세계 에스페란토 영화제, 26개국 75작품 출품 (한국 3작품 참가)!
75 filmetoj el 26 landoj por Monda Filmfestivalo
|
중국 국제 방송국에서 주최하는 '세계 에스페란토 영화제'에 26개국에서 75 작품이 출품되었다. 한국에서는 3 작품이 참여하였다. 심사 위원회에서는 2017년 4월에 출품된 작품을 심사하여 최종 결과를 발표할 예정이다.
75 filmetoj el 26 landoj konkuras por oktobra filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio
(Ĝoja-Ĉinio/Olga-Rusio)
Post pli-ol-duonjara kolektado por la konkurso de mallongaj filmoj “Teo kaj Amo” finfine alvenis 75 filmetoj, kies farintoj venas el 26 landoj de Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Ĉirkaŭ duono da partoprenantoj estas profesiaj kaj ĉirkaŭ duono da filmetoj estas faritaj de neesperantistoj.
Nun organizantoj kaj volontuloj laboras por traduktado kaj aldonado de subtitoloj esperantaj kaj ĉinaj.
La tagordo de ‘Teo kaj Amo” en 2017
februare | publikigo de konkursaĵoj
voĉdono por plej ŝatataj filmetoj alĵuro de ĵurio |
aprile | anonco de la rezulto |
de aprilo ĝis oktobro | prezentoj de premiotaj filmoj en diversaj lokoj, inkluzive de Seulo (102a UK) |
oktobre | Filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio |
Februare videblos kaj voĉdoneblas la konkursaĵoj ĉe
http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme
https://www.youtube.com/channel/UCAv49qgR311eI5SY6pY7azA/videos
Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe
https://www.facebook.com/groups/817633741655742/?fref=ts
https://vk.com/teo_kaj_amo
https://twitter.com/Teo_kaj_Amo
Se vi havas iun ajn dubon aŭ problemon bv. sendu mesaĝon al
La unua konkurso “Teo kaj Amo” estis organizita en 2015. Tiam organizantoj ricevis entute 45 filmetojn el 21 landoj, el ili triono estis faritaj de nesperantistoj. 10 premiitoj aprile de 2015 senpage partoprenis filmfestivalon en la ĉina urbo Hangzhou.
Ĝis revido en Ĉinio!