인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

7월 26(수) 저녁 6시 ‘문화원의 밤’에 초대합니다!
Invitas vin al ‘Vespero de Seula Esperanto-Kulturcentro’ en la 26-a (merkredo) de julio

서울 에스페란토 문화원에서는 서울 세계 에스페란토 대회 기간중, 종일 관광일인 수요일 저녁 6시에 명동에 위치한 ‘진 샤브’에서 세계 에스페란티스토와 저녁 식사와 함께 대화의 시간을 갖을 예정이니 많은 참석을 바랍니다.

Seula Esperanto-Kulturcentro havos kunvenon nome ‘Vespero de Seula Esperanto-Kulturcentro’ je la 18-a horo en la 26-a de julio (merkrede) en la manĝejo ĜIN, kiu situas najbare de Seula Esperanto-Kulturcentro(tuj malantaŭ hotelo Sejong). SEK sidas en la kvartalo Myungdong, kiu estas centro de Seulo. Mi esperas, ke multaj esperantistoj kolektiĝos en la manĝejo kaj havos agrablan tempon kun samideanoj de la mondo. Estas interese ke la mastrino de la restoracio estas dumonata esperantistino kies Esperanta nomo estas Arĝenta. Provu paroli kun ŝi aŭ paroligi ŝin merkrede.  (Manĝokosto estas 12 eŭroj, korea valute je 15,000 ŭonoj)

Kiel venu al la manĝejo ĜIN?

  1. 10-a elirejo de la metro-stacio Myungdong (4-a linio, blua linio)
  2. Tuj vi povas trovi Hotelon Sejong.
  3. Rigardante la pordon de la hotelo, maldekstre troviĝas eta vojo kaj antaŭ 10 metroj tuj vi trovos VERDAN FLAGON. Tiu loko estas manĝejo ĜIN.

Jen estas informo pri la sidejo de Seula Esperanto-kulturcentro.

  • (En la metroo-stacio Myung-dong, eliru tra numero ’10-a’ kaj antaŭ la pordo de la Hotelo SEJONG, rigardante pordon dekstere troviĝas eta vojo, tra kiu vi daŭrigu dum 1-2 minutoj kaj en la fino de la vojeto iru dekstren je du minutoj. Tie troviĝas Seula Esperanto-Kulturcentro en la 6-a etaĝo. Apud la enirejo troviĝas Kafejo Seed. Bedaŭrinde en tiu ĉi konstruaĵo ne estas lifto, tial oni devas supreniri tra ŝtuparo. Vi povas lasi vian pakaĵon en la manĝejo “ĜIN’.)

Seula Esperanto-Kulturcentro
#601 Dongbug B/D, 305, Samil-daero, Jung-gu, Seulo, 04537, Koreio

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)