인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

15명의 아시아인을 아시아 위원회 (KAEM)에서 초청 예정!
Azia Karavano(II): Plano por Venigi 15 Azianojn al Seula UK 2017

세계 에스페란토 협회 아시아 위원회 (KAEM 위원장 서진수)는 서울 세계 에스페란토 대회에 아시아의 15개국에서 15명의 에스페란티스토를 초청할 계획을 세우고, 이를 위한 모금 운동을 시작하였다.

초청  신청서를 2017년 3월 12일까지 s-ro INUMARU Fumio (아시아 위원회 부 위원장)에게 보내면 심사후 결정하게 된다.

그리고 모금에 동참하고자하는 분은 3월 15일까지 세계 협회 KAEM 계좌인 ‘kaem-t’ 또는 국민은행 775101-00-044301 ‘서진수(SEULA UK)’으로 성금을 보내면 된다.

아시아 에스페란토 운동의 발전을 위해 많은 분들의 동참을 기대한다.

(Azia Karavano (1), kiu estis organizita en la jaro 1994 por la 79-a UK  en Seulo)

Azia Karavano(II): Plano por Venigi 15 Azianojn al Seula UK 2017

KAEM planas inviti 15 aktivajn kaj ambiciajn esperantistojn el 15 aziaj landoj al la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta inter la 22-29a de Julio 2017, en Seulo, Koreio, per la kolekto de mono por subteno. Tiu ĉi plano estas la serio de la pasinta projekto “Azia Karavano” de Seula UK en 1994, al kiu 11 azianoj estis invititaj. Kaj KAEM preparas okazigi festivalon “Azia Vespero” dum Seula UK 2017.

Ĉiuj kandidatoj de la plano sendu la dokumenton kun la enhavo de “Persona Historio, Stato de Esepranto-movado en via urbo/lando kaj via rolo, Via Estonta Plano por Esperanto-movado, kaj Nomo kaj retadreso de referenca homo.” La dokumento devas atingi rete al s-ro Inumaru Fumio, la vicprezidanto de KAEM, inumaru-f@nifty.com (samtempe reference al S-ro SO Jinsu, prezidanto de KAEM, so@kangnam.ac.krkajS-ro Chimedtseren Enkhee, Sekretario de KAEM, chimedtserenenkhee@yahoo.com) ĝis la 12a de Marto 2017. Estraranoj de KAEM findecidos la elektitojn ekzameninte la aliĝilon, kaj sciigos la rezulton al li aŭ ŝi ĝis 19a de Marto por ke ili aliĝu al UK antaŭ la 2-a periodo, nome 31 marto 2017. Kaj poste KAEM publikigos la nomliston kun la raporto en la “Esperanto en Azio”.

Por sukcesigi la projekton, KAEM petas vian financan subtenon per UEA konto de KAEM “kaem-t” ĝis la 15a de Marto 2017. Anticipa anonco kaj posta pago ĝis la fino de Marto estas bonvena. La monkolekto kaj kunlaboro en Koreio kaj Japanio estas plenumata de s-roj SO Jinsu kaj Inumaru Fumio. En kaj al Koreio oni povas oportune sendi monon al la konto “Kookmin Bank, 775101-00-044301 Kangnam University sub-branch, Swift Code: CZNBKRSE, deponanto: SO Jinsu(SEULA UK)”, fine la sumo transiros al UEA konto de KAEM, kaj en Japanio la sumo transiros pere de JEI al la konto.

La enhavo de la subteno inkluzive la nombron de la invititoj povas ŝanĝiĝi laŭ la sumo kolektita dum la procedo.

Elkorajn dankojn pro viaj intereso, subteno, aliĝo, sciigo kaj referenco!

20a Februaro 2017

Prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado(KAEM),  Prof. SO Jinsu

==================================================

(Tiu ĉi skribaĵo estas artikolo pri Azia Karavano(1), kiu estis organizita en la jaro 1994 por la 79-a UK  en Seulo. Vidu foton)

④ 1994 : notindas la rezulto de Projekto Ĉ. Okaze de UK en Seulo surbaze de la projekto oni organizis Azian Karavanon al UK. La karavano konsistis el 17 : Nepalo(1), Vjetnamio(1), Bharato(1), Kamboĝo(1), Mongolio(4), Ĉinio(4), Srilanko(1), Pakistano(1), Uzbekio(1), Rusio(1), Filipinoj(1), al kiuj UEA oficiale sendis invitleteron. Post longa luktado pro diversaj malhelpoj, ĉefe viza problemo, fine alvenis 11 azianoj, kiuj partoprenis en UK, ILEI-konferenco, travojaĝis urbojn en Koreio. Tre bedaŭrinde nur 4 anoj sukcesis akiri Japanan vizon, kvankam en diversaj japanaj urboj estis preparitaj riĉa programo por ili.

piednoto : detalojn vidu en “Esperanto en Azio” (17), 1994-3, pp. 3~11; raportoj de karavanoj en “Esperanto en Azio” (18), 1994-4,



댓글 쓰기(Lasi Respondon)