인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 협회 ‘동아시아 전략회의’ 중국에서 열릴 예정(17.10.23)
Strategia forumo de UEA pri Orientazio okazos en Ĉinio (17.10.23)

세계 에스페란토 협회(UEA)는 동아시아 전략 회의를 2017년 10월 23일 중국, 항주에서 세계 에스페란토 협회 Mark Fettes 회장 주재로 개최한다고 발표했습니다. 자세한 내용은 아래 내용을 참고하기 바랍니다.

(Strategia Forumo de UEA pri Orientazia movado en Hangzhou en 2015)

‘Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado’ okazos en Ĉinio, oktobre

Antaŭ du jaroj, aprile (2015.4.20) UEA havis kunsidon en la urbo Hangzhou, Ĉinio kun la nomo ‘Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado’, kiu estis prezidita de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

Kiel tiama okazo, la prezidanto de UEA d-ro. Mark Fettes vizitos la urbon Huzhou, Zhejiang-provinco, Ĉinion en la 22-a de oktobro, 2017 por ĉeesti en la malferma ceremonio de Filmo-Festivalo (http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/),kiu estas aŭspiciata de UEA , Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj pluraj ĉinaj instancoj.

Profitante la ŝancon de vizito de la prez. de UEA, okazos ‘Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado’, en kiu ĉeestos landaj reprezentantoj de Orienta Azio kaj KAEM-gvidantoj.

   Jen detala informo pri la kunsido,

1. Nomo de kunsido : ‘Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado’ .

2. Kiam : 2017. 10. 23 (lundo)

Unua Sesio : 10:00 – 12:00 / Strategio de UEA kaj nuna situacio de tutazia movado (Mark Fettes / LEE Jungkee)

Dua Sesio : 14:00 – 17:00 / Diskuto pri landa movado en Orientazio (Reprezentantoj de landa asocio)

La reprezentanto de la landaj asocioj prezentu sian landan movadon respektive dum 10 minutoj maksimume kaj sekvos diskuto.

(* Tiuj, kiuj volas ĉeesti en la malferma ceremonio (22-an de oktobro matene) de Filmo-festivalo, jam devas esti en Hangzhou en la 21-a de oktobro.)

3. Kie : Huzhou, Ĉinio (proksima de Hangzhou)

4. Celo : Diskuto pri Esperanto-movado en Orientazio lige al la strategio de UEA

5. Limdato por aliĝo

Tiuj, kiuj volas ĉeesti en la kunsido sciigu sian aliĝon ĝis la 31-a de aŭgusto, 2017.

6. Demandoj pri tiu ĉi forumo turniĝu al la prizorganto LEE Jungkee (leejungkee@khu.ac.kr) kaj pri akcepto kaj restado al s-ino ZhangPing Esperanto-nomo Ĝoja / perfectgoja@163.com/tel:86-10-68891795 ).

                                                                          LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)