인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

시베리아 횡단하여 ‘서울 세계 에스페란토 대회장’으로~
Tra Siberio al la kongresejo de Seula UK~

2017년 7월 22일부터 29일까지 한국 외국어대에서 열릴 제 102차 세계 에스페란토 대회에 참가를 위한 유럽 참가자들의 시베리아 횡단 계획이 치밀하게 준비되어 가고 있다. 1월 말까지 참가자 신청이 마감되면 본격적으로 세부적인 일정이 확정되게 된다.  자세한 내용은 아래 에스페란토로 쓰여진 내용을 참고하기 바란다.

★ 3-a informilo ★
  ★ La 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Temo : “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo.”
★ Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomis la jaron 2017
“La Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.”
Karaj gesamideanoj,
Mi revenis de Afrika vojaĝo. kaj mi tuj pretigis la 3-an informilon, en kiu vi vidos diversajn demandojn kaj respondojn, kiuj necesas por findecidi la aliĝon al la karavano. mi esperas, ke tio helpos vian decidon aliĝi, kion vi devas fari ĝis la fino de januaro.

Fakte la itinero de nia karavano estas sufiĉe aventura kaj multekosta, kaj vi havus multajn demandojn. Se vi havus pliajn demandojn, bv. senhezite skribu, ĉar por la granda vojaĝo oni devas multe interŝanĝi opiniojn.

Amike via
prof. d-ro SO Gilsu

———————————————————————————

★ demandoj kaj respondoj.
1. Carlos Spinola el Hispanio.
Ni renkontiĝis en la Nitra UK kaj kutime ricevas vian informon pri la karavano al Seulo, kiu interesas min kaj mian familion. Ni estos 4 homoj, la geedzoj kaj niaj 2 gefiloj (21-a kaj 27-a jaraĝaj), kaj ni ĉiuj jam aliĝis al la UK-2017.
Ni planas vojaĝi rekte de Malago (Hispanio) al Moskvo kaj kuniĝi al la karavano tie, komencante por la vizito al Moskvo.

1) Kiom estos la prezo en tiu kazo?
★ Prezo : ekiri de Moskvo : 3,900$

2) Pri vizoj, ĉu ni mem devas prizorgi?
★ Ni trapasas 6 landojn : Pollando, Belorusio, Rusio, Mongolio, Ĉinio, Norda Koreio.

7 landoj
senvizaj landoj(eŭropaj kaj amerikaj 3 landoj)
Germanio
Albania, Andorra, Austria, Belgium, Bosnia and Herzegovina, Bulgaria, Croatia, Cyprus, CzeĈ Republic, Denmark, Estonia, Finland, France, Germany, Greece, Hungary, Iceland, Ireland, Italy, Latvia, LieĈtenstein, Lithuania, Luxembourg, Macedonia, Malta, Moldova, Monaco, Montenegro, Netherlands, Norway, Poland, Portugal, Romania, San Marino, Serbia, Slovakia, Slovenia, Spain, Sweden, Switzerland, United Kingdom, Vatican City; Canada, USA, Brazil; Koreio.
Pollando
Albania, Andorra, Austria, Belgium, Bosnia and Herzegovina, Bulgaria, Croatia, Cyprus, CzeĈ Republic, Denmark, Estonia, Finland, France, Germany, Greece, Hungary, Iceland, Ireland, Italy, Latvia, Lieshtenstein, Lithuania, Luxembourg, Macedonia, Malta, Moldova, Monaco, Montenegro, Netherlands, Norway, Poland, Portugal, Romania, San Marino, Serbia, Slovakia, Slovenia, Spain, Sweden, Switzerland, United Kingdom, Vatican City; Canada, USA, Brazil; Koreio.
Belarusio
Mongolia, Russia, Serbia, Turkey, Ukraine; Canada, USA, Brazil.
Rusio
Belarus, Bosnia and Herzegovina, Croatia, Macedonia, Moldova, Montenegro, Serbia, Turkey, Ukraine; Brazil; Koreio.
Mongolio
Germany, Russia, Serbia, Turkey, Ukraine; Canada, USA, Brazil.
Ĉino

Koreio
Albania, Andorra, Austria, Belgium, Bosnia and Herzegovina, Bulgaria, Croatia, Cyprus, Czesh Republic, Denmark, Finland, France, Germany, Greece, Hungary, Iceland, Ireland, Italy, Latvia, Lieshtenstein, Lithuania, Luxembourg, Malta, Monaco, Montenegro, Netherlands, Norway, Poland, Portugal, Romania, Russia, San Marino, Serbia, Slovakia, Slovenia, Spain, Sweden, Switzerland, Turkey, United Kingdom, Vatican; Canada, USA, Brazil.
★ Por hispananoj ne necesas la vizoj de Pollando kaj Belorusio, kaj des pli kiam vi rekte flugas al Moskvo, kompreneble vi ne bezonas la vizon de 2 landoj. Ĉiuj karavananoj ne prizorgas la vizon de Norda Koreio, kiun la vojaĝagentejo mem aranĝas.
Laŭ mia kontrolo necesas vizoj por vi en 3 landoj(Rusio, Mongolio, Ĉinio). Vi ne bezonas vizon de Korea Respubliko(suda)

https://www.passportindex.org/comparebyPassport.php?p1=es&s=yes

● Mirinda estas la fakto, ke  Brazilanoj bezonas nur ĉinan vizon.
● Pri la vizo vi mem devas pli detale rekontroli kaj konfirmi.

3) Miaj gefiloj planas ekstudi Esperanton antaŭ kaj dum la veturado. 
– Ĉu oni planas organizi dum la trajnado iun kurseton por helpi interesatojn?
★ Ne certas, ĉu hazarde iu emus gvidi  E-kurseton dum veturado, sed se viaj gefiloj havus bazan kapablon pri Esperanto, jam la vivo en trajno kun aliaj esperantistoj estus la kurso por praktiki tion.

2. Ángel el Hispanio
Same kiel Carlos Spìnola kaj familio, mi Ángel Arquillos kaj mia edzino Mariló Torres, planas partopreni la vojaĝon per trajno. Ni flugos rekte al Moskvo kaj de tie ni komencos la aventuron kun la ceteraj. B.v. informi pri prezoj, ĉefe pri pagmaniero, por kalkuli la aferon, ĉar mi legis ke la limdato estas la 31a de januaro.

1) Prezo : ekiri de Moskvo : 3,900$

2) Pagmaniero : mi devas pli esplori dum kelkaj tagoj, ĉar ĝi estas teknike  tre delikata afero.
3-1. Les Kordylewski el Pollando/Usono
1. Ĉi-jare mi fariĝas 70-jarulo. Ĉu vi konsideras tiun aĝon taŭga por la lacige intensa vojaĝo per trajno kun riĉa ekskursa programo?  Vi ja konas min kaj povas prijuĝi. Mi faris la vojaĝon per la trans-siberia trajno en la jaro 1965 por atingi la UK-n en Tokio, sed tiam mi estis 18-jarulo. La kondiĉoj tiam estis ne tiel luksaj kiel nun.

★ Mi komprenas vian timeton pri la longa vojaĝo, tamen ne gravas la aĝo, sed gravas via sanstato. Mi mem estis 72-jaraĝa en la lasta jaro, kaj mi tamen povis sukcese elteni la itineron. Post mia sperto, mi reordigis la itineron por mildigi la vojaĝon. Ĉi-jare ni ne vizitas 2 urbojn en Jekaterinburg kaj Novosibiristk, kaj anstataŭ tio, oni plene ripozos en Irkutsko kaj Ulanbatoro po unu tago. La vizito al Granda Muro en Pekino povus esti la plej peza por vi, kaj vi povas ripozi tiam, ĉar vi jam vizitis tion.
Multaj timis la longan trajnveturon, sed karavananoj lastajaraj unuanime diris, ke la plej komforta estis sur lito en trajno. Do, se vi kuraĝas elspezi tempon sen enuo, tio ne lacigos vin.

2. Mi havas duoblan civitanecon: usonan, kaj polan (de Eŭropa Unio). Kiun pasporton mi eventuale uzu, kaj ĉu mi bezonos iun vizon?  En Eŭropa Unio, inkluzive de Pollando, mi uzas polan (europan) pasporton. Ekster EU mi povas uzi ambaŭ, depende de la lando, sed mi kutime ekster Eŭropo uzas la usonan pasporton. Tamen en kelkaj landoj povas esti pli avantaĝe uzi la eŭropan, ĉu ne?

★ Mi rekomendas vin uzi ambaŭ pasportojn; tiun de Pollando, kiu estos certe multe pli konvena en Norda Koreio, kaj tiun de Usono por aliaj landoj, kiuj helpas por vizaj aferoj.
Vi ne bezonas vizon de Belorusio kaj Mongolio dank’ al la usona pasporto, sed bezonas tiujn de Rusio kaj Ĉinio.

https://www.passportindex.org/comparebyPassport.php?p1=pl&s=yes

3. Ĉu ne estus por mi danĝere provi la viziton en Norda Koreio?  En Usono oni konsilas al la usonaj civitanoj ne iri tien. Ili opinias tro da risko. Multaj naivaj usonanoj suferis tie.

★ Mi ĝis nun vojaĝis en 108 landoj, kaj mi sentis min plej sekura, kiam mi vojaĝis en Kubo(4-foje) kaj Norda Koreio(mi vizitis tien en 2004). En Norda Koreio ili ne permesas libere kontakti popolanojn, dum ili perfekte kaj sekure gardas turistojn, kondiĉe ke, ili ne portu Sanktan Biblion(religiumu) kaj politikumu, kion esperantistoj ja ne celus.
3-2. Les Kordylewski el Pollando/Usono
Mi serioze konsideras aliĝon al via Karavano. Jen pluaj demandoj, aldone al la antaŭaj:

1) Ĉu vi mem akompanos la grupon? Se ne, ĉu estos alia respondeculo, kiu vojaĝos kun la grupo?

★ En la nuna momento mi intencas akompani la karavanon, kio estas la plej ideala, sed mi devas trovi la subvencion, ĉar mi kalkulis senprofite nur minimuman koston por la prezo. Cetere mi devas reĝisori tutan projekton inkluzive la simpozion de Korea Unuiĝo, kio necesas multe labori en Koreio. En la kazo, ke la partoprenantoj superus 20 anojn, mi devus akompani la grupon, mi pensas.

2) Ĉu vi bonvolus konsili ion pri la revenvojaĝo de Seulo hejmen?  Mi konsiderus revenon al Pollando, aŭ direkte de Seulo al Ĉicago per aviadilo. Mi devas esti mez-aŭguste en Usono. Ĉu vi rekomendus iujn aerliniojn? Itineron? Mi scias nenion pri la vojaĝado en “via” parto de la mondo. Mi relative ofte flugas al Pollando kaj Eŭropo, sed mia pola vojaĝagentejo ankaŭ nemulton scias pri vojaĝado en Azio. Vi certe havas pli da sperto kaj povus rekomendi ion.

★ Jen estas momenta pristudo :
① 773$(American Airline)
Seoul(5:25p) – Dallas(4:20p) / Dalla(5:05) – Chicago(7:22)

② 656$(Ĉina Southern Airlines)
Seoul(8:10a) – Beijing(9:10a) / Beijing(10:55a) – Amsterdam(3:20p)
Amsterdam(8:20p) – Warsaw(10:10p)

Kiam vi aliĝos, mi pli detale pristudos. Mi povas rezervi, kaj vi mem povas pagi kaj ricevi retan bileton.

3). Ĉu mi bone kredas, ke la trajno havas klimatizitan aeron kaj sufiĉe da trinkebla akvo? Kaj duŝejon?  Tio certe mankis antaŭ 50 jaroj, kiam mi vojaĝis tra Siberio pertrajne.

★ Ĉiuj rusaj kaj ĉinaj vogonoj havas klimatizilon, nur mongolaj vagonoj ne havas tion. Mi ĉiel klopodis ne uzi la mongolajn, sed tio estas neevitebla. Kiel vi vidas la itineron, ni ekiras vespere de Irkutsk, kaj alvenas matene al Ulanbatoro, kiam ni ne sentas varmegon, kio signifas, ke ni devas elteni varmon dum unu tago.

★ En ĉiuj vagonoj liveras varman akvon senavare, kaj oni povas ĉiam kafumi kaj teumi. Malvarman akvon oni devas aĉeti en restoracia vagono aŭ en stacidomoj, kie la trajno haltas.

★ La duŝejon havas nur novaj vagonaroj en unuaklasa vagono, en kiu foje duaklasanoj ankaŭ eblas duŝi kontraŭ pago. Nia vagonaro fiksiĝos en aprilo, kiam ni aĉetos biletojn.

4) Se mi decidiĝas partopreni, kien mi sendu la kotizon? Ĉar mi komencus la vojaĝon en Pollando (Varsovio), ĉu tio iel malpliigus la koston de 4,195 US$? Kien kaj kiam oni devus transsendi la monon?

★ prezotabelo
ekiri de Berlino  : 4,195$
ekiri de Varovio : 4,050$
ekiri de Moskvo : 3,900$
ekiri de Pekino  : vidu la tabelon en dua informilo.
4. S-ro Roland Schnell pretas aranĝi la kunvenon de ekiro en Berlino
Okaze de via vizito en Berlino la kulturcentro afable kaj rapide respondis, sed estis tro malfrue. ……
Ĉar vi elektis Berlinon kiel elirpunkto, ni berlinanoj havas apartan respondecon. Supozeble kelkaj partoprenantoj ekas ĉi tie kaj ni povus aranĝi ion por la gazetaro.
Mi konsilas al vi informi la informcentron, kiun vi vizitis apud Potsdamer Platz. Eble oni povas aranĝi kunvenon tie por la germana publiko en certa tempo antaŭ la forvojaĝo. Eble ni povas oficiale viziti la informcentron sur Potsdamer Platz, pri kiu vi informis nin. Eĉ en la monatoj antaŭ la kongreso oni povus aranĝi kunvenojn kaj informvesperojn, teo-ceremonion ktp.

Roland Schnell
Respondeculo pri publika agado en Berlino kaj Brandenburg
5. Eks-ambasadoro, germana sinjoro UlriĈ Brandenburg helpos.
Mi partoprenis en Novjara Renkontiĝo en Germanio kaj parolis kun eks-ambasadoro, germana sinjoro UlriĈ Brandenburg. Kiam ni parolis kune, vi kaj mi en Ĉinio, mi menciis lin.
Li ne partoprenos vian karavanon.
Li pretas helpi en Berlino mem.
Jen lia retadreso: UlriĈ Brandenburg <ulriĈjbrandenburg@yahoo.de>
Mirejo



One Comment

Lasi respondon al La Vojaĝo Nuligi respondon