인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 협회, 야후 토론방에 가입합시다!
Ni aliĝu al Yahoo-diskutejo de UEA

Oficejo-de-UEAkovrilo

세계 에스페란토 협회 개인회원이면 누구나 참여할수 있는 토론장 https://groups.yahoo.com/neo/groups/uea-membroj/info 을 소개하오니, 많이 가입하셔서 세계 운동의 흐름을 직접 느껴보시기 바랍니다.

가입 방법은 위 주소에서 가입하거나, uea-membroj-subscribe@yahoogroups.com 로 메일을 보내면 됩니다. 보낼때 자신의 UEA-kodo 를 꼭 적으시기 바랍니다.

Manieroj partopreni en diskutoj ĉe UEA

UEA delonge havas retpoŝtan liston https://groups.yahoo.com/neo/groups/uea-membroj/info, kie estas 284 grupaj membroj. Por partopreni la grupon oni devas esti membro de UEA. Por aliĝi, sufiĉas sendi peton al la Centra Oficejo, kune kun la retadreso, kiun vi volas uzi en la grupo. La listo havas administrantojn.

La listo “uea-membroj” estas diskutejo pri la agado kaj funkciado de Universala Esperanto-Asocio. Nur membroj de UEA rajtas aliĝi al la listo, ĉu per klako sur la aliĝ-butono sur tiu ĉi paĝo (kiuokaze informo pri UEA-membreco, prefere UEA-kodo, estu metita en la skatolo sub “Comment to Owner”en la posta paĝo), ĉu per senenhava mesaĝo al uea-membroj-subscribe@yahoogroups.com. La diskuto okazas nur en Esperanto. La liston posedas Universala Esperanto-Asocio. Pri la administrado de la listo decidas la listanoj.

Personaj insultoj en la listo estas strikte malpermesitaj. La administrantoj rajtas ĉesigi diskuton pri temoj, kiuj evidente ne rilatas al la agado aŭ funkciado de UEA. Oni ne rajtas sendi al la listo ĉenleterojn aŭ sezonajn gratulojn. Oni evitu sendi la saman mesaĝon al pluraj listoj samtempe. Oni ne citu la tutan mesaĝon al kiu oni respondas.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)