인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 4차 남아시아 에스페란토 세미나리오(2017.10.13-16/인도) 안내!
La 4-a SAS en Bengaluro,Barato

제 4차 남아시아 에스페란토 세미나리오가 2017년 10월 13일부터 16일까지 인도, 벵갈루로에서 열린다. 남아시아 에스페란토 운동의 발전을 위한 다양한 의견과 제안이 논의될 예정이니 관심있는 에스페란티스토의 많은 참석을 기대하며, 자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

(SeminariejoIndian Social Institute, Bengaluro, Barato/foto el http://isibangalore.com)

SAS-4 (2017): Bengaluro, Barato

la La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4)

Temo: Loka kulturo – Monda civitano

Kiam: Vendrede la 13an ĝis lunde la 16an de oktobro 2017

Kie: Indian Social Institute, Bengaluro, Barato

Aliĝilo: Jen la SAS-4 aliĝilo (http://bit.ly/sas4-alighilo)

Aliĝkotizoj: Kiel promesite, ne estas altaj!

La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:

A-Landanoj: 20 eŭroj
B-Landanoj: 10 eŭroj

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

B: Ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

La kotizoj estas pagendaj surloke en Bengaluro, dum SAS-4.

Bonvolu noti, ke aliĝontoj devus krome pagi (rekte al la SASejo, Indian Social Institute) por manĝado kaj loĝado. La aliĝkotizo NE inkluzivas tiujn pagojn. Aliĝintoj ricevos retmesaĝon pri loĝado.

Provizora programo:

1. Ĵaŭde, la 12an de oktobro 2017: Registriĝo
2. Vendrede, la 13an: Inaŭguro kaj laborsesioj
3. Sabate, la 14an: Tuttaga(j) ekskurso(j)
4. Dimanĉe, la 15an: Laborsesioj
5. Lunde, la 16an de oktobro 2017: Fermo

Pri la temo: Ni ĉiuj ĝuas niajn lokajn kulturojn: niajn lingvojn, festojn, manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Kaj kiel esperantistoj ni ĉiuj estas ankaŭ mondaj civitanoj, ĉu ne?

Kadre de la 2017 UN-jartemo pri daŭripova turismo, dum SAS-4 ni lernos pri la lokaj kulturoj de niaj mondaj civitanoj! Kaj ni dividos la spertojn esti samtempe kaj lokanoj kaj mondanoj.

Estos kompreneble multaj pliaj aranĝoj – kantado, lingvokursetoj, labortendaroj…. Ni pliriĉigos la programon dum la venontaj monatoj!

Pri la urbo, Bengaluro: Ni revenos al Bengaluro, la kongresurbo de la 5-a Azia Kongreso en 2008. Tiutempe, ni verkis paĝon esperantan pri la urbo. Jen ĝi estas. La reto abundas je informoj pri tiu ĉi vigla urbo. La vikipedia artikolo pri Bengaluro estas nur komencopunkto!

Pri la seminarejo, ISI: La ejo de SAS-4 estos la urbomeza Indian Social Institute (ISI; la Barata Socia Instituto). La vizio de ISI estas krei egalecan kaj inkluzivan socion. Ĝi estas esplorinstituto kaj instituto por trejnado de diversaj sociaj aktivuloj, aparte tiuj kiuj laboras kun la plej malriĉaj tavoloj de la socio. Vizitu ilian (anglalingvan) retejon ĉi tie.

Vidaĵo de la centra korto de ISI, Bengaluro, Barato.

Vidaĵo de la centra korto de ISI, Bengaluro, Barato. – Foto: A. Giridhar RAO

Kontakteblecoj:

EKO 2017-27 sendita el Bengaluro la 13an de oktobro.

Seminario kun defio kaj multa laboro

Hodiau estis inaugurita la 4a Sud-Azia Seminario (SAS) en la barata urbego Bengaluro. En tiu ceremonio parolis d-ro Ghiridar Rao (la kunsida gvidanto), Stefan MacGill, nome de UEA kaj Mirejo Grosjean nome de ILEI. Venis landaj salutoj el Barato, Francio, Hungario, Japanio, Nepalo kaj Svislando. Nome de la gastiga instituto parolis patro Francis. SAS havas mallongan historion, sed gravas la aranĝo ĉar malmultaj homoj en la regiono povas vojaĝi al pli foraj kongresoj. La seminarioj okazas ĉiun duan jaron, la unua okazis en Katmanduo, Nepalo, la dua en Lahore, Pakistano, la tria en Colombo, Srilanko kaj nun la kvara en Barato (Hinda Unio).

La saluto de ILEI informis pri pli intensa proponado de instruista trejnado, kunlabore kun la universitato UAM en Pollando kaj senkosta aliro ekde 2018 al trejnkursoj en la retejo <edukado.net>. La graveco de tiuj projektoj estas la manko de kvalifikitaj instruistoj kiam subite aperas eblo por starigi kursojn.

Jen resumo de la saluto de la vic-prezidanto de UEA, kiu samtempe servis por alvoki la partoprenantojn al konkretaj agadoj por fortigi la movadon en la regiono.

“Mi ĝojas saluti la partoprenantojn de la 4a SAS en la nomo de Universala Esperanto-Asocio. Vi legu el mia partopreno klaran intencon de UEA pli aktive atenti kaj subten ila laborojn en ĉi tiu mondparto. Evoluigo de la Movado ĉi tie esencas por la tutmondeco de nia komunumo. Unuafoje la serio SAS venas al Barato, sendispute la plej granda lando de la regiono. Ni ne perdu ĉi tiun unikan momenton plani konkrete la bezonojn por la estonto. Ni provos dum la seminario difini tiujn bezonojn kaj konsenti pri ili. Sed jen listeto, kiuj leviĝis dum diskutoj tra la lasta semajno:

  • Renovigo de la estraro de FEB – arigo de apogaj aktivuloj
  • Kreo de provizora laborplano por FEB kaj la barata movado
  • Aktualigi la Statuton de FEB, por harmoniigi ĝin kun la novajebloj de la reta epoko.
  • Starigo de reto de instruistoj kaj kursgvidantoj – kunlabore kun ILEI
  • Starigo de trejnprogramo pri informado kaj instruado – eble kadre de la AMO-programo
  • Riĉigo de la kolektoj de informaj kaj instruaj materialoj.
  • Aktualigo de la retejo de FEB, kun laŭgrada multlingvigo de la enhavo.
  • Esploro pri ebloj lanĉi kunlabore kun UEA reklamkampanjon pere de Facebook.

Grava parto de la programo de la 4a SAS estas la okazigo de la 39a AMO-seminario. AMO estas programo de UEA lanĉita fine de 2013; depost marto 2014 okazis do 38 trejnseminarioj, averaĝe unu ĉiumonate tra kvar kontinentoj. La AMO-programo estas integra parto de la 4a SAS, do ĉiu estas bonvena. Inter la gvidantoj estos mi mem, Mirejo Grosjean, P.V. Ranganayakulu kaj Siva Kotha aŭ Giridhar Rao. Du vortoj pri mia kontribuo – FLAM-analizo. Tio estas eble al vi konata laŭ la angla nomo SWOT-analysis. Ni diskutos en etaj grupoj por difini la fortojn kaj lamaĵojn de la barata kaj sudazia movadoj kaj eble pli grave la avantaĝojn aŭ oportunaĵojn de la ĉirkaŭanta socio, kaj aliflanke la minacojn aŭ malfavorajn aspektojn de tiu medio en kiu esperantistoj devas labori. Tiu analizo okazos poste hodiaŭ, kaj dimanĉe ni havos sesion, kiam ni tiros konkludojn el la analizo kaj transformos tion al agadplano. Do, ĉiu bonvenas por veni kaj kontribui!

Antaŭ unu semajno, en la Universitato Azim Premji, mi respondis al demando de iu studento pri perspektivoj por la regiono. Mi citis la bonvenan kreskon de la movado en Ĉinio tra la lastaj jaroj, kun konstato, ke la barata ekonomio kreskas nun pli rapide ol tiu kresko en Ĉinio, kiu forte kontribuis al la ekflorado de la tiea movdo. Mi esprimis la fidon kaj kredon, kiun mi rediras nun ĉi tie, ke la kondiĉoj por barata disfloro ĉiam pli ekzistas. Tio starigas por la malmultaj esperantistoj grandan defion: eluzi la ĉiam favoriĝantajn kondiĉojn por antaŭenpuŝi nian aferon. La 4a SAS espereble montriĝos turnopunkto en tiu procezo – ni ne maltrafu la okazon! Per tiuj pensoj, mi deziras al ni ĉiuj agrablajn kaj super ĉio produktivajn tagojn.”

Vortoj 660

Sekvos komunikoj kun bildoj, intertempe bildoj certe troveblos en Facebook

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
==================================

Bona etoso, kultura bunto kaj laboremo

Sukcese okazis de la 13a ĝis la 16a de oktobro la 4a SudAzia Seminario (SAS 4) en la suda parto de Barato (Hinda Unio), en la urbego Bengaluro. La seminario logis 54 partoprenantojn, el kiuj 3 estis infanoj, kaj 37 el Nepalo, venintaj grupe per 4-taga vojaĝo per busoj kaj trajnoj. La ceteraj venis el Barato, Francio (devene el Pollando), Hungario (Nov-Zelando), Japanio, Rusio kaj Svislando.

La malferma cereminio estis mastrumata de d-ro Giridhar Rao. Salutis nome de UEA ĝia vic-prezidanto, Stefan MacGill. Temis ne nur pri saluto, sed ankaŭ agad-proponoj – tiu teksto disiris vaste per EKO-komuniko tuj post la malfermo. Salutis nome de ILEI ĝia prezidanto, s-ino Mirejo Grosjean, kiu skizis novajn evoluojn enla laboro de la instruista ligo. Sekvis seso da landaj salutoj, post kiuj bonvenigis nin Patro Francis, gvidanto de la Indian Social Institute, kie okazis la seminario.

Post la malfermo sekvis grava prezentaĵo de d-ro P.V. Ranganayakulu pri la historio kaj evoluo de la movado en Barato, kune kun planoj por ĝia antaŭenigo. Posta prelego venis de Mirejo Grosjean, pri la seminaria temo: ‘Loka kulturo – monda civitano.’ Paralele tra la tagoj okazis paroligaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Posttagmeze prelegis Bharat Ghimire pri daŭripova turismo en Nepalo sekvata de analiza sesio, skizita sube.

Serio de sesioj de SAS konsistigis la 39an AMO-seminarion – unuafoje tiu programo de Aktivula Maturigo venis en la sub-kontinenton. Tiu sudazia regiono kovras ok landojn, el kiuj kvar ĝis nun gastigis seminarion: Barato, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Ili okazas laŭ dujara ritmo.

Du laborsesioj koncentriĝis pri la antaŭenigo de la movado en Barato, evidente la plej granda de la regiono. En la unua tago 38 partoprenantoj plenumis FLAM-analizon pri la stato de Esperanto en Barato kaj la Suda Azio. En kvar grupoj oni diskutis kaj katalogis la movadajn fortojn kaj la lamaĵojn de la regiono; poste la avantaĝojn kaj minacojn de la socio kaj la rezultojn reraportis al la pleno. La tuton reĝisoris la vicprezidanto de UEA. La rezulto de tiu analizo disiris al milo da retadresoj per EKO-komuniko du horojn post la fino de la sesio.

Post la analizo, sekvu ago-proponoj. La laborsesio de la lasta tago havis du ĉefcelojn: formi kaj akcepti laborgrupon de Federacio Esperanto de Barato (FEB), kaj akcepti laborplanon. Post montro de la proponata plano, pretigita de ĉefe tri aktivuloj, la kunsidantoj (ĉ. 25 personoj) traktis la 15 punktojn, amendis kelkajn, sugestis aldoni tri pliajn kaj fine akceptis ĉiun punkton, unu post unu. Do, la akceptita plano havas 18 punktojn. La laborgrupo fine konsistos el 6 aŭ 7 aktivuloj – la kunsido mem nomumis tri: d-ro P.V. Ranganayakulu el Tirupati, d-ro Giridhar Rao el Bengaluro kaj s-ro Naga Siva Kumar Kotha el Puneo. Ili ricevis la taskon kompletigi la laborgrupon kaj realigi la erojn de la laborplano.

Aldone al tiu laborkunsido, prelegis duafoje Mirejo Grosjean (Loka kulturo – monda civitano), kaj Bharat Ghimire (Kiel varbi Esperantistojn), Naga Siva Kotha kaj Hori Jasuo, ambaŭ pri la kongresa temo. La formalaj partoj de du vesperaj programoj estis prizorgataj de Hori Jasuo, la tria kultura vespero estis prizorgita de la nepala grupo. Al tiu beletosa vespero aliĝis kaj kundancis junuloj el alia aranĝo, okazanta en la ISI-ejo paralele kun nia SAS .

Kunsidis dum tiu 4a SAS la gvida komitato de la aranĝo, kiu decidis, ke la 5a SAS okazos en Katmanduo, Nepalo post du jaroj, do en la septembra/oktobra periodo de 2019. Diskutata estas propono doni al tiu seminario alian karakteron ol la ĝisnunaj seminarioj.

Kun sentomikso – ĝojo kaj bedaŭro – la partoprenantoj forlasis la seminarion, aranĝo samtempe bonetosa, kulturriĉa kaj ege produktiva.

Stefan MacGill


Sukcese Okazis la Kvara Sud-Azia Seminario en Barato

 

La historia Kvara Sud Azia – Seminario (SAS) finiĝis en la 15a de Oktobro 2017 post la aprobo de jenaj detalaj planoj:

La  temo de la Kvara  SAS estis: “ Loka Kulturo kaj Monda Civitano ”. Esperanto estu ilo por koni  sin mem kaj  sia propra kulturo kaj pere de la neŭtrala lingvo respekti unu la alian. Nur tiam unu iĝas monda civitano.  Ni decidis okazigi la kvinan  SAS en Nepalo post du jaroj kaj   fiksi la daton kaj lokon nur unu jaron antaŭ la evento. Ni ankaŭ decidis daŭrigi la nunan komitaton por  kunordigi la pluan agadon de SAS kaj formi novan komitaton laŭ la bezono kun la interkonsento de sudaziaj landoj. La unuaj ĉefaj celoj estos fortigi lokan movadon, precize la movadon en Barato.

La partoprenantoj de SAS 4 en la 15a de oktobro akceptis la sekvan laborplanon por la starigata laborgrupo de FEB.

  1. Starigi provizoran laborgrupon por FEB.
  2. Krei laborplanon por FEB, aprobota de la 4a SAS.
  3. Pripensi manieron formale elekti novan estraron por FEB.
  4. Trovi vojon aktualigi la Statuton de FEB.
  5. Starigi retan grupon kaj aliajn kontaktilojn por instruistoj, kunlabore kun ILEI.
  6. Kunlaobri kun UEA kaj ILEI por povi disdoni atestilojn pri kurspartopreno.
  7. Taksi la inform- kaj instru-helpilojn je dispono.
  8. Evoluigi planojn por krei novajn helpilojn, laŭ la bezonoj.
  9. Esplori eblojn por starigo kaj flego de informcentro en Barato.
  10. Eldoni retan revuon – rekreu membraron – enkonduku 3-jaran membrecon.
  11. Plekti sudazion pli forte en la bultenon de KAEM ‘Esperanto en Azio’.
  12. Proponi trejnkursojn, eble pere de la AMO-programo.
  13. Taksi la utilon de reklamkampanjo en Facebook, kiun UEA povos helpi realigi.
  14. Solvi la pagadon de AM-kotizoj al UEA.
  15. Altigi la nombron de individuaj membroj en UEA pere de Fondaĵo Canuto.
  16. Nomumi ĉefdelegiton por Barato, kiu administru kaj kreskigu la Delegitan Reton.
  17. Efikigi la laboron de FEB per starigo de du regionaj branĉoj: norda kaj suda Barato.
  18. Restarigu la Kongresojn de FEB.

 

Jen detaloj de la programo de la Kvara SAS:

Je la 12a de Oktobro 2017 komenciĝis la 4a SAS en Indian Social Institute, Banglore, Bharato.  La unuan tagon okazis nur Esperantaj kursoj de diversaj niveloj. Gvidis kurson S-ro Punya Prasad Acharya kaj Stefan MacGill.  Okazis registrado de la partoprenantoj.  Registriĝis 54 personoj el 7 landoj. 38 el Nepalo, 11 el Barato kaj po unu el Hungario, Svislando, Japanio. Francio kaj Rusio. Ĉeestantoj babilis, konatiĝis unu kun la alia post la registrado. Dume okazis libro-ekspozicio.

Je la 13-a de Oktobro:  La solena malfermo okazis je la  9:30.  Vic-Prezidanto de UEA Stefan MacGill kaj Prezidentino de ILEI Mirejo Grosjean esprimis siajn bondezirmesaĝojn  je la inaŭguro.  Ili emfazis, ke ili ĉiam pretas kunlabori kun regionaj esperantistoj en sia agadkampo. Patro Francis, estro de la Instituto, deziris sukceson de la Seminario.    Ĉiuj landaj reprezentantoj salutis nome de siaj landaj asocioj.  El Barato salutis D-ro PV Ranga Nayakulu, Nepalo: Indu Devi Thapaliya,  Japanio: S-ro  Hori Yasuo, nome de Svisaj Esperantistoj  salutis s-ino Mirejo Grosjean kaj nome de francaj esperantistoj  Ewa  Grochowska. Giridhar Rao bonvenigis seminarianojn. Poste D-ro  Giridhar Rao proklamis la seminarian temon “ Loka kulturo, Monda Civitano.” Suda Azio estas regiono de diverseco. Troviĝas malsamaj kulturoj, religioj, manĝaĵoj, vestaĵoj. La loĝantaro estas ligita al iu el tiuj kulturoj kaj lingvoj  sed Esperato ludas rolon por aliri al la monda kulturo.

Gratulmesaĝoj de diversaj partoj de la mondo estis legitaj de d-ro Giri mem.    Kortuŝa gratulmesaĝo de  prof.  Saeed Ahmad el Pakistano estis aparte legita, ĉar li ne povis partopreni la seminarion pro la viza problemo.  Post la inaŭguro sekvis prelego de D-ro P.V. Ranganayakulu. Li priparolis lokan kaj regionan movadon.  Li skizis historion de la esperanto-movado en Barato kaj kial nun ĝi ne bonorde antaŭeniras? Li eĉ proponis dividi la movadon inter orienta Barato kaj suda Barato pro la vasta teritorio kaj diversaj lingvaj familioj.

Okazis prelego de S-ro Stefan MacGill en “Analizo de la movado en Sud-Azio” Li dividis grupetojn kaj laborigis la partoprenantojn en diversaj temoj.  Je la 12a  okazis prelego de  Mirejo Grosjean pri la seminaria temo. “Loka kulturo, Monda Civitano”.  Ŝi montris, kiom normale estas ligiĝi al sia kulturo kaj kiom malfacile estas respekti alies kulturon. Ŝi citis Zamenhof « ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj » kaj faris parafrazon de tiu citaĵo : « ne brahmin kun dalit, sed homoj kun  homoj ». Post la tagmanĝo okazis prelego  de S-ro  Bharat Kumar Ghimire  pri Nepalo  kaj daŭripova turismo.  Esperanto-movado kaj turismo estas ligitaj en Nepalo. Neniu el ili sukcesos se ni disiĝus unu de la alia.  Turismo subtenas la movadon kaj movado subtenas la turismadon. Ambaŭ  profitas unu de la alia.  Multaj aŭskultintoj partoprenis en tiu prelego kaj kontribuis en tiu temo. Poste okazis  kursoj de Esperanto.  S-ino Indu Devi Thapaliya  gvidis komencantan kurson kaj S-ino Ewa el Francio gvidis progresintojn.  Okazis muzikvespero de Hori Yasuo post la vespermanĝo je la 8:30 post la eta prelego pri fondaĵo Canuto de Stefan MacGill.  S-ro Hori Yasuo ludis muzikilojn de diversaj landoj kaj amuzigis la ĉeestantojn.

 

Je la 14-a de Oktobro okazis tuttaga ekskurso.  Ĉiuj  gastoj  vojaĝis al Janapada Loko por vidi lokan kulturon kaj historiaĵon. Gvidis la grupon ĉarma junulino el Barato : Snehaja Venkatesh. Partoprenantoj ĝuis lokan manĝon servitan sur bananarba folio en bela etna parko. Ni vizitis kelkajn templojn kaj parlamantariejon survoje. Ĉiuj ĉeestantoj surhavis esperantan T-ĉemizon por reklami la lingvon.  Kaj por kongrui kun la seminaria temo ni vizitis lokan kulturon kaj mangxis lokan manĝon (Loka kulturo) kaj samtempe ni surhavis T-ĉemizon de esperanto kaj parolis internacian lingvon esperanton (monda civitano).  Reveninte de la ekskurso, post la vesperamanĝo, sekvis danca vespero kun pluraj nepalaj dancoj prezentitaj  de s-ino Indu Devi Thapaliya, Dipa Dahal kaj Sharmila Phuyel. Poste okazis pluraj grupprezentaĵoj de lokaj gejunuloj, kiuj havis en la sama domaro alian programon.

 

Je la 15a de Oktobro: okazis  komitata kunsido de SAS. Partoprenis s-roj  Bharat,  Kotanaga, Giri, Indu, Shree, Punya, Prakash, Mirejo, MacGill kaj konsilanto Hori.  La komitato decidis okazigi kvinan SAS en Nepalo en 2019, aprobis provizoran komitaton de FEB. Akceptis proponon de Mirejo por okazigi malferman kvintagan seminarion en Katmanduo kunlabore kun aliaj organizaĵoj.  La kunsido aprobis laborplanon prezentitan de vic-Prezidanto de UEA MacGill.  Post la komitata kunsido, je  9:30.  Laŭ la plano okazis Prelego de  Mirejo Grosjean  sub la titolo “ Kiel arbo en vento: Loka kulturo, Monda civitano.” Ŝi prezentis jenon : Neniu homo povas eviti sian lokan vivmanieron alivorte sian kulturon. Ĝi envenas  de la naskiĝo sed sama homo povas estis parto de la mondo diversmaniere. En nuna mondo, ni pli kaj pli iĝas tutmonda civitano.  Esperanto estas unu ilo por aliĝi al la alia mondo. Nur inteligentaj homoj sukcesas rilati kun aliaj kulturoj en plena respekto.  Sekvis prelego de S-roj Stefan MacGill kaj d-ro Ranga en fortigado de la movado en Sud-Azio” D-ro Ranga resumis la movadon en sud-Azio, speicale Baratan movadon. Okazis grava diskutado rilate la fortigadon de la loka movado.  Poste, propono de Stefan MacGill  estis akceptita de la grupo. Li proponis 15-punktan laborplanon por antaŭenigi la movadon en Barato. La kunveno unuanime akceptis trimembran provizoran komitaton de FEB. La komitato konsistas el D-ro Ranga, D-ro Giri kaj Siva Kotha Naga.  La komitato kun interkonsento kun aliaj membroj de la lando okazigos la kongreson plej baldaŭ kaj laboros por plenumigi la proponitajn laborplanojn.

Post la tagmanĝo  je la 2a horo okazis prelego de Bharat Kumar Ghimire pri ” Kiel varbi esperanton en Sud-Azio.”  Esperanto ne devas esti traktata kiel normala afero dum ni prelegas aŭ propagandas. Ne estas facile konvinki homojn en la regiono ĉar Esperanto ne donas rektan profiton al la individuo. Do, devas allogi al homoj, ke esperanto estas taŭga filozofie kaj mense. Fanfaronado pri esperanto ĉiam malhepas al nia movado. Do, tio, kion vi klare scias, nur tiaj aferoj devas iri al homo ; alimaniere homoj ne fidas je ni.   Li prezentis kiel maniere ni povas allogi al homoj. Je la 3a horo okazis prelego de Siva. Li parolis pri la seminara temo. Li kiel Sud-Baratano, li scias sian lokon sed per de Esperanto li sentas sin esti monda civitano. Li priparolis pri siaj vizitoj en Japanio kaj Nepalo. Kvankam li estis de alia kulturo sed pere de la lingvo esperanto li lernis lokan kulturon kaj asimiliĝis en fremda kulturo.  Sekvis prelego de Hori Yasuo pri “ Japana Puparo Japanigas Francaj,  Svisajn lernantojn”. Li ricevis artaĵojn el eŭropaj landoj por konsoli japanajn viktimojn de Japana katastrofo.  Li ankaŭ komparis necesejajn sistemojn en Barato, Ĉinio, Japanio kaj okcidento. Kvankam ni almenaŭ 10 foje vizitas necesejon, ni ne serioze pensas pri ĝi.  Do li celis diri ke ju pli simpla afero des pli komplika por esprimi ĝin.

 

 

La fermo de la 4a SAS komenciĝis je 5:30. Ĉiuj landaj reprezentantoj esprimis siajn opiniojn rilate al SAS.  Parolante en finceremonio  la Vic-Prezidanto de UEA  diris, ke la Kvara SAS estas historia paŝo de la regiona movado precize al la loka movado.  Li esperis ke la laborplano prezentita de li estos plenumita kaj ka ĝi estas grandega paŝo por antaŭenigi la movadon.  Nur internaciaj eventoj kiel UK  kaj  Azia kongreso ne sufiĉas por kunigi malriĉajn esperantistojn, do SAS plenumos tiun mankon. Hori Yasuo el Japanio diris ke  Azio estas grandega kontinento do KAEM ne povas regi tutan Azion,  tial oni devas  ĝin dividi inter diversaj regionoj por evoluigi la movanon en la tuta kontinento.  Li dankis al la organizantoj kaj aktivuloj de SAS, ĉar lia revo realiĝas nun pli kaj pli.

Mirejo Grosjean  dankis la organizantojn de SAS pro tio, ke ŝi havis ŝancon viziti kaj koni la landon.  S-ino Ewa el Francio pli klarigis la seminarian temon kun diversaj citaĵoj.   D-ro Giri pli klarigante pri la seminaria temo diris, ke ĉiuj agadoj de SAS  per si mem estas interkultura kompreniĝo. Esperanto ludas rolon kiel ilo penetri en iun individuan kulturon. Sud-Azio estas la regiono multlingva kaj kulturariĉa,  Esperanto instruas nin respekti  alies kulturon kaj lingvon. Tio eblas pere de nia neŭtrala lingvo esperanto. Ni konu  la lokan kulturon de la mondo pere de esperanto kaj samtempe iĝu monda civitano. Li dankis al ĉiuj kiuj helpis por sukcesigi la programon. Sekretario de SAS  Bharat K. Ghimire  raportis pri ĉiuj seminariaj agadoj (prelegoj kaj programeroj). Financraportoj estos prezentotaj poste.  Organizantoj kaj ĉeestantoj dankis al ĉiuj partoprenantoj, subtenantoj,  helpantoj, KAEM, ILEI kaj UEA pro subteno kaj sukcesigo de la Kvara SAS. Kaj same esperis por sukcesigo de la  kvina SAS en Nepalo.

Komitatanoj: Bharat Kumar  Ghimire (sekretaria laboro),  Kotha Naga Ŝiva Kumar (publikado), Shabbir Ahmad Sial, Zietier Perera (membroj)

Konsilantoj: S.S. Pal de Barato, Hori Yasuo de Japanio, kaj Renato Corsetti

 

 

Resumo de la seminario:

  1. Okazis 6 kursoj gvidataj de Punya Acharya, Indu Devi Thapaliya, Stefan MacGill, Hori Yasou  kaj Ewa Grochowska
  2. Okazis 9 prelegoj
  3. 44 homoj partoprenis ĉiutage. Ĉiuj opiniis ke SAS estis informplena kaj lingve fruktodona. Ni tradukis Nepale por komencantoj.

Fine, ni elkore dankas al ĉiuj kiuj aktive laboris por sukcesigi la kvaran SAS-on.

Raportas Bharat Kumar Ghimire

Reviziis la tekston Mirejo Grosjean

 

Jen la listo de partoprenantoj:

  1. A.S Venkatesh Reddy (Barato)
  2. Indu Devi Thapaliya (Nepalo)
  3. Ewa Grochowska (Francio)
  4. Sharmaila Phuyal (Nepalo)
  5. Mahendra Bishwakarma (Nepalo)
  6. Kalpana Bajgain(Nepalo)
  7. Janardan Uprety(Nepalo)
  8. Dilli Ram Paudel(Nepalo)
  9. Ashok Kumar Siwa(Nepalo)
  10. Dipak Kumar Shrestha(Nepalo)
  11. Umesh Prasad Acharya(Nepalo)
  12. Sitaram Dhakal(Nepalo)
  13. Ramesh Prasad Chalise(Nepalo)
  14. Maheshor Shrestha(Nepalo)
  15. Prakash Ghimire(Nepalo)
  16. Shanta Ghimire(Nepalo)
  17. Yugal Bhattarai(Nepalo)
  18. Deepak Raj Poudel(Nepalo)
  19. Saurabh Acharya(Nepalo)
  20. Ganesh Prasad Neupane(Nepalo)
  21. Rajendra Acharya(Nepalo)
  22. Tuka Nidhi Lohani(Nepalo)
  23. Dipa Dahal(Nepalo)
  24. Uttam Shrestha(Nepalo)
  25. Shree Prasad Pokharel(Nepalo)
  26. Tika Devi Kafle(Nepalo)
  27. Anusha Niraula(Nepalo)
  28. Ganesh Niraula(Nepalo)
  29. Yasoda Chapagain(Nepalo)
  30. Biddhya Devi Khanal Poudel (Nepalo)
  31. Sulochana Adhikari(Nepalo)
  32. Mahendra Dhakal(Nepalo)
  33. Shakuntala Dhakal(Nepalo)
  34. Sharashowati Dhakal(Nepalo)
  35. Shubha Ghimire(Nepalo)
  36. Shrishant Dhakal(Nepalo)
  37. Bharat Kumar Ghimire(Nepalo)
  38. Punya Prasad Acharya(Nepalo)
  39. Mirejo Grosjean(Svislando)
  40. Hori Jasuo(Japanio)
  41.  P.V Ranga Nayakulu(Barato)
  42. Kostantin Shtykh(Rusio)
  43. Praveen Raghunandan(Barato)
  44. Kirti Krishna(Barato)
  45. Ridhima Garg(Barato)
  46. Suchitra Khatri(Barato)
  47. Binita Rimal(Nepalo)
  48. Agait Niraula(Nepalo)
  49. Stefan MacGill(Hungario)
  50. Giridhar Rao(Barato)
  51. Pratibha Khaushal(Barato)
  52. Sehaja  Venkatesh(Barato)
  53. Himanshu Upadhayaya(Barato)
  54. Kotha Siva Naga(Barato)


댓글 쓰기(Lasi Respondon)