인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 103차 세계 에스페란토 대회 (포르투갈, 리스본/ 2018.7.28-8.4)와 51차 교육자 대회
La 103-a UK en Lisbono (2018.7.28-8.4)

제 103차 세계 에스페란토 대회가 2018년 7월 28일부터 8월 4일까지 포르투갈, 리스본에서 열리게 됩니다.  참가 신청을 원하는 분은 2017년 12월 31일, 1차 마감까지 아래 안내에 따라 신청하기 바랍니다.

(제 77차 스페인 에스페란토 대회 + 제 51차 에스페란토 교육자 대회)

www.unua-komuniko-madridaj-kongresoj

21 – 28. julio

51-a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) – en Madrido, Hispanio. Kongresa temo “La kultura heredaĵo de Esperanto”. El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, ekskursoj. Post la fermo, karavana transiro al UK en Lisbono

La 51-a ILEI-kongreso en Madrido, Hispanio.

Septembre la estrarano pri kongresoj Radojica Petrović vizitis Madridon kadre de la preparado de la kongreso en 2018. La vizito estis densa kaj fruktodona. Jen ĝiaj rezultoj: kompletiĝis 6-membra LKK kun divido de taskoj; estas serĉataj kaj engaĝotaj laŭbezone kaj laŭtrove pliaj helpantoj, volontuloj, kunlaborantoj; okazis kelkaj kunsidoj. Estis vizititaj la kongresejo Colegio Mayor Chaminade por pli bone kompreni la kondiĉojn kaj interkonsenti pluprocedon ĝis subskribo kaj plenumo de la kontrakto kaj kelkaj aliaj hoteloj kaj gastejoj kiel alternativaj loĝlokoj. Ili same estas esplorataj por la loĝado kaj kongresumado. Estis interkonsentitaj adapto de la tradicia ILEI-kongresa programskemo kaj horaro al la lokaj manĝkutimoj kaj taga tempouzo; komuna programo por la du komunaj tagoj, sabato kaj dimanĉo, de la du kongresoj – de la 77-a Hispana Esperanto Kongreso HEK kaj de ILEI. Estis diskutitaj programpropono por  la ILEI-kongreso, inkluzive junularan programon, kaj kotizpolitiko por ĉiu kongreso aparte kaj komuna kotiztabelo por partoprenontoj de ambaŭaj kongresoj. Meze de la monato inter LKK kaj la Estraro estis ellaborita aliĝilo por la aranĝo.

Septembre la Prezidantino preparis alvokon por la konkurso pri la emblemo de ILEI-kongreso en 2018. Nun ene de la Estraro estas diskutataj konkursaj reguloj.  La konkurso survojas.

Septembre la Estraro dense pridiskutis diversajn aspektojn de la kongresa temo. Apartan atenton estis dediĉita al la kultura programo. Venis de la estraranoj multaj proponoj por pliriĉigo de la kongresa programo, inkluzive novajn eventualajn programerojn.Ĉar unuafoje la kongresanoj profitos du Eo-kongresojn samtempe – de ILEI kaj la Hispanan Esperanto-Kongreson, estas diskutita inter la Estraro kaj LKK la tre favora komuna kotiztabelo. Fine de septembro ĝi estis finkreita pere de la estrarano pri kongresoj Radojica Petrović.

La unua unformo pri la kongreso en Madrido aperis en IPR 2017/3 kaj en la kalendaro ĉe www.eventoj.hu. Plu la definitivaj informoj kaj aliĝilo aperos en IPR 2017/4 konforme al la Konferenca regularo.

(103차 세계 에스페란토 대회)

28. julio – 4. aŭgusto103-a Universala Kongreso de Esperanto – en Lisbono, Portugalio


(세계 청년 에스페란토 대회)

4 – 11. aŭgusto

Internacia Junulara Kongreso, IJK de TEJO – en Badajoz, Hispanio

(세계 무민족성 대회)

5 – 12. aŭgusto

SAT-kongreso – en Kragujevac, Serbio. Ĉeftemo: Esperanto kaj transnacia komunikado en la inform-teknologia epoko. Riĉa faka, kultura kaj turisma programo. Ĉefprizorgantoj: Saša PILIPOVIĆ kaj Radojica PETROVIĆ

=============================

Kiel ni jam anoncis, profitante ke la 103 Universala
Kongreso de Esperanto okazos en Lisbono, diversaj aliaj
esperantistaj eventoj estos organizataj en somero 2018 en
la Iberia Duoninsulo, por ke vizitantoj povu profiti la
vojaĝon kaj la okazaĵon.
Konkrete, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
(ILEI) havos sian kongreson en Madrido, de la 21-a ĝis
la 28-a de julio 2018 (do ĝuste antaŭ UK en Lisbono).
Parte koincide kun ĝi, inter la 20a kaj 22a de julio,
okazos ankaŭ en Madrido la Hispana Kongreso de
Esperanto.
En la komenco de septembro, profitante la viziton al Madrido de la respondeculo pri
kongresoj de ILEI, oni formaligis la lokan organizan komitaton de ambaŭ kongresoj, kaj oni
komencis la pretigon de la necesaj laboroj. Oni vizitis la antaŭviditan kongresejon (studentan
rezidejon Colegio Mayor Chaminade), kelkajn hotelojn kaj gastejojn serĉante kromajn
loĝeblojn, oni interparolis kun respondeculo pri internaciaj eventoj de la madrida urbestraro,
ktp. Estis skizita la enhavo, la programo, kaj aliaj detaloj. En venontaj semajnoj estos
disponeblaj la unuaj informoj, inklude de la kotiztabelo, la aliĝilo, k.s.
Eŭropa Bulteno Oktobro 2017, No 174
EO
Post la UK, inter la 4a kaj 11a de aŭgusto, okazos en la ekstremadura urbo Badajoz
(Badaĥozo) la Internacia Junulara Kongreso, laŭ la decido de TEJO. Ankaŭ ĉikaze oni
komencis pretigi la necesajn kondiĉojn, pri kiuj ni informos en venontaj semajnoj.
Dume, rezervu la datojn. Vi havos la okazon ĝui belan esperantistan etoson, intensan kaj por
ĉies deziroj!
Tonio del Barrio

 

 

Legu la Unuan Bultenon de la 103-a UK en Lisbono rete ĉe http://uea.org/pdf/uk2018/unua_bultenoLisbono.pdf

Ĝi estos dissendita ankaŭ papere kun la oktobra numero de la revuo Esperanto.

Por aliĝi bv. viziti la paĝon http://uea.org/kongresoj/alighilo



댓글 쓰기(Lasi Respondon)