인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

아프리카 ‘에스페란토 방송’을 들읍시다!
Esperanto-Radio el Afriko

아프리카, 마다가스카르의 에스페란티스토 Fidilalao Henriél Firaisana 님이 운영하는 에스페란토 인터넷  방송국 ‘Aminda Retradio Esperanto’를 소개합니다.

매주 에스페란토로 소개되는 이 방송은 아프리카의 일상 생활, 에스페란토의 역사, 마다가스카르의 활동과 아프리카 소식이 전해지니 많은 청취를 바라며, 아래 누리집에 가셔서 격려의 글을 남겨주시기 바랍니다.

(이 자료는 아프리카 에스페란토 위원회에서 발간하는 Esperanto en Afriko 28호 실린 내용입니다. )

방송 누리집 : www.amindaradio.wordpress.com

방송 듣기 :  www.djpod.com/amindaesperanto

 

mala

 

aminda

Antaŭ kelkaj monatoj ekfunkciis la unua afrika retradio, nome Aminda Retradio Esperanto sub la prizorgo de la esperantisto Fidilalao Henriél Firaisana en Madagaskaro.

Tiu radio elsendas ĉiun semajnon esperantlingve pri la ĉiutaga vivo, Esperanto-historio, planoj, atingoj, agadoj en Madagaskaro kaj ĝenerale en la kontinenta Afriko. Ĝi prezentas en siaj programeroj ankaŭ muzikon en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Aminda Retradio Esperanto estas simpla podkasta sonregistraĵo, kiu elŝuteblas en ajna momento. Oni povas aŭskulti la elsendon per simpla muzikaŭskultilo.

Ĉiuj, kiuj havas bonan retaliron povas aŭskulti la sonmaterialojn en bona kvalito. Kiu ekŝatas muzikon ĵus prezentitan en elsendo, tiu povas retskribi al la prizorganto Henriél: henrielredtv@gmail.com por ricevi informon pri la nomo de la artisto aŭ grupo kaj eventuale indikojn pri tie kie aĉeteblas la albumo.

Sed se oni jam konas la informojn pri la artisto aŭ grupo, eblas mem esplori pri tio en la reto kaj havigi al si kontraŭ pago la diskon de la ŝatata muziko rekte de la muzik-vendisto aŭ eldonejo. Perspektive, al la sonmaterialoj estos aldonataj ankaŭ videopodkastaĵoj.

Aminda Retradio Esperanto ekhavas propran blogejon: www.amindaradio.wordpress.com, kie ĉiuj esperantistoj povas skribi kuraĝigan mesaĝon, levi demandon pri aŭ komenti elsendon. Bonvenas la reagoj de ĉiuj. Bonan aŭskultadon al ARE (Aminda Retradio Esperanto)! www.djpod.com/amindaesperanto. A. Adjévi



댓글 쓰기(Lasi Respondon)