인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 어디서나 당신의 주위에 에스페란티스토가 보입니다!
Apo ‘Amikumu’ estas malfermita!

“외국에서 어떻게 에스페란티스토를 만날수 있나요? “

지금까지 이런 질문을 많이 받아 왔습니다만 이제 명쾌하게 답변 할수 있습니다. 이제 외국에서 쉽게 주위에 있는 에스페란티스토를 찾을수 있게 되었습니다.

‘당신의 아이폰에 Amikumu’ 앱을 설치하시면 됩니다. 자세한 내용은 아래 ‘Libera Folio’와 ‘Ondo de Esperanto’ 기사에서 얻을수 있습니다.

 

Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.

Jen kie en la mondo troviĝas la ĝisnunaj uzantoj de Amikumu.

Esperantistoj estas la unuaj uzantoj de la nova aplikaĵo, per kiu eblas trovi proksimajn parolantojn de dezirata lingvo por interrilati kun ili rete aŭ eksterrete.

Monkolekto por evoluigi la aplikaĵon estis lanĉita en oktobro 2016. Dum kelka tempo 350 esperantistoj dise en la mondo uzis provversion de la programo, kaj la 22-an de aprilo la unua publika versio estis lanĉita por Android kaj por iPhone.

La aplikaĵo nun estas dulingva – en la angla kaj en Esperanto. Per la unua versio tamen eblas serĉi nur parolantojn de Esperanto. Spite tiun limigon, la aplikaĵo furore ekdisvastiĝas.

– Ĝis nun estas 1.500 uzantoj en Amikumu, kaj la nombro kreskas rapide dum mi tajpas. Ni kredas ke estos pli ol 2.000 uzantoj ene de 24 horoj, rakontas Xu Jie, la merkatikisto de Amikumu.

Ne eblas precize scii, kiom da homoj jam elŝutis la aplikaĵon, li aldonas.

– Bedaŭrinde ni nun ne havas tian statistikon pri elŝuto. Sed niaj Amikumu-anoj jam komencis komenti pri nia apo en la ap-vendejoj. Ekzemple, en Google Play, jam 64 uzantoj komentis pri Amikumu. Ni esperas ke se vi ŝatos Amikumu, vi nepre komentos pri nia apo en via apo-vendejo.

Kiu estos la sekva paŝo?

– Venont-monate Amikumu laŭplane malfermiĝos ekster Esperantujo. Ni speciale enfokusiĝos pri la plej popularaj lingvoj (krom la angla) en Esperantujo. Kaj ni ankaŭ poste tradukos nian apon al kiel eble plej multaj lingvoj poste. Se vi volus helpi, kontaktu min retpoŝte!

En la nuna versio uzantoj povas indiki diversajn lingvojn kiujn ili parolas, sed eblas vidi nur la cent plej proksimajn parolantojn de Esperanto. En postaj versioj oni povos elekti serĉi ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj, kaj supozeble aldoniĝos pliaj manieroj plifajnigi la serĉon.

Kiam oni trovis homon kiun oni volas kontakti, eblas fari tion per la enkonstruita tekstmesaĝilo de Amikumu.

============================================

Freŝbakitoj atendas vin en Amikumu

La 22an de aprilo eksplode lanĉiĝis la apo (poŝtelefona aplikaĵo) Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn. Tri tagojn post la lanĉo, ni parolas kun Richard Delamore, la ĉefa afergvida oficisto.

Kio estas Amikumu?

Amikumu estas poŝtelefona aplikaĵo, kiu helpas esperantistojn trovi kaj kontakti aliajn esperantistojn en ties ĉirkaŭaĵoj. Ĝi montras al la uzanto la cent plej proksimajn esperantistojn. Unue, oni bezonas havi saĝtelefonon. Oni tiam devas viziti la “Appstore” aŭ “Google Play” kaj serĉi “Amikumu”. Kiam vi elŝutas ĝin, simple sekvu la malmultajn sciigojn por starigi konton.

Oni povas elŝuti la apon per nia retejo https://www.amikumu.com/eo/. Oni simple devas klaki sur iOS aŭ Androido (depende de la speco de onia poŝtelefono)

Ĉu Amikumu jam sukcese kunvenigas homojn?

Jes ja. Mi aŭdas pri tiom da sukcesaj kunvenoj rezulte de Amikumu, ke mi ne povas listigi ĉiujn. Jen kelkaj:

Ruth Kevess-Cohen: Pro Amikumu mi eksciis, ke konatulo mia Raúl troviĝas en mia urbo dum la semajnfino pro matematika kongreso. Mi invitis lin kaj lian amikinon Rocio al mia hejmo, kaj ni ĝuis spontanan tagmanĝon kune kun Erin kaj ŝia bebo Yaŝa! Dankon Amikumu!

@morphocapics (Tvitero): Danke al Amikumu mi povis paroli esperanton pli hieraǔ ol la tuta pasinta jaro, kaj mi konas nun proksimajn esperantistojn.

Mariana Evlogieva: Hieraŭ mi instalis la aplikaĵon, kaj mi ege ĝojas, ke per ĝi mi jam trovis kelkajn junajn bulgarajn esperantistojn, kiujn mi ne konis ĝis nun.:-) Por la maljuniĝanta bulgara E-movado Amikumu estas sloŝilo al trezorejo, el kiu ni povas ĉerpi novajn fortojn! Ankoraŭfoje dankon al la kreintoj!

Steven D. Brewer‏ @limako (Tvitero): Notis novan s-anon per Amikumu dumvoje al Bostono sed revenis al la oficejo ĉi-matene kaj konstatis, ke li nun estas malpli ol kilometro for!

Giridhar Rao: Hodiaŭ mi elŝutis, instalis kaj lanĉis la apon Amikumu. Mi eltrovis, ke estas esperantisto el Kenjo(!) kiu loĝas malpli ol 200-kilometrojn de Bengaluro (mia loĝurbo). Kaj ke li eklernis Esperanton pasintjare per Duolingo…

Reĝa Ardeo‏ @RegxaArdeo (Tvitero): Per Amikumu, mi malkovris ke alia esperantisto laboras je 300m de mia laborejo.

Enrique Ellemberg: Hodiaŭ mi havis mian unuan sperton per Amikumu. Antaŭ du tagoj ĉi tiu sinjoro vokis min. Li loĝas pli ol milo da kilometroj de ĉi tie, sed nun li vizitas familianojn nur 60 kilometrojn de ĉi tie. Ni planis por hodiaŭa renkontiĝo mezvoje. Ni parolis dum kelkaj horoj. Ni trovis ke iam li estis mia lernanto per retpoŝto. Sed ĝi estis bonega sperto, neebla sen Amikumu.

Yanior Chemar‏ @yaniorchemar (Tvitero): Amikumu jam donis al mi mian 1-an tre-proksiman esperantist-amikon, mi baldaŭ parolos al li persone. (Finfine persone) PD: Mi estas Venezuelano

Tim Morley: Jam malkovris tri Esperanto-lernantojn en mia urbo, kiujn mi ne konis.

Amikumu

Kiom vi  ŝatus diri en la fino?

Jam abonis al Amikumu 2758 esperantistoj, kaj entute ili sendis pli ol 30 mil mesaĝojn. Des pli interesa estas la statistiko pri aĝo. Tri kvaronoj de amikumanoj havas malpli ol 35 jarojn kaj la averaĝa aĝo de ĉiuj estas 25. Mi atentas tion, ĉar oni frekvente demandas kie troviĝas la ondo de Duolingo-lernantoj. Evidentiĝas, ke ili atendas vin en Amikumu. Freŝbakitoj troviĝas en ĉiu lando (krom kelkaj en Afriko), sur ĉiu kontinento. Mi instigas ĉiun veteranan esperantiston ekuzi Amikumu. Verŝajne jam troviĝas kelkaj freŝbakitoj en via ĉirkaŭaĵo, kiuj alte aprezus vian helpon integri en la lokan movadon.

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4



댓글 쓰기(Lasi Respondon)