인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘2017 세계 여성의 날’에 에스페란티스토의 참여를 바랍니다.
Internacia Virina Tago en Hirosimo

‘2017 세계 여성의 날’을 맞이하여 ‘일본 히로시마 에스페란토 센터 (Hirosima Esperanto-Centro)’및 여러 단체에서는 이날을 기념하는 행사의 하나로 아래와 같이 외국인의 축하 글을 받고 있습니다. 물론 에스페란토로도 가능하니 많은 참여를 바랍니다.
아   래

  1.  보내실 내용 :  당신의 생각으로는 평화를 위해서 무엇이 중요할까요?  (Kio estas grava por paco laŭ via opinio?)  (5줄 내외)
  2.  보낼곳 : osioka@mua.biglobe.ne.jp (S-ino OSIOKA Taeko)  * 보내실때 본인 사진 꼭 같이 보내실것.
  3.  기재 사항 : 이름, 성별, 나이, 직업, 거주도시, 나라
  4.  접수 기한 : 2017년 2월 15일
  5.  일본 전시 : 2017년 2월 25일부터 전시

   (S-ino OSIOKA Taeko de Hirosima Esperanto-Centro’ salutas en la ceremonio)

========================================================

 

Alvoko por la Internacia Virina Tago 2017

 

Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.

Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 21 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2017 Hirosima

sendas al vi mesagxon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesagxon por la Tago, kaj transdoni nian mesagxon al viaj

geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesagxon cxe publika ejo de la urbo Hirosima.

Limdato estas la 15-a de februaro 2017, cxar ni havos ekspoziciojn de la mesagxoj

ek de la 25-a de februaro.

Kun antauxdanko, OSIOKA Taeko

————————————————————————————–

Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2017, Hirosima

 

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

 

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2017 Hirosima, konsistas el 21 organizoj kaj la municipo Hirosima,

salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.  En la 5-a de marto, 2017, por la Internacia Virina Tago de UN, ni havos kunvenon

por kunlaboro per sagxoj kaj fortoj, kaj antauxenpusxi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco

ni povas koncentri fortojn por antauxenpusxo de komuna partopreno de geviroj.

 

La mondo pli ol gxis nun rekte frontas kontraux terorismo kaj cxeno de vengxo. En multaj landoj tre skuigxas kaj politiko kaj ekonomio.

Oni komunikas suferon kaj malgxojon de malfortaj homoj en nuna situacio. Gxuste nun dezirata estas la socio, en kiu cxiuj povas vivi egalrajte.

La cxefa temo de la Internacia Virina Tago 1917 Hirosimo estas “Mi vivas en Hirosximo, en Japanio, en la mondo.” En la kunveno de la Tago

ni aprezos la filmon “Urbo de vespera kalmo, Lando de cxerizfloro.” Kaj kiel urbano de atombombita Hirosimo pripensos elektadon kaj agadon

al konstruo de vere paca mondo, por ke ne ripetu militan hororon plu en la mondo.

Cxiu en cxiutaga vivo en sia loko pripensu kaj komuniku pri paco.

Ni el Hirosximo elkore alvokas al vi cxiuj en la mondo solvon de konflikto ne per milita povo.

 

Bonvole donu al ni vian mesagxon por 2017,

1)     Kio estas grava por paco laux via opinio ? (en 5 linioj)

2)     Se vi sendos vian portreton, ni prezentos kun via mesagxo.

Vian mesagxon ni ekspozicios cxe la Virina Centro de municipo Hirosima.

 

S-ino MATUMURA Aiko

Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2016, Hirosima

La municipo Hirosima

Kun virinaj organizoj:

Arko de Hirosima/ Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de vartistoj/ Hirosima Esperanto-Centro/ Sindikato de emeritoj/

Ligo de medicinaj sindikatoj/ Instruista laborsindikato/ Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/

Laborsindikato de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocioj WENET/

Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio/

Ligo de Patrinoj de la gubernio/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hirosima/Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.

 

 Limdato kaj aliaj: la 15-a, februaro 2017.

 Maksimume en kvin linioj. Vonvolu kunmeti vian portreton.  Ankaux viroj rajtas skribi al ni. 

 Kun notoj petataj: Nomo, sekso, agxo se eble, profesio, logxloko(urbonomo), lando.

 Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp

 Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio 

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)