
-
제 9차 아시아-오세아니아 에스페란토 대회, 베트남 다낭에서 열릴 예정. (2019. 4.25-28)
La 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Danang, Vjetnamio (2019.4.25-28)Neniu komento | aŭg 8, 2018 -
제 14차 에스페란토 국제선방 성공적으로 개최!
La 14-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado finita sukcese!Neniu komento | okt 9, 2018 -
유네스코 Kuriero, 에스페란토 판으로 출판하다!
Unesko Kuriero en Esperanto aperis!Neniu komento | aŭg 8, 2017 -
마드리드 교육자대회 소식 (단체 시내 관광)-2 (2018.7.19) Taglibro el Madrido(Ekskurso en Madrido)-2 (2018. 7.19)
Neniu komento | jul 20, 2018