인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

9차 중국 하르빈 청년 세미나리오 안내(2017,5.27-30)
La 9-a Junulara Seminario de Esp-o en Harbino

제 9차 중국 하르빈 청년 세미나리오를 안내하오니, 관심있는 분들의 많은 참석을 바랍니다. 자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바랍니다.

 

 

La 9-a Junulara Seminario de Esperanto en Harbino

  1. La 9-a Junulara Seminario de Esp-o en Harbino estas okazigota de Yuton Esperanta Instituto de Harbino sub aŭspicio de Heilongjiang-a Esp-Asocio.

2, la kongresa temo: Per la interneto disvastigi Esperanton.

3, la kongresa tempo: 2017-05-27/30

4, la kongresejo: en la kunvenejo de la dua etaĝo de Songshan Hotelo, kies adreso: N-ro 135 de la strato Songshan de Nangang-qu, Harbino.

5, la kongresa tagordo:

2017-05-27: ekde 13:30 ĉeestantoj anoncos sin al LKK ĉe la akceptejo de Songshan Hotelo en Harbino. Vespere 18:00 – 20:30: la prezentado de Hangzhou-a Esp-Ensemblo, Jimusi-a Esp-Ensemblo kaj Yutong-a Esp-Koruso de Harbino.

05-28: tuttaga turismo en urbo Harbino: vizitado al la eŭrop-stila Centra Strato, Sankta Sofia Katedralo, Songhua Rivero, la Pejzaĝa Parko Sun-Insulo.

05-29: antaŭtagmeze, 8:30-11:30: Inaŭguro. La labor-raporto pri Esp-movado de la Esp-Asocioj de tri provincoj kaj Interna Mongolio, paroladoj de kongresanoj, fotado de la Ĉeestantoj.

Tagmeze 11:45-12:30: tagmanĝ

Posttagmeze 13:30 – 17:00: a, diskutado pri la kongresa temo, b, paroladoj en Esp-o de junaj esp-istoj, c, la kongresa rezolucio, ĉ, doni la kongresan flagon al sekvanta okazonto de la kongreso, d, la Fermo.

17:30: Festeno.

05-30: ekde 8:30 matene gxis 16:30 postagmeze ,Dauxridiskutadon  pri la kongresa temo kaj aliaj Esperantaj diskutadoj, loko: En la klaso de Yutong Esperanta Instituto de Harbino,No111 Songshan Lu Harbino.Heilongjiang scienc-teknika universitato. Tagmangxo en mangxejo AA de Heilongjiang scienc-teknika universitato.

Dum la kongreso okazos Ekspozicio de la ĉina papertondaĵa artaĵo okazigota de s-ro Tian Chengkun.

La Agadoj post la kongreso:

Elektebla laŭvole, 1, viziti Maŭzoleon de s-ino Verda Majo, la internaciisma batalantino, en urbon Jiamusi, 2, turismo dum 5 tagoj al Vladivostok en Rusio.

Loĝado: 140 yuan RMB por tagnokto de dulita ĉambro de Songshan Hotelo (sen matenmanĝo). Ĉirkaŭ la kunvenejo troviĝas iuj malkostaj hoteloj kaj gastejoj, ties prezo por unu tagnokto: 30 – 100 yuan RMB, apude troviĝas Wal-Mart, kie oni povas manĝi.

La kongresa kotizo: 100 yuan RMB.

Laŭvole: por la festeno: 50 yuan, la tagmanĝo: 25 yuan, turisma aŭtobuso: 25 yuan po persono.

La membroj de la organiza komitato de la Kongreso:

LKK: Prof. Song Ping , Tele: 0086-13945690826

songheshu@126.com,QQ:913768576



댓글 쓰기(Lasi Respondon)