인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

102차 세계 에스페란토 대회 서울에서 열리다!
La 102-a UK malfermita en Seulo.

제 102차 세계 에스페란토 대회 개막 행사가 2017년 7월 22일 한국 외국어대에서 개막되었다. 65개국, 1200여명이 참석한 이 대회는 7월 29일까지 열린다.

 

La 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la 22-a de julio, 2017 en Hankuk Fremdlingva Universitato, en kiu ĉ. 1200 esperantistoj el 65 landoj. La kongreso finiĝos en la 29-a de julio.

(Fotitaj de Anna Striganova)

 https://www.youtube.com/watch?v=_ruFsJEFf7E&feature=youtu.be

REZOLUCIO

de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto

Seulo, Korea Respubliko, 23-30 julio 2017

Ni, 1174 partoprenantoj en la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 61 landoj de ĉiuj mondopartoj al Seulo, Koreio,

Volante kontribui

al la laboroj por la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por 2017,

Diskutinte

la temon “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo” en pluraj sesioj kaj el multaj vidpunktoj tra la kongresa semajno,

Konstatante

la gravecon de daŭripova turismo por la tutmonda Esperanto-lingvokomunumo, kies anoj ofte vojaĝas por renkonti unu la alian kaj por ekkoni la riĉecon de aliaj kulturoj,

Emfazante

la esencan rolon kiun ludas komuna lingvokono en la perado de reciprokaj kontaktoj inter homoj de malsamaj kulturoj, kaj la unikajn kontribuojn de Esperanto sur tiu kampo;

Asertas

la urĝecon redukti la ekologiajn kaj sociajn damaĝojn, kiujn kaŭzas multaj formoj de turismo, kaj disvolvi novajn kaj pli daŭripovajn formojn;

Invitas

aktivulojn pri daŭripova turismo konsciiĝi pri la grandaj avantaĝoj de komuna neŭtrala lingvo por la kultivado de respondecaj kaj reciprokaj rilatoj inter turistoj kaj gastigantoj;

Konfirmas

la volon de nia movado daŭre labori por aktive engaĝi, eduki kaj inspiri homojn en ĉiuj landoj al pli inkluziva kaj konscia turisma kulturo.

=================================================

La 102a UNIVERSALA-KONGRESO

22-29.7. 2017

 

             La duan fojon la UK okazas en Suda Koreio en ties ĉefurbo Seulo. La prestiĝa evento disvolviĝis fine de julio en Hankuk Fremdlingva Universitato. Kolektiĝis 1174 geesperantistoj el 61 landoj de ĉiuj mondopartoj allogataj de la azia kulturo. Novuloj spertis esperantistan etoson kaj ĝuis interesajn momentojn en amika rondo.

En la ĉirkaŭaĵo de la Universitato flirtis E-flagoj anoncantaj la eventon. Koreaj samideanoj produktis amason da belegaj afiŝoj kaj banderoloj por diversaj Esperanto-okazaĵoj. Dum la daŭro de la kongreso ili konstante kaj pasie laboris por nia bonfarto.

La inaŭgurtago bonvenigis nin pluve. Tamen tio ne malhelpis entuziasman renkonton kun malnovaj kaj novaj geamikoj. En la enirhalo la kongresanoj povis admiri kelkajn ekspoziciojn: fotoj el pasintaj kongresoj, pri L.L.Zamenhof, pri  Esperanto kaj admirinde belaj estis ventumiloj. Eblis sin vesti kaj fotiĝi en reĝaj kostumoj.

La kongreso konsistis el la kutimaj programeroj de movada foiro, kleriga lundo, tago de lernado, merkredaj tuttagaj ekskursoj, junulara programo, komitata forumo, strategio kaj kunsidoj, traktado de la kongresa temo, kiu ĉi-foje estis: “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo”.

Okazis IKU-AIS sesioj, lingvaj kursoj kaj KER ekzamenoj, kunvenoj de diversaj asocioj, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado), LIBE (Ligo Internaciaj de Blindaj Esperantistoj), IKUE-KELI, (kristanaj organizoj) ISAE (sciencistoj) IKEF (komercistoj), IEJA (juristoj), TEĴA (ĵurnalistoj), IREK (komunistoj), TADEN (nefumantoj) kaj aliaj.

Kunvenis ankaŭ legantoj de Esperanto, ateistoj, Akademio de Esperanto, Afrika-, Oomoto- kaj Ŭonbulismo movadoj. Okazis multaj aliaj interesaj programeroj, inter kiuj pluraj prelegoj pri Koreio, Aŭtoraj duonhoroj, Oratora kaj Belartaj konkursoj, Aŭkciado. Ne mankis komuna fotado, urba akcepto, bankedo kaj kongresa balo, kiun animis la litova grupo Asorti. Ĉi-foje ne okazis strikta kontrolo ĉe enirpordoj al la diversaj okazaĵoj. Ankaŭ neniu estis priŝtelita laŭ mia scio. La kongresanoj povis manĝi je modestaj prezoj en studenta manĝejo.

Enkondukiĝis nova programero Korea Kulturĉambro, kie ni povis gustumi korean teon, mem ornami ventumilojn per sekigitaj floretoj, lerni danci kaj sekvi prezentojn de korea folklorkulturo.

Ekster la programo okazis Internacia Pontkunveno en la Parlamentejo pri la Unuiĝo de la korea Duoninsulo, kiun ĉeestis 130 personoj el 21 landoj.

Estis elektitaj du Honoraj membroj de UEA kaj disdonataj diplomoj pro elstaraj agadoj, Oratora kaj Belartaj konkursoj, premio Deguĉi, atestiloj pro 50- kaj 40- jaraj membriĝoj en UEA. Estis eldonita poŝtmarko kun portreto de L.L. Zamenhof kaj serio da belaj bildkartoj.

Kongresa Kuriero “La Kandellumo verda” anoncis ĉiujn novaĵojn, ŝanĝojn en la programo, impresojn de partoprenantoj, en la listo aperis novaliĝintoj ktp. Kiel ĉiam, ampleksa estis la libroservo.

Gaja surstrata manifestacio kun tamburado sin direktis al loko, kie okazis la futbalmatĉo, en kiu unuafoje gajnis la esperantista teamo je granda ĝojo de ni ĉiuj.

Pluraj ĉiutagaj ekskursoj ebligis konatigi nin kun la naturo de Koreio, kiu konsistas el maro, montoj, riveroj, kampoj, vilaĝoj, urboj kaj urbegoj, palacoj, ĝardenoj, temploj kaj aliaj diversaj kulturaĵoj de jarmila historio.

Dum vesperaj kulturaj programeroj prezentis koncertojn Kajto, Asorti, Ĵomart kaj Nataŝa, Eruda Li kaj Maju. La teatraĵon “El la vivo de insektoj”, prezentis la ĉeĥa ensemblo DOMA. La trupo Espera Mondo prezentis koreajn tradiciajn artojn. Dum la Nacia vespero prezentiĝis la simfonia orkestro Arirang kaj ni povis spekti diversajn admirindajn programerojn. Ankaŭ la Internacia Arta kaj Azia vesperoj estis mirindaj.

En la fermo de la Universala Kongreso ni eksciis pri la venontaj kongresurboj. En la jaro 2019 la kongreso okazos en Lahti, Finnlando kaj en 2020 en Montrealo, Kanado. La venontjara UK disvolviĝos en Portugalio, en ĝia ĉefurbo Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto.

Bonetosa estis la fermo de la kongreso al kiu kontribuis la nederlanda grupo Kajto. Laste prezentiĝis infanoj el la Infana Kongreseto, kiuj venis saluti nin en rekorde granda nombro.

Ĉiuj, kiuj povis partopreni la ĉi-jarajn kongresojn en Koreio devas senti sin feliĉaj. Koreaj sindonemaj kaj laboremaj samideanoj ne sensiluziigis nin pri la pasintjare promesita grandioza kongreso kun surprizoj. Ni plene ĝuis ilian gastamon en amikeca harmonio.

Liba Gabalda



Tags:,

댓글 쓰기(Lasi Respondon)