인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

마이크로소프트-번역기에 ‘에스페란토’ 추가 서명운동에 참여합시다!
Voĉdonu por Esperanto ĉe la Microsoft-tradukilo

마이크로 소프트-번역기에 에스페란토를 추가 도입하기 위한 전 세계 에스페란티스토들의 서명 운동이 벌어지고 있습니다.

한국 에스페란티스토 여러분, 우리 모두 참여하여 에스페란토가 도입될수 있도록 힘을 모아주시기 바랍니다.

https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto

(Bv. helpi la agadon diskonigante ĝin ankaŭ en pliaj retlistoj, per retmesaĝoj kaj en sociaj forumoj kiel Facebook, Ipernity k.a.)

Saluton!

Ĉu vi deziras, ke Esperanto estu aŭtomate tradukata de la Microsoft-tradukilo, “Microsoft Translator” – kaj per tio la traduko estu ankaŭ disponebla en
Bing, Skype, Microsoft Office, SharePoint, Yammer, Visual Studio?

Se jes, petu al Microsoft, ke ili aldonu Esperanton.

https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto

Nepre elektu la plej grandan proponon,
“Add Esperanto support. Include Esperanto”.
Ĝi aktuale havas 367 voĉojn.
Vi povas voĉdoni ankaŭ por la aliaj Esperanto-proponoj – sed nepre ankaŭ por la plej granda!

En januaro, kiam ni komencis la agadon ĉe Facebook, estis 19 voĉoj por Esperanto. Nun estas jam pli ol tri cent.
Kiom da voĉoj ni atingos?
Aktuale ni havas la duan lokon, antaŭ nia lingvo estas nur la propono pri la sinda lingvo el Pakistano/Hindio; tiu lingvo havas proks. 75 milionojn da parolantoj…

Vi estas skeptika, ĉu ili vere enkondukos Esperanton, ĉu? Nu, ankaŭ mi ne scias. Ĉiukaze ni havas ŝancon sukcesi nur, se ni provas…
La sperto montras: De tempo al tempo ni fakte sukcesas 🙂
Kaj ĉiukaze vidos nin multaj el tiuj homoj, kiuj tie proponas alian lingvon. Kaj kelkaj homoj ĉe Microsoft konsciiĝos pri Esperanto. Kaj la “laboro” por vi estas vere ne granda. Ek, prefere voĉonu tuj!
https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto

 

La asocio EsperantoLand

Tiu ĉi alvoko estas parto de la agado de la asocio EsperantoLand. La celo de nia entuta agado estas
Kreskigi Esperantujon“. La nombro de Esperanto-parolantoj kresku, la nombro de ofertoj en Esperanto, la nombro de lokoj, kie oni mencias Esperanton, la nombro de pozitivaj mencioj pri Esperanto, kiu estas grava bazo por la plua kresko de Esperantujo. Ofertoj en Esperanto estu disponeblaj en kreskanta nombro de kampoj, tiel ke la Esperanto-parolantoj povu pli kaj pli multe uzi kaj utiligi Esperanton.

Dum la pasintaj jardekoj oni povis vidi belan kreskon de Esperantujo, en pli kaj pli da kampoj. Kreskis la nombro de la ĉiujaraj novaj kantoj kaj la nombro de renkontiĝoj en diversaj partoj de la mondo, kreskis la nombro de denaskuloj kaj la nombro de landoj kie vivas kaj aktivas Esperanto-parolantoj, kreskis la scienca esplorado pri Esperanto (kaj ankaŭ la publikigo en Esperanto pri aliaj fakoj) kaj kreskis ankaŭ la videbleco kaj uzebleco de Esperanto en interreto. Plej bone videblas aktuale la sukceso de Duolingo, kie verŝajne ĝis la komenco de junio estos videbla la nombro de entute unu miliono da (ek)lernantoj; fakte Duolingo estas nur la plej sukcesa el eble kvindeko da diversaj lingvo-retejoj, kie Esperanto estas jam ofertata. Kaj fine, mi apenaŭ aŭdacis kredi, finfine ankaŭ la plimulto de la Esperanto-parolantoj nun kredas je tio, kion mi komencis konstati antaŭ dekkvino da jaroj: Esperantujo vere kreskas. 🙂
Eble iam ni devos ŝanĝeti la devizon de EsperantoLand:
Plukreskigi Esperantujon!

Kaj se vi kredas, ke tiu aŭ jena agado por Esperanto aŭ en Esperantujo tre gravas, eble eĉ pli ol la nombra kresko: Nu, ĉio funkcias pli bone, se ni estas pli multaj kaj se nia agado kreskas kaj kreskas. Tio plibonigas ankaŭ la renomon de Esperanto kaj de la Esperanto-komunumo.
Ni daŭrigu la kreskigon, la bazon de nia forto.

Novjara Renkontiĝo

Plej videbla agado de la asocio estas la Novjara Renkontiĝo (NR), kiu dum semajno ĉirkaŭ silvestro kunigas ducenton da homoj. Ofte ĝi estas la plej granda Esperanto-renkontiĝo dum la vintra jarduono (en la norda hemisfero). Novjara Renkontiĝo estas grava por kunigi la Esperanto-parolantojn, por doni al ili komunan kaj kulture riĉan tempon de kunestado – kaj NR estas ankaŭ grava kunvenejo por familioj kun infanoj, denaskuloj kaj nedenaskuloj. NR ankaŭ montras al la ekstera mondo nian lingvon kaj ĝian komunumon – ĵurnalistoj ŝatas eventojn.

Artikoloj

Aldone mi kiel dungito de EsperantoLand agas en diversaj kampoj por subteni la pluan kreskon de Esperantujo. Mi verkas artikolojn pri diversaj eventoj – por informi homojn pri la faktaj eblecoj uzi Esperanton kaj instigi ilin partopreni. Mi verkas pri gazetaraj rilatoj, pri publikaj rilatoj kaj varbado por ebligi al homoj tiukampe kunhelpi. Mi prezentas mian opinion pri la organiza strukturo de Esperantujo, kio laŭ mi gravas por la celo de plurisma socio de Esperanto-parolantoj. Tiu modelo de socio ŝajnas tre sukcesa kaj stabila kaj ĝi ankaŭ bone subtenas kreskon.

Kampanjoj

Krome mi survojigas aŭ subtenas diversajn kampanjojn kiel ekzemple la nunan pri Microsoft-tradukilo aŭ antaŭ tri jaroj tiun pri enmeto de Esperanto en la oferton de Duolingo (Esperanto bele venkis la voĉdonadon kaj kelkajn monatojn poste Duolingo vere decidis enmeti Esperanto-kurson kaj survojigi la adaptadon de reta kurso por Esperanto).

Ekzemple Tatoeba

En julio 2010 mi malkovris la retejon de la multlingva frazaro Tatoeba, kie tiam enestis proks. mil Esperanto-frazoj. Mi disvastigis la informon, mi iom testis kaj aldonis mem – kaj la nombro de Esperanto-frazoj kreskis kaj kreskis kaj kreskis – dank’ al multegaj fervoraj kunlaborantoj. Tage aldoniĝas tricento da artikoloj. Nun Esperanto estas je loko tri, post la angla kaj la turka, kaj havas pli ol duonmilionon da frazoj; hodiaŭ estas 529 848 frazoj en Esperanto.
Oni povas uzi la tradukitajn frazojn kiel pli ampleksan vortaron. Ankaŭ ĉe Glosbe oni uzas la tradukojn, https://glosbe.com/eo/en/Saluton .
Tiu sukcesego montras, kiom forta la Esperanto-komunumo estas intertempe. Ni povas atingi multegon, se ni kunigas nian energion por unuopaj indaj projektoj.

“Unu leciono por ĉiu lernejano”

Iom post iom EsperantoLand survojigas tiun agadon. La ideo estas, ke ĉiu lernejano eksciu en almenaŭ unu lerneja leciono informojn pri Esperanto kaj ĝia hodiaŭa Esperanto-komunumo kaj ĝia uzebleco. Post tio ĉiu lernejano mem decidu, ĉu eble lerni Esperanton. Estos bele aldone havi lingvokurson en la lernejo, sed ne necese, ĉar la hodiaŭaj eblecoj en interreto tre faciligas la memstaran lernadon de Esperanto. Kiu volas kaj havas bazan eduknivelon, tiu povas interrete lerni Esperanton kaj ankaŭ plulerni kaj praktiki.

Estas bele, ke dum la pasintaj jaroj jam Germana Esperanto-Asocio kaj ankaŭ UEA transprenis la ideon al siaj deklaroj kaj planoj. Ekzistas jam okpaĝaj broŝuroj por instruistoj en Esperanto, germana, franca kaj angla, vidu ĉe
http://esocom.de/klausfriese/eo-stunde/1%20stunde.html .
Certe ni ĝojos, se vi ŝatos traduki al via lingvo aŭ distribui la ideon kaj broŝuron inter instruistoj. Pliaj informoj pri la agado ĉe
http://esperantoland.org/unulecionopriesperanto/

La agado pluiros kun helpo de ILEI kaj multaj aliaj aktivuloj. Aktuale la laboro iom paŭzas pro diversaj urĝaj agadoj lige al la Zamenhofa memortago en aprilo.

Via subteno gravas

Esperantujo kreskis elirante de la ideo de unu sola homo. Sed ni konsciu, ke la tuto estas neniel imagebla sen la persista kaj konstanta laboro de centmiloj da subtenantoj de Esperanto tra la tuta historio. Ni ĉiuj iom esprimu nian dankon pro la grandega donaco, kiun Zamenhof donis al ni – kaj ni iom kunhelpu en la plua subteno de la kreskigo de Esperantujo.

Estos do bele, se vi subtenos ekzemple nun la kampanjon por la Microsoft-tradukilo per voĉdonado ĉe
https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto

Estos ankaŭ tre bele, se vi ŝatos subteni la ĝeneralan laboron de EsperantoLand per subteno de kampanjoj kaj agadoj de ni kaj eble ankaŭ per eta donaco. La agadoj kostas iom da mono – kaj ankaŭ la laboro de dungito kostas iom; necesas manĝi de tempo al tempo kaj necesas loĝi…

Se vi ŝatos subteni nian agadon kaj tiel aliĝi al la rondo de la Amikoj de EsperantoLand, tiam estos afable donaci pere de unu el niaj kontoj:
http://www.esperantoland.org/nr/kondichoj.shtml#kontoj
(kiel celon bv. enmeti “donaco”)
Antaŭdankon!

Grandioza sukceso de Esperanto.

Ni daŭrigu ĝin!

La Esperanto-parolantoj sukcesis fari el skizo de internacia lingvo vivantan lingvon kun tutmonda lingvokomunumo. Ni hodiaŭ donu nian kontribuon por plukreskigi tiun lingvokomunumon, per etaj paŝoj en diversaj kampoj, laŭ niaj personaj preferoj kaj kapabloj.
Ne estas tute facile krei kaj kreskigi lingvokomunumon, sed la afero tre evidente progresas.
Romo ne konstruiĝis en unu tago, oni diras. La ideo de demokratio bezonis pli ol du mil jarojn por komenci firme establiĝi. La angla lingvo bezonis mil jarojn por komenci forlasi la britajn insulojn.
Ni povas esti tre kontentaj, ke post nura jarcento Esperanto atingis jam la nunan staton kaj disvastigitecon: Plej verŝajne unu el la kvindek lingvoj plej ofte uzataj en la internacia komunikado. Ni fidoplene plu antaŭeniru.

Kaj, ĉu ne, ni atentu ankaŭ etajn detalojn! Voĉdonu ĉe
https://microsofttranslator.uservoice.com/forums/421776-how-do-i-get-my-language-supported/filters/top?query=Esperanto
Multan dankon jam nun!

Amike

Lu

 

 

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)