인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

베트남 에스페란토 협회 창립 60주년에 참석합니다.
Jubilea Festo de la 60-a Vjetnama Esperanto-Asocio

2016년 12월 11일, 베트남, 하노이에서 열리는 60주년 베트남 에스페란토 협회 창립 기념 행사에 한국에서3명이 참석합니다.

이중기 (세계 협회 아시아담담 임원)

서진수 (세계 협회 아시아 위원회 위원장)

이성우 (한.중 협회 회장)

Tri koreaj esperantistoj partoprenos en la jubilea festo de la 60-a datreveno de Vjetnama Esperanto-Asocio. Ili estas LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado), SO Jinsu (prezidanto de KAEM) kaj LEE Sungwoo (prezidanto de Asocio Koreio-Ĉinio).

 

60

—————————————————————————

Invitilo

Jubilea Festo okaze de la 60-a datreveno de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016)

Laŭ sia 2016 plano, Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) celebros la 60-an datrevenon de sia fondiĝo (VEA-60) kadre de la Zamenhof Tago.  Tiu solenaĵo estos speciala okazo por VEA fari la bilancon de siaj atingaĵoj dum la pasintaj 60 jaroj, esprimi sian dankemon al monda esperantistaro pro ilia subteno; laŭde citi la elstarajn kolektivojn, individuojn; ebligi komunikadon inter malsamaj generacioj de esperanto-parolantoj, naciaj kaj eksterlandaj.

Dato:  Dimanĉo, la 11-an de decembro 2016.

Loko: Sidejo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) – 105A, Quán Thánh, Ba Đình, Hà Nội, Việt Nam

Jubilea Programo

7:30 – 8:00                                Registriĝo, disdono de dokumentoj

8:00 – 8:30                                Arta programo

8:30 – 8:45                                Malferma ceremonio

8:45 – 9:15                                Interveno de malsamaj generacioj de esperantistoj

9:15 – 9:30                                Interveno de VUAO

9:30 – 10:00                             Interveno de internaciaj gastoj

10:00 – 10:15                           Honorigo de la sinsekvaj generacioj de VEA estraranoj

10:15 – 10:30                           Rekompencoj

10:30 – 11:00                           Komuna fotado, komunikado

11:00 – 13:00                           Paŭzo

13:30 – 16:00                           Vizito de 4 vjetnamaj ZEO-oj e Hanojo kun fotado.

 

Rimarkoj:

Tiu anonco estas nur provizora. La dato estas fiksita.

Antaŭ- kaj post jubileaj eventoj povas esti aranĝitaj laŭ peto de la gastoj.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)