인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘자멘호프 서거 100주년의 해’ 홍보 요원을 찾습니다!
UEA serĉas administrajn helpantojn por Zamenhofa jaro!

2017년은 자멘호프 서거 100주년의 해입니다. 자멘호프박사는 유네스코가 선정한 2017년의 인물중의 한분이기도 합니다. 이 뜻 깊은 해에 서울에서 세계 에스페란토 대회 열리게 됩니다.

세계 에스페란토 협회에서는 ‘자멘호프 해’를 홍보할 홍보 요원을 모집합니다.

관심있는분은 2월 14일까지   zamenhofjaro100@gmail.com 로 참여 의사를 보내시기 바랍니다.  자세한 내용은 아래 내용을 참고하시기 바랍니다.

Alvoko por labori por Gazetara Kampanjo “Zamenhofjaro”
UEA serĉas administrajn helpantojn!

La Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la “Zamenhofjaro”. La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj el ĉiuj partoj de la mondo kaj posta kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ĝin, la kapablon rapide serĉi kaj esplori la interreton kaj laŭeble rapidan tajp-kapablon (ja temas pri registrado de datumoj).

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bv. sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) al zamenhofjaro100@gmail.com ĝ is la 14-a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj kiom ili kostus.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)