인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

다시만난 모녀을 위해 통역어가 된 에스페란토
Esperanto fariĝis pontlingvo por panjo kaj filino

2016년 12월 29일, 전북 익산 역전 보화당 한의원에서는 프랑스로 입양한 딸, 그녀의 남편과 그녀의 어머니, 오빠와의 만남이 있었다. 이십여년의 만남이었지만 어머니는 한국어를 할수 없는 딸과 대화를 나눌수 없었다. 다행히 역전 보화당 한의원 원장이면 월불교 에스페란토 회장을 역임한바 있는 김광수원장님께서 에스페란토로 두 모녀의 대화 통역을 맡아 주셨다. 에스페란토가 모녀간의 마음을 전달할수 있는 역할을 할수 있었음에 고맙게 생각하며, 통역을 맡아주신 김원장님께 깊은 감사를 드린다.

En la 29-a de decembro, 2016, estis renkontiĝo inter patrino kaj filino, kiuj disiĝis ĉ. antaŭ kvardek jaroj. La filino s-ino Nathalie Kesler (korea nomo So Yon),  kiu nun loĝas en Francio, estis adopitita kiam ŝi estis infano antaŭ ĉ. 40 jaroj. En la kliniko de d-ro KIM Kwang-soo (Orientmedicina kuracisto kaj eksprezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo), kiu sidas en la urbo Iksan, Koreio ili renkontiĝis kaj provis paroli unu la alian sed domaĝe inter ili ne troviĝis komuna lingvo. Feliĉe, la filino estas esperantistino, kiu venis al Koreio kun sia franca esperantista edzo d-ro Francois Lo JACOMO. Tial danke al helpo de d-ro KIM, la panjo kaj filino povis komunikiĝi unu la alian pere de Esperanto.

Vere Esperanto fariĝis lingvo por du samlandanoj, partrino kaj filino, kiuj ne povas komunikiĝi inter ili pro manko de komuna linvo. Aparte mi kore dankas al d-ro KIM, kiu kiel samideano varme bonvenigis du gastojn el Francio.

 

 

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)