인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

각국의 소설을 에스페란토로 번역한 소설 ‘경연대회’ 안내!
ROMANOJ EL ĈIUJ ĈIELOJ

이태리 에스페란토 협회에서는 세계의 모든 민족어로 쓰여진 소설을 에스페란토 번역하여 경연하는 문학 작품 에스페란토로 번역하기 대회를 갖는다.

참가를 원하는 사람은 2017년 9월 21일까지 아래 신청서를 작성하여 번역 작품을 samideano@hotmail.com 으로 보내면 된다. 한국 에스페란티스토들의 많은 관심과 참여를 바란다.

자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바란다.

 

 

ROMANOJ EL ĈIUJ ĈIELOJ

konkurso pri romanoj tradukitaj en Esperanton el iu ajn lingvo de la planedo

Ni firme kredas je la neceso, kaj ankaŭ je la ebleco, ke Esperanto vere iĝu la universala lingvo. Politika fakto, kiun estonte la popoloj verŝajne forte volos, sekvante la bonan ekzemplon de intelektuloj. Do, Esperanto iĝu kiom eble plej la dua lingvo de ĉiu aŭtoro. Per ĉi tiu lingvo, ĉiu povos proponi al la tuta mondo sian plejbonon.

Per ĉi tiu konkurso ni intencas rimarkigi la gravecon de la kunlaborado inter aŭtoroj, tradukistoj, eldonistoj, kaj koncernaj institucioj, kiel ankaŭ inter ĉiuj esperantistoj, en la duobla rolo de legantoj kaj disvastigantoj de la mesaĝo de Zamenhof! Mesaĝo, kiu estas la plej granda kaj decida kultura revolucio de ĉiuj epokoj. Ke tion komprenu ĉiuj homoj estas respondeco de ĉiu esperantisto.

Per ĉi tiu konkurso ni intencas instigi la kunfluon en la universalan lingvon de la plej bona literaturo de ĉiuj landoj. Tio nepre devas okazi pli kaj pli intense, por krei la plej grandan, neanstataŭeblan bibliotekon, al kiu unue sentos la bezonon sin turni la fakuloj, krom  ĉiuj legantoj, kiuj amas ĉian konon.

Per ĉi tiu konkurso ni intencas testi la psikologiajn dinamikajn fortojn de vejnoj kaj tendenoj en la pluretna korpo de Esperanto. Sin streĉu al tiu ĉi celo la esperantistaj pafarkoj kaj sagoj, por ke ĉiuj aŭdu ilian vibradon.

Bonan laboron, geamikoj.

KIU RAJTAS PARTOPRENI

Ĉiuj verkistoj kaj tradukistoj, el nia planedo.

Por peti alighilon en formato word: samideano@hotmail.it
LINGVOJ

La verkoj povos alveni nur en Esperanto.

KIAMANIERE ONI PETAS PARTOPRENI

La verkistoj/tradukintoj devas partopreni per ununura romano ne pli longa ol 600 mil tajperoj.

La premioj konsistos en la eldonado de la gajnintaj verkoj, ĝis maksimume kvin titoloj.

Oni ne celas premii la plej bonan tradukon, sed la romanon tiel, kiel ĝi alvenas en Esperanto.

Tiu ĉi fandiĝo fakte inter aŭtoro kaj tradukinto, kiu estas malĝusta kiom oni volas, estas la natura kaj kutima maniero, en kiu nia menso akceptas ĉiun libron tradukitan.

Do, ne estas grave, ke la Juĝantaro konas, aŭ ne, la originalan verkon, en ĝia nacia lingvo. Sed ĝi taksos la verkon alvenintan kvazaŭ originalon.

Bonvolu sendi la verkojn, kune kun la aliĝilo aperanta ĉi-sube, per retpoŝto al: samideano@hotmail.it

AJNA  ROMANTEMO ESTOS  AKCEPTITA


Ĉiuj tekstoj nur en formato Word!

 La verkoj, kiuj estas jam plene tradukitaj devos alveni antaŭ la 21-a de marto 2016. La Juĝantaro ilin tuj poste pritaksos kaj ili estos premiitaj la 18-an de oktobro 2016.

La verkoj, kiuj estas nun tradukataj kaj bezonos pli da tempo por la finpretigo, povos esti senditaj poste, kaj devos alveni antaŭ la 21-a de septembro 2016. Por ĉi dua konkursfazo, la 18-an de oktobro 2016, oni anoncos la kvanton da alvenintaj konkursaĵoj, kiuj, post prijuĝo, estos premiitaj la 18-an de oktobro 2017.

 

SEN PARTOPREN-KOTIZO

La konkurso estas tute senpaga.
PREMIOJ

La premiada ceremonio okazos en la komunuma Teatro en Sankta Anĝelo de Brolo, Esperanto-Urbo, (Sicilio, Italio).

La premioj konsistas en la eldono de la verko. La gajninto ricevos 50 ekzemplerojn de la eldonaĵo.

La Juĝantaro estas libera elekti unu aŭ plurajn verkojn.

 

LA JUĜANTARO

La Juĝantoj estas jenaj esperantistaj eminentaj verkistoj kaj literatur-kritikistoj:

Gerrit Berveling (Nederlando), Giuseppe Campolo – Sekretario – (Italio), Paul Gubbins (Britio), Valentin Melnikov (Rusio), Nicola Minnaja (Italio), Nicolino Rossi – Prezidanto – (Italio), Fabrizio Pennacchietti (Italio), Benoit Philippe (Germanio), Edvige Tantin Ackermann (Italio), Tim Westover (Usonio), Mao ZIFU (Ĉinio).
La juĝantoj ricevos la verkojn, kiuj estos distingitaj per numeroj, dum la  nomoj de la aŭtoroj estos konataj nur al Samideano.
Por peti aliĝilon en formato word: samideano@hotmail.it

ALIĜILO

Kara aŭtoro aŭ tradukinto, per ĉi tiu formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la partoprenmanierojn, vi deklaras, ke vi posedas ĉiujn rajtojn de la prezentita verko, krome vi akceptas la traktadon de viaj personaj identigaj datumoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto 169/03 de la Itala Respubliko kaj ekde nun vi permesas la eventualan publikigon de via verko.

Benvolu plenigi la sekvan formularon, en ĉiuj ĝiaj partoj.

Ĉio nur en formato Word!

>Familia Nomo:___________________________________________

>Persona nomo:__________________________________________

>Naskiĝdato:____________________________________________

>Adreso (nacilingve en latinaj literoj):_____________________________

______________________________________________

>Poŝtkodo:______________________________________________

>Urbo:________________________________________________

>Lando:_______________________________________________

>Tel. (kun landa prefikso):____________________________________

>Portebla:______________________________________________

>Retadreso:___________________________________________



댓글 쓰기(Lasi Respondon)