인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 협회 정관 개정 투표에 꼭 참가합시다!
Ni nepre voĉdonu al nova statuto de UEA!

세계 에스페란토 협회는 협회 정관 개정을 위한 회원 투표를 실시합니다. 세계 협회 개인 회원께서는 받으신 투표용지에 표시를 한후 2016년 11월 26일까지 한국 에스페란토 협회 사무국으로 보내면 (또는 남강 에스페란토 학교에서 제출), 사무국에서 일괄 발송하게 됩니다.

투표지의 세계 본부 도착 기한은 2016년 12월 15일까지입니다.  꼭 투표에 참여하시기 바랍니다.

 

unnamed

 

Karaj,
Jen estas klariga letero de Mark Fettes, prezidanto de UEA pri voĉdono rilate al la nova statuto de UEA.
Bv. legi atente kaj sendu vian balotilon al via landa asocio por sendi kune per unu koverto.

La limdato estas 15-a de decembro, 2016. Ne forgesu!!!

http://uea.org/l/teko/komitataj/Statuto_de_UEA_kun_amendoj_2016.pdf

http://uea.org/l/teko/komitataj/G%CC%82enerala_Voc%CC%82dono_2016_-_Letero_de_la_Prezidanto_-_Faka_Asocio.pdf

—————————————

Karaj kolegoj,

mi respondas al kelkaj demandoj levitaj en diversaj mesaghoj – mi kredas ke tiel oni povos pli facile referenci al ili.

Kial strikodoj?

La strikodoj estas teknika helpilo por certigi, ke nenies vocho kalkulighas pli ol unufoje. Oni ja povas atingi tion (kiel en nacia balotado) per kontrolado de nomlisto, sed tiu chi estas pli oportuna metodo por perposhta balotado.

Sekreteco

Ni jam informis la Komitaton pri la konsilo de la notario, ke la vochdono ne bezonas esti sekreta. Aliflanke ni havas neniun kialon speciale interesighi pri la identeco de la vochdonantoj. La strikodoj ja donas pli da anonimeco ol se la balotiloj portus nomojn au UEA-kodojn.

Komuna sendo de balotiloj

Pro la nesekreteco de la vochdono, ne estas problemo kune sendi plurajn balotilojn per unu koverto al la Centra Oficejo.

Kontrolado de la vochoj

La Komitato devos elekti tri individuajn membrojn kiuj kontrolos la balotilojn post la lasta tago de la Vochdono, la 15a de decembro. Krome iu ajn komitatano rajtas cheesti la vochnombradon “kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton”. Veronika povos pli detale informi, kiel oni aranghos tion en la Centra Oficejo.

Elkore,

Mark Fettes (Prez. de UEA)

=======================================

(Sendita letero de TEJO /Tutmonda Esperantista-Junulara Organizo)

Verŝajne vi ĵus ricevis aŭ baldaŭ ricevos koverton de UEA, en ĝi estas balotilo por la Ĝenerala Voĉdonado pri Ŝanĝo de la Statuto.

Ĉi tiu statutŝanĝo celas enkonduki en UEA retan voĉdonon kaj korekti diversajn erojn.

La plej gravaj ŝanĝoj estas en la artikolo 30 ĉar tio koncernas TEJOn.

La malnova artikolo tekstas ke TEJO estas “Integra parto de UEA”, sed tiu difino estas jam malaktuala kaj neaplikebla sen detrui TEJOn. Malgraŭ la Statuto de UEA, TEJO estas jam jure memstara, de preskaŭ jardeko estas registrita en la komerca ĉambro de Roterdamo kaj ĉi-somere ekhavis novan Statuton kiu kongruas al ĝia memstareco.

Necesas do korekti la Statuton de UEA por adapti ĝin al la realeco; malsukceso en la voĉdono firmigos konflikton inter la Statuto de UEA kaj tiu de TEJO kaj nia movado certe ne bezonas tion.

Aliflanke la kunlaboro kun UEA iĝas ĉiam tre forta kaj la junaj membroj de UEA daŭre estos membroj de TEJO kaj la individuaj membroj de TEJO daŭre estos individuaj membroj de UEA. Ne temas do pri disiĝo de UEA, sed pri simpla kaj grava redifino de la juraj rilatoj.

Ni esperas ke ĉi tiu estu la lasta fojo kiam la membroj estas alvokataj al multekosta poŝta voĉdono, sed por tio ni bezonas vian lastan strebon kaj jesan paperpoŝtan voĉdonon.

Bonan voĉdonadon!

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)