인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

새로나온 중국의 에스페란토 잡지 ‘Tra la mondo’
Nova Esperanto-gazeto el Ĉinio.

중국에서 최근 새로운 에스페란토 계간 잡지가 탄생되었다. 오랫동안 중국에서 발행되었던 El Popola Ĉinio가 2002년 발행이 중단된 이후 다시 에스페란토판 종이 잡지가 발행된것으로 매우 의미가 크다.  중국의 ‘Esperanto-Centro Ora Ponto’의 원장인  Trezoro Huang Yinbao 님에 의해 주도 된 이 잡지는 중국 소식뿐 아니라  세계의 소식도 담고 있다.

구독료는 종이잡지의 경우 년 24유로이며, 인터넷판은 6유로이다. 구독은 세계 에스페란토 협회 계좌 ‘huyi-j’로 입금하면 된다. 잡지사 연락처는 ‘trezoro@qq.com’ 또는 ‘agrikulturo@126.com’ 이다

한국 에스페란티스토들의 많은 구독을 바란다.

 

Nova fenestro pri Esperanto en Ĉinio

La revuo Tra la mondo estas eldonita en Ĉinio

 

Post malapero de la  papera revuo El Popola Ĉinio en la jaro 2002, oni neniam legis paperan revuon pri Esperanto Movado en Ĉinio krom la dulingva Informilo de EPĈ.  En januaro de 2017 la nova revuo Tra la mondo estis eldonita en Ĉinio. La revuo estas fondita de  Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto helpate de kelkaj aktivuloj. Ĝi estas sendependa revuo pri Esperanto en Ĉinio.  La sezona revuo estas eldonita A4 formate(202mm×268mm)  plenkolore papera kaj reta versioj.

 

En la kolona paĝo  Trezoro, la ĉefredaktoro skribis  “Dum la volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA septembre kaj oktobre 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj mi elkovis ideon krei revuon pri Ĉinio kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. Agado plivaloras multe ol pensado. Jen aperas la revueto Tra la mondo. La revuo aperigas/os artikolojn pri diversaj temoj pri Esperanto en Ĉinio.” Post reveno al Ĉinio li tuj komencis prepari eldonado de la revuo.

 

En la 1-a numero la revuo aperigi 42 artikolojn en ĉirkaŭ dudek rubrikoj, ekzemple, Azia kongreso, Esperanto en Ĉinio, Esperantistoj, Intervjuo, Lernejoj, Ekzemenoj, Kursoj, Libroj, Kunvenoj, Seminario, Pensado, Junuloj, Infanoj, Vojaĝoj, Retejoj, Donaco kpt.  El la revuo oni povas facile trovi diversajn informojn eĉ historiajn materialojn pri Esperanto-Movado en Ĉinio. Oni povas trovi ankaŭ  artikolojn pri literaturo, scienco, arto kaj turisma afero.  La ĵus elektita nova estrarano de ISAE, kreis ankaŭ specialan rubrikon Scienco en la revuo. Por fortigi kaj bonkvalitigi la revueton la redakcio serĉas internaciajn kunlaborantojn por venontaj numeroj. Kontakto: trezoro@qq.com aŭ agrikulturo@126.com. (teksto de Weishan)

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)