인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

2017년, 국제 에스페란토 청년대회는 아프리카 토고에서!
IJK en 2017 okazos en Togolando

세계 에스페란토 청년회는 제 73차 국제 에스페란토 청년대회를 아프리카 토고의 Aneho 에서 2017년 8월 5일부터 12일까지 개최키로 결정했다.

Togolando

La TEJO-Estraro elektis la kongresan urbon por la 73-a IJK an Afriko.

Aneho, urbo en la sud-oriento de Togolando tuj apud Atlantiko, gastigos la IJK-partoprenontojn de la 5-a ĝis 12-a de aūgusto 2017. La urbo situas 45km for de la ĉefurbo kaj lime al Benino.

Venu al la IJK 2017 por ĝui la kongreson kaj ankaū admiri interesan landon kaj ĝian belecon.

 

AFRIKA KOMISIONO DE UEA DUM LA 73a IJK en AFRIKO.

La jaro 2008,Benino gastigis la Ilei- konferencon,kiu okazis en Porto- Novo. Estis la unua internacia esperanto-aranĝo en Afriko.

Ĉi-jare okazis la 73a Internacia Junulara Kongreso de Tejo(IJK),kiu okazis en Aneho,Togolando. Ĝi arigis cxirkaŭ 110 partoprenintojn el diversaj partoj de la mondo por ĝui la belegan etoson de la kongreso, ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto.

Tiu kongreso okazis en lernejo nome ”Ecole St Pierre Paul” kie la klasĉambroj estis la amasloĝejoj de partoprenintoj.

La 5an de aŭgusto estis la akcepto de kongresanoj kaj promenado de kelkaj jam partoprenintoj,kiuj estis tie matene. Post la vespermanĝo, nia amiko Kim Henriksen el Danmarko amuzigis ĉiujn partoprenintojn per diversaj ludoj por konatiĝi unu la alia.Estis ege interesa la vespera etoso.

La veraj aktivaĵoj( prelegoj,kunsidoj) komenciĝis dimanĉe. Multaj afrikanoj prelegis pri interesaj temoj: kulturo, danco kaj pri projektoj en esperantujo en Afriko.

 

La aŭdigo de Afrika Komisiono de UEA dum IJK.

 

Antaŭ la 5a de aŭgusto, la kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA, Emile Malanda taskigis la vickunordiganton,Francois Hounsounou esti en kontakto kun la cxefa organizanta teamo de IJK. Francois esploris la eblecon kaj la farendaĵon dum IJK nome de AK de UEA. Li interŝanĝis pri la mesaĝoj antaŭ iri tien. Li surloke konatiĝis kun la respondeculino pri la programaro kaj petis ŝin trovi spacon en la programon por AK de UEA. Dum kelkaj minutoj da cerbumado, ŝi kaj Francois trovis taŭgan eron por aŭdigi Afrikan Komisionon de UEA. Estis lunde je la sepa horo okazis la kunsido. Ŝi afable helpis Francois anonci la informon en la koncerta halo por atentigi ĉiujn afrikanojn al la kunsido. Je la sepa horo, malgraŭ la tempo, afrikaj kaj neafrikaj esperantistoj venis al la kunsido. Francois kaj Adeline prezidis la kunsidon kunlabore de Jeremie. Dum la kunsido, Francois unue klarigis kio estas ASUT(Afrikanoj Sub Unu Tegmento) kaj AK de UEA kaj la diferencon inter ili. ASUT ne estas instanco sed nur simpla fejsbuka babilejo. Li klarigis ,ke la nuna komisiono estis demokratie kaj legitime elektita kaj ludas la rolon de ponto inter UEA kaj la landaj asocioj, plenumas la agadkampojn de UEA tra la landaj asocioj kaj specife dum la mandato zorgas pri kvar(4) landkategorioj. Por atingi tiujn celojn, Francois invitis ĉiujn afrikajn esperantistojn interkunlaboradigxi por helpi la nunan komisionon atingi la kvar landkategoriojn. Li ankaŭ invitis unu la alian fratiĝi, amikiĝi por rompi la konflikton inter ni.Notindas la decidon de AK rilate la starigon de oficejoj de UEA. Li klarigis,ke la AK-anoj decidis dum kunsidoj starigi la duan oficejon de UEA en Burundo. Kaj ĝis nun AK de UEA ne agnoskis/as la Lomean Oficejon. Kiam estas interkonsento kun la Ĝenerala Direktoro, ni tuj informos ilin.

Multaj kontribuis per demandoj kaj klarigis la nericevitajn materialojn,kiujn ili petis kaj Afrika Oficejo de UEA ne sendis al ili. Francois provis trankviligi ilin kaj rekomendis,ke la petontoj rekte skribos al la Afrika Komisiono de UEA. Tiu lasta pritraktos ĝin kunlabore kun Afrika Oficejo kaj petos la agnoskitan oficejon sendi la materialojn. Aliaj plendis pri la neokazita ĝenerala asembleo enlande por konatiĝi, pri la sendo de klubaj raportoj al la landa asocio, pri manko de financa rimedo. Alia problemo rilatas la vastecon de la lando. Francois konsilis ilin komuniki inter ili en la lando per retmesaĝo,vatcapo aŭ aliaj rimedoj.Li klarigis kaj citis la landajn asociojn,kiuj ricevis subvenciojn.Parton el tiu subvencio devis,as,os iri al la kluboj. Li ankaŭ rekomendis la starigon de Ilei-sekciojn, tejo-sekciojn, respondecigi virinojn en esperantujo kaj aligi la landojn, kiuj ne estas ankoraŭ la landaj asocioj de UEA. Li menciis la kondiĉon por peti la aliĝon. Iu amiko el Tanzanio klarigis la faritan paŝon por aligi Tanzanion al UEA kaj ne ankoraŭ sukcesis menciante la kialojn. Do la ĉefa debato rilatis la lernomaterialojn. Sekve al tio, nia samkontinentano nome Mana Namutema Brinson informis nin,ke ili havas centron kie enestas materialojn. Ili pretas helpi Afrikan Komisionon de UEA pri la disdonado de tiuj materialojn. AK kunlaboros kun li por vidi kiel akiri tiujn lernomaterialojn por kontentigi la petontojn.

Kiam Francois petis la kunlaboradon de ĉiuj esperantistoj, Jeremie,Sabiyumva, la komisiito de Tejo, klarigis ke

ili estas starigantaj federacion,kiu konsistigas Burundo, Ruando, Ugando,Kenjo por fortigi la movadon. Francois Petis lian kunlaboron kaj petos lin de tempo al tempo pri la evoluado.

Partoprenis la IJKn tri AK-anoj: Francois, Adeline kaj Adjevi. Bedaŭrinde nur du(Francois Kaj Adeline) ĉeestis la kunsidon kaj prezidis. Partoprenis pli ol tridek afrikanoj kaj deko da neafrikanoj kiel observantoj.Inter ili enestis Fernando Maia, Francesco Maurelli,Sara Spano.La kunsido estis ege interesa kaj vigla kaj pro la debato,ni preterpasis la kunsidohoron laŭplanite. Je la fino, Francois renkontis kaj babiladis kun iuj afrikaj kaj neafrikaj esperantistoj pri diversaj eblecoj havigi lernomaterialojn al afrikanoj kaj pri kiel fortigi aŭ semi esperanton en najbaraj landoj. Dum la ijk, Michael Boris intervjuis Francois ĉe la ĉina radio.

Nome de Afrika Komisiono de UEA, Francois dankas ĉiujn partoprenintojn kaj la tutan organizan teamon,kiu favore akceptis AK de UEA kunsidi dum la IJK.

Raportis,

Francois Hounsounou,



댓글 쓰기(Lasi Respondon)