인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 협회 ‘아프리카 사무소’에 s-ro Jean Codjo, 컴퓨터 10대 기증!
S-ro Jean Codjo donacis 10 komputilojn al Afrika Oficejo de UEA

카나다에 거주하고 있는 베닌 출신 에스페란티스토 Jean Codjo님(아프리카 위원회 부위원장)과 카나다 대학생들이 10대의 노트북을 세계 에스페란토 협회 아프리카 사무소에 기증하였다. 아프리카 에스페란토 운동에 큰 도움이 되리라 믿으며 감사를 드린다.

Pliaj komputiloj ĉe Afrika Oficejo

Afrika Oficejo de UEA riĉiĝis je plia deko da porteblaj komputiloj, kiujn donacis Jean Codjo, helpe de liaj kanadaj studentoj. Li deziras doni la okazon al ĉiuj esperantistoj de Benino, ĉefe tiuj de la lernejo Jules Verstraeten de Codji (Koĝi) kutimiĝi kun uzado de komputilo. Ĉiuj esperantistoj rajtas uzi ilin, kondiĉe ke tiuj aranĝu kun la tiea parttempa oficisto, Bernard Gnancadja.

Eventoj

Dum la pasinta semajno, la 9an de julio 2016 okazis kafo-klaĉo por esperantistoj de la regiono de Lokossa, ĉefe iamaj geesperantistoj de la lernejo Jules Verstraeten ĉe la Afrika Oficejo de Lokossa. Ankaŭ ĉeestis Jean Codjo el Kanado kaj Latifou, prezidanto de la landa asocio.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)