인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

독일 에스페란토 도시 ‘헤르즈베르그’의 여름 행사를 추천합니다.
Esperanto-eventoj en Herzberg ĉisomere

에스페란토계의 유일한 에스페란토 도시인 독일의 헤르즈베르그시에서 금년 여름에 두 행사가 열립니다. 유럽 여행 계획이 있는분은 참고하시기 바랍니다.

1. 헤르즈베르그 에스페란토 도시 명명 10주년 행사 : 2016. 7.9

2. 제 89차 SAT (Senancieca Asocio Tutmonda) 대회 : 2016. 7.16-23

 

M2061M-1014

Tri_radioamatoroj

_lumo

urbdomo

Antaŭ la ĉi-jara UK la germana urbo Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

havas du gravaj aranĝojn. Ĝi festos la 10-jaran jubileon de Herzberg kiel

Esperanto-urbo en la 9-a de julio kaj gastigos la 89-an SAT Kongreson inter la

16-a kaj 23-a de julio. La ĝemelurbaj aktivadoj estos rimarkindaj.

  1. En la jubileo partoprenos oficiala delegacio el la pola ĝemelurbo Góra sub

gvido de la urbestrino. Inter la invititoj estas lokaj kaj regionaj politikistoj,

reprezentantoj de la lernejoj, ĉeestos kaj krom la urbestroj de la ĝemelaj urboj festparolos ankaŭ la eks-urbestro, s-ro Gerhard Walter.

  1. En la SAT-kongreso

(a) s-ino Zsofia Korody kaj s-ro Peter Zilvar en prezento pri rezultoj el

la agadoj de la Esperanto-Centro temos pri nia ĝemelurba kunlaboro.

 

(b) s-ino Zsofia Korody aparte prelegos pri la junulara agado en la

ĝemelaj urboj kaj ĉefe pri la tre sukcesaj Someraj Arbaraj Lernejoj

(SALO).

(c) s-ino Zsofia Korody rekomendis s-ron Pieter Engwirda,

respondeculo de LA en Nederlando pri ĝemelaj urboj, prezenti la

agadojn por la projekto Ĝemelaj Urboj, por montri aliajn eblojn kaj

celojn de internacia ĝemelurba kunagado.

Wu Guojiang (Komisiito pri Ĝemelaj Urboj de UEA)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)