인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

무료로 읽는 에스페란토판 ‘돈키호테’!
Don Quijote de La Mancha en Esperanto

7월 1일 열린 제 75차 스페인 에스페란토 대회를 기념하여, 세르반테스의 작품 ‘돈 키호테’가 에스페란토 전자책으로 나왔습니다. 아래 주소에서 누구나 내려 받아 읽을수 있으니 많은 활용을 바랍니다.
kovrilo
 Estimataj amikoj:
La 1-an de julio, kadre de la 75 Hispana Esperanto-Kongreso, estis prezentita la bita (elektronika) eldono de la traduko al Esperanto de la plej fama verko de la hispanlingva literaturo, Don Quijote de La Mancha.
La verko estas nun je la dispono de ĉiuj parolantoj de la internacia lingvo, libere kaj senpage, en formato epub. Vi povas trovi informon pri la projekto kaj la ligilojn al la verko, en la retadreso http://esperanto.es/quijote.
“La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha” estas unu el la simboloj de la hispana kulturo, kaj la tradukado de la verko al Esperanto estis dum multaj jaroj unu el la ĉefaj streboj de la esperantistoj en Hispanio kaj internacie. Post diversaj partaj provoj, fine en 1977 povis aperi la kompleta traduko de la verko, redaktita de Fernando de Diego kaj eldonita de la Fondumo Esperanto de Zaragozo.
Dum la lastaj jaroj skipo de esperantistoj ligitaj al Hispana Esperanto-Federacio intense laboris por produkti elektronikan version, kiu ebligos pli facilan aliron al la romano, kaj fine tiuj penoj kompletiĝis en tiu ĉi jaro, koincide kun la kunmemoro de la 400 datreveno de la morto de la aŭtoro Miguel de Cervantes.
La verko estas libere elŝutebla el la Bitoteko, la bita biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio. Ĝi ankaŭ elŝuteblas el la Virtuala Biblioteko Miguel de Cervantes, la plej grava hispana institucio zorganta pri la hispanlingva literaturo en elektronika formato, kun kiu HEF interkonsentis pri la samtempa disponigado al la ĝenerala publiko. La adreso en tiu ĉi retejo estashttp://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha/
José Antonio del Barrio
Federación Española de Esperanto (HEF)
http://www.esperanto.es/

 

 

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)