인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

프랑스에서 에스페란토와 함께 여름을!
Kulturcentro Kvinpetalo en Francio

프랑스의 조용한 농촌 마을에 에스페란토와 함께 즐거운 시간 (2016, 8.15-19)을 갖을수 있는 에스페란토 센타 ‘Kvinpetalo’를 소개하오니 많은 참여를 바랍니다. 매년 열리는 행사이니 미리 계획을 세워보는것도 좋겠습니다.

 

Francio


Karaj,

estas tuj !

Venu ripozi, ferii, turismi, esperantumi en trankvila kamparo en Francio, ĉe la kulturcentro Kvinpetalo!

Eblas partatempa partopreno.

15a-19a de Aŭgusto

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Ansofi Markov

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn… Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Parelele Brian Moon proponas
Ferian restadon en naturo kaj historio

Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je naturo kaj historio. Tie oni povas ripozi en trankvila kamparo, dum je malmultaj kilometroj vizitindas diversaj urboj kaj vidindaĵoj : Poitiers, Civaux, Montmorillon kaj multaj aliaj.
Ni proponas programon de ripozoj kaj ĉiĉeronataj ekskursoj modifeblan laŭ la deziroj de la partoprenantoj.

Bonvenon al Kvinpetalo!

Claude Nourmont

 

KVINPETALO Esperanto-Centro

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE

Retadreso: informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn)

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

informoj rilate al tarifoj, aliĝo, praktikaĵoj: Vidu http://www.kvinpetalo.org/



댓글 쓰기(Lasi Respondon)