인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

유네스코 Kuriero, 에스페란토 판으로 출판하다!
Unesko Kuriero en Esperanto aperis!

Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis
유네스코에서 발행되는 Unesko Kuriero 가 중국 에스페란티스토 Trezoro Huang Yinbao 님의 노력으로 출간되었다. 유네스코를 통해 에스페란토를 알릴수 있고, 유네스코의 활동에 에스페란토가 적극 동참한다는 점에서 매우 의미가 크다고 할수 있다. 그동안 많은 노력과 정성을 기울인 Trezoro 님께 박수를 보낸다.
인터넷에서 이 잡지를 무료로 내려 받을수 있다.  http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf

Unesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en 1946. Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de Unesko en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu ĝin ankaŭ en Esperanto. Amaso da retaj mesaĝoj bombe ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kelkfoje respondis: “se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero.” (el Eventoj, n-ro 182, 2/marto, 2000). Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj. Ekde tiam malaperis la penado ĉe la esperantistaro.

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio. Dank’ al kortuŝa kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la 1-a numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas eldonita. La du versioj en Esperanto estas same aspektaj kiel la UN-lingvaj versioj.

La papera versio (ISSN 2521-7356) estos aĉetebla ĉe la libroservo de la 102-a UK kaj poste daŭre ĉe la Libroservo de UEA. La reta versio (ISSN 2521-7364) estas senpage elŝutebla ĉe UEA-retejo: http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf



댓글 쓰기(Lasi Respondon)