인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 49차 세계 교육자 회의 개막 (헝가리)
La 49-a ILEI-Konferenco malfermighis.

제 49차 세계 에스페란토 교육자 대회가 2016년 7월 31일 헝가리, 니레기하자에서 개막되었습니다.

La 49-a Konferenco de ILEI komenciĝis sabate vespere en Nyiregyhaza, oriente de Hungario, per la kutima frandvespero, kiu estis ne nur gustuma, sed ankaŭ muzika pro la vigla koncerto de Attila Schimmer el Vieno. Per gastronomio kaj dancado la celo interkonatiĝo estas brile atingita.

Okaze de la malfermo dimanĉe matene salutis la Konferencanojn la rektoro de la universitato S-ro Onder, unu membro de la urba parlamento S-ro Petnehazi, kiu deklamis la poemon « La Vojo » kaj la vic-prezidanto de la departamenta konsilio S-ro Baracsi. Sekvis saluto de estrarano de UEA Lee Jung Kee, saluto de la Honora Prezidanto de Hungara Esperanto Asocio Dr Nanovfszky kaj laŭtlegado de salutmesaĝo de la hungara sekcio de la Fervojistoj (IFEF). Hungara muzikgrupo distris la partoprenantojn dum paŭzo. La salutado estis bunta kaj kortuŝa ; ĝi arigis 29 personojn el 28 landoj ; Rumanio estis reprezentita de S-ro Mihail Trifoi kaj Flory, tute juna esperantistino.

Dimanĉe posttagmeze la Komitato komencis sian laboron kun kvorumo. La Komitato akceptis novan sekcion en Tanzanio kaj novan sekcion en Barato. Post tio la nombro de la ILEI-sekcioj atingas 41. La Komitato de ILEI elektis novan Honoran Membron, plie el Hungario : D-ino Ilona Koutny. Marija Belosevic tre lerte organizas la Tagon de la Lernado kadre de UK ; pro tio ŝi nun ricevas du pliajn taskojn : zorgi pri la partopreno de ILEI en la Movada Foiro kaj prizorgado de deĵorplano por mastrumi la ILEI-budon. Konsekvence ŝi ricevas novan titolon : Komisiito pri kontribuo de ILEI en UK.

 

Nyiregyhaza, HU

Mireille Grosjean Prez de ILEI

ilei

danco

kantistino

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)