인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

유치원생, 초등학생 그림을 ‘크로아티아 에스페란토 전시회’에 보냅시다!
Ni sendu pentraĵon al Esperanto-Ekspozicio

4개의 크로아티아 에스페란토 회가 주최하는 ‘INTER-FEST’ 행사의 일환으로 그림 전시회를 갖습니다.

주위에 유치원, 초등학생 그림을 보내주실분은 아래 내용을 참고하셔서 동참하시기 바랍니다.

아    래

@ 대상 : 유치원생, 초등학생 (비 에스페란티스토도 가능)

@ 그림 주제 및 크기 : 제한 없음

@ 접수 기간 : 2017년 6월 15일

@ 보낼곳 :

Josip Pleadin

Bana Jelačića 138 A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio,  Eŭropo

@ 시상 : 작품에 따라 시상하며 기념책자에 수록됨

@ 작품 보내실때 : 그림 뒤에 아래 내용을 적어 보내실것

1. 이름 2. 나이 3. 주소 (우편주소및 이메일) 4. 작품의 제목 5. 소속 유치원 또는 초등학교 이름과 주소

 

 


Ekspozicio de infandesegnaĵoj 

Ĉi jare kvar kroatiaj Esperanto-societoj (kiel kunorganizantoj) organizas en la kadro de Bjelovara kultura somero internacian kulturan festivalon INTER-FEST (bonvolu klaki: www.esperanto-bjelovar.hr) dum kiu okazos multaj programoj en diversaj branĉoj de literaturo, muziko, folkloro, edukado, lingvolernado, internacia kultura interŝanĝo, turismo kaj aliaj aktivecoj kiuj efektiviĝos per prelegoj, koncertoj, prezentaĵoj, diskutrondoj, ekspozicioj kaj projekcioj .  INTER-FEST okazos de la 5-a (6-a) ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en malgranda kroata urbo Bjelovar, konata Esperanto-urbo jam pli ol unu jarcento (ekde 1909).  En la kadro de la festivalo ni organizos ekspozicion de infandesegnaĵoj . Ni invitas esperantistojn de la mondo  helpi en la kolektado de infandesegnaĵoj. Partopreni povas infanoj el infanĝardenoj kaj elementaj lernejoj el ĉiuj landoj, senkonsidere pri scio de Esperanto. Esperantistoj estas petataj motivigi lernejojn, infanĝardenojn kaj unuopulojn (infanojn de siaj konatoj) en siaj loĝlokoj aŭ aliaj lokoj por partopreni la ekspozicion.

Por la ekspozicio estas akceptataj libertemaj desegnaĵoj aŭ pentraĵoj faritaj en kiu ajn tekniko kaj formato. Dorse de ĉiu verko estu skribitaj jenaj informoj: nomo kaj persona nomo, aĝo, adreso (kaj eventuale retadreso) de la aŭtoro kaj Esperantlingva titolo de la verko, eventuale la nomo kaj adreso de la lernejo aŭ infanĝardeno.

Ni petas ke on sendu la desegnaĵojn taŭge enpakitajn  por ke ili ne difektiĝu (ekzemple vi povas fari paperan rulaĵon aŭ alimaniere protekti ilin).

La desegnaĵoj atingu nin ĝis la 15-a de junio 2017. Oni sendu ilin al la prizorganto de ekspozicio:

Josip Pleadin

Bana Jelačića 138 A

HR-48350 Đurđevac

Kroatio

Eŭropo

 

La plej bonaj verkoj estos modeste premiitaj kaj publikigitaj en la frestivala retejo kaj en presitaj eldonaĵoj.

 

Ni anticipe dankas !

 

Prezidanto de la Loka festivala komitato de INTER-FEST:

Franjo Forjan

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)