인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

에스페란토 석사과정 (폴란드) 개설 추진중!
Magistra kurso de Esperanto en Universitato Adam Mickiewicz

폴란드의 Adam Mickiewicz 대학에서는 2017년 9월 학기 개강을 목표로 에스페란토 2년 과정 석사 학위 과정을 개설할 예정이라고 이 대학 Ilona Koutny 교수가 밝혔습니다. 개설을 위해서는 20명의 등록자가 있어야하며, 자격은 KER 시험 B2 이상의 실력을 요구합니다. 자세한 내용을 아시고자 하는 분은 문화원으로 문의바랍니다.

Laŭ la diraĵo de prof-ino Ilona Koutny, Universitato Adam Mickiewicz planas malfermi dujaran magistran kurson en sia universitato cele al la septembra semestro de la jaro 2017. Por malfermi la kurson minumume 20 studentoj devas aliĝi al la kurso. La postulata lingva nivelo estas KER ‘B-2’. Interesitoj turnu sin al Seula Esperanto-Kulturcentro.

Nova propono de Poznano – Magistraj studoj

Magistraj studoj en Pollando. Dujara pagenda kursaro por homoj finintaj la bakalaŭreatan nivelon (anglasisteme BA) dezirantaj plustudi interlingvistikon por akiri ŝtate rekonatan magistriĝon (anglasisteme MA). La programo (malkiel la ĝisnunaj) postulus dujaran konstantan loĝadon en Poznano. Kandidatoj devos jam posedi diplomon pri scio de Esperanto ĝis la KER-nivelo B1. Lanĉo dezirata en sept. 2017 kun daŭro ĝis junio 2019. Se arigeblos dudek pagpretaj studentoj, eblos dungi iun por prizorgi la studprogramon. Jam abundas eksterlandaj studentoj en UAM, do LA kaj aliaj povos varbi kaj prepari kandidatojn en siaj landoj. CN, VN, KR, BR estus fontolandoj. Pro la internacieco de UAM, studantoj ja trovus samkulturanojn por helpi al ili adapti sin al la fremda lando, kulturo kaj nelaste lingvo. La kursaro kostos €3000 eŭroj jare. La instruado okazos en Esperanto, do scipovo/akiro de la pola lingvo necesus nur por povi elturniĝi surstrate kaj butike.

.thumb1cat

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)