인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘www.esperanto.net’ 새 누리집 제작 공모!
Nova retpaĝo ‘www.esperanto.net’

세계 에스페란토 협회에서는 지금까지 사용하던 www.esperanto.net 를 새로 개편하기로 하고 3000유로의 시상금을 걸고 홈페이지 제작자를 공개 모집합니다. 관심있는 분들의 응모를 바랍니다. 자세한 내용은 아래 안내를 참고하기 바랍니다.

net

KONKURSO POR NOVA  ESPERANTO.NET

UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de 3 000 EUR.

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.

Kion?

La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni ĝin, kiel partopreni la komunumon, kaj kiel iĝi “Amiko de Esperanto”. La baza ideo videblas ĉe http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas libere uzi partojn de ĝi por krei vian propran version. Ĝi povas havi pli aŭ malpli da enhavo/rubrikoj laŭ tio, kio laŭ vi taŭgus.

Kiel?

Por partopreni, simple komencu krei la retejon, almenaŭ en Esperanto.

Kia ĝi estu?

1 – La strukturo estu tia, ke:
ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
2 – Rilate al la aspekto, ni konsideros:
la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco
3 – La informoj en la retejo estu:
bone organizitaj
allogaj
diversaj (filmetoj, fotoj, formularoj, tekstoj)
4 – La administrado estu:
farebla de ne-komputilistoj
facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
facile tradukebla
5 – La retejo devus esti optimumigita al serĉiloj:
la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj

Pri tekniko:

La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.

Se la retejo uzas Drupal, prefereble uzu 8.1.x
Se la retejo uzas WordPress, prefereble uzu 4.6.x
Se la retejo uzas Jomla, prefereble uzu 3.6.x
Se la retejo uzas symfony, prefereble uzu 2.7.x

Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.

Reguloj:

La limdato por prezenti vian proponon estu la 17-a de oktobro je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo.

La Estraro de UEA konsideros ĉu la proponita retejo atingis pli bonan rezulton olprovo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la gajninton de la premio. Se ĝi ne atingos tiun nivelon, la konkurso/konkurado estos nuligita.

La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al esperantonet@co.uea.org. Por travidebleco kaj por helpi la informfluon, ni uzos la baldaŭ oficiale lanĉotan forumon ĉe http://forumo.esperanto.net/index.php?topic=41.0 por respondi al la demandoj.

Emiljo Cid
Estrarano de UEA pri informado



댓글 쓰기(Lasi Respondon)