인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 3회 에스페란토 음악 경연 대회 열리다.
3-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

세계 에스페란토 청년회가 주관하는 ‘제 3회 음악 경연 대회’가 열립니다.

경연 부문은 ‘금년의 노래’, ‘청중이 뽑은 상’ 그리고 ‘새로운 재능’ 3개 부문입니다.

2014년에는 16개, 2015년에는 14 음악가가 참여하여 경연을 다투었습니다. 아시아에서도 경연에 참여하는 에스페란토 음악가들이 많이 나타나길 기대합니다. 자세한 내용은 아래 내용을 참고하기 바랍니다.

 

muziko

 

Muzika Konkurso de revuo Kontakto

Post du sukcesaj realigoj, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 3ª Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Denove la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento.

La regularo troviĝas sube kaj la aliĝilo atingeblas per jena ligilo: http://kontakto.tejo.org/p/aligilo-muzika-konkurso.html

Demandojn rilatajn al la konkurso devas esti senditaj al la retpoŝto: muzikakonkurso@tejo.org


### Regularo ###

Muzika Konkurso de revuo Kontakto – 2016

Ĉapitro 1: Ĝeneralaĵoj

  1. La Muzika Konkurso de la revuo Kontakto estas konkurso organizata deTEJO.
  2. La konkurso celas evoluigi la muzikan arton en la Esperanto kaj premii artistojn, kiuj elstariĝis pro siaj kontribuoj al la esperantlingva muzikarto.
  3. La konkurso okazas kun ofteco kaj limdatoj difinitaj de la organizantoj. Ili estos anoncitaj en la revuo Kontakto kaj ĝia retejo.
  4. La konkurso estas dividita en du kategoriojn: Kanto de la Jaro kaj Nova Talento. La kategorio Kanto de la Jaro havas la subkategorionPremio de la publiko, kiu estas konsidera kiel tria loko.

Ĉapitro 2: Klarigoj

  1. La kategorio Kanto de la Jaro premios unuopan kantaĵon, kreitan en la du antaŭaj jaroj de la kuranta konkurso. La konkursaĵo ne estu jam partopreninta ĉi tiun konkurson. Tiun kategorion aljuĝos la ĵurio.
  2. La kategorio Premio de la publiko premios unuopan kantaĵon elektitan de la publiko. La konkursaĵo ne estu jam partopreninta ĉi tiun konkurson. Tiun kategorion aljuĝos la publiko.
  3. La konkurso Nova Talento premios la plej bonan kantaĵon de artisto neniam antaŭe lanĉinta albumon kaj neniam antaŭe ricevinta premion en tiu ĉi konkurso.

Ĉapitro 3: Partopreno

  1. Rajtas konkursi ĉiu esperantisto, kiu ne estis premiita en la antaŭa jaro.
  2. La aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj okazos ekskluzive per Interreto, ĉe speciala sekcio de la retejo de la revuo Kontakto(www.kontakto.tejo.org) oni devas plenumi la retan aliĝilon kaj sekvi la informojn por sendi la konkursaĵon.
  3. La partoprenanto estas la persono, kies nomo estis enskribita en la Aliĝilo.
  4. Por muzikgrupoj, unu persono de la grupo respondecu pri la aliĝo nome de la grupo.
  5. La respondeculo pri la aliĝo decidas mem ĉu aŭ kiel dividi la premion, okaze de venko en la konkurso.
  6. Ĉiu artisto/grupo rajtas partopreni per nur unu konkursaĵo ĉiujare. Oni ne rajtas partopreni kiel gasto aŭ kontribuanto ĉe alia konkursaĵo.
  7. La konkursaĵoj devas esti sendita per la reto, en mp3-formo ĝis la 01a de junio de la kuranta jaro.
  8. La partopreno en la konkurso signifas komprenon kaj akcepton de ĉiuj punktoj de ĉi tiu regularo.

Ĉapitro 4: Rajtigo

  1. La partoprenanto garantias ke tiu havas ĉiujn rajtojn sur la konkursaĵo kaj ke ĉiuj informoj donitaj estas veraj. La partoprenanto mem respondecas en kazo ke la indikitaj informoj estas falsaj kaj se konfirmite, tiu ne povos partopreni la konkurson dum 3 jaroj.

1.1. Estas akceptataj ankaŭ kovraĵoj, por kiuj la muzikisto ricevis de la origina kreinto la rajton ĝin plenumi, publikigi kaj eldoni (aŭ temas pri utiligo de publikhavaĵa kanto, ekz. popola).

  1. La konkursanto donas permeson al la organizantoj publike disaŭdigi sian konkursaĵon por sendifina tempo.

Ĉapitro 5: Ĵurio

  1. La ĵurio konsistas el prezidanto kaj kvar pliaj membroj. La Estraro de TEJO nomas la prezidanton; la ceteraj membroj de la ĵurio estas nomataj de la Estraro laŭ propono de la prezidanto de la ĵurio kaj de la Kultura Komisiono de TEJO.
  2. Membroj de la ĵurio, organizantoj kaj personoj, membroj de estraro de TEJO kaj UEA, dungitoj kaj oficialaj volontuloj de TEJO kaj UEAne rajtas rekte aŭ nerekte partopreni la konkurson.
  3. La ĵurio pritaksos la konkursaĵojn laŭ la jenaj kriterioj: komponado, muziko-aranĝoj, sonkvalito, kaj muziktekstoj.

3.1 La organizantoj rajtigas al si ne prezenti publike la unuopajn voĉojn de la ĵurio.

  1. Por la premio de la publiko, en la konkurso Kanto de la Jaro, ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto, sen difinitaj kriterioj.
  2. La voĉdonantoj por la premio de la publiko rajtas voĉdoni unu fojon

5.1. La organizantoj ne kalkulas ne-validajn voĉdonojn; en dubaj kazoj decidas la organizantoj.

  1. La voĉdonanto devas liveri la necesajn petitajn informojn por garantii la validecon de la voĉdono.
  2. La sistemo por la publika voĉdonado estos publikigita en la retejo de la revuo Kontakto.

Ĉapitro 6: Premio

  1. La konkurso Kanto de la Jaro aljuĝos tri premiojn.

1.1 La unuan kaj la duan premion aljuĝos la ĵurio.

1.2 La trian premion, nome la premio de la publiko aljuĝos la ordinara publiko per publika voĉdonado.

  1. La unua loko por la Kanto de la Jaro ricevos 200 EUR, la dua loko 100 EUR kaj la premio de la publiko 100 EUR.
  2. La konkurso Nova Talento premios unu konkursaĵon.

3.1 La premiita konkursaĵo ricevos 100 EUR kiel premion.

  1. La organizantoj kune kun la ĵurio, ĵurnalisme aljuĝos ankoraŭ unu simbolan premion, nome Albumo de la Jaro, al la muzika albumo, kiu plej multe reliefiĝis en la esperantlinga muzika panoramo de lastaj du jaroj.
  2. Ĉiuj premiitoj ricevos diplomon/ateston.
  3. La organizantoj povas ne disdoni ĉiujn premiojn se en iu jaro venus malmultaj kaj/aŭ ne sufiĉe kvalitaj konkursaĵoj.

6.1. La organizantoj havas la rajton en esceptaj okazoj modifi tiun ĉi regularon aŭ nuligi la konkurson. Pri modifo aŭ nuligo decidas la estraro de TEJO kun personaro respondeca pri la konkurso. En kazo de modifo aŭ nuligo devas la organizantoj publike klarigi la kialon.

  1. La anonco de la rezulto de la konkurso devas laŭplane okazi (sed ne nepre okazos) kadre de la Internacia Junulara Kongreso.

7.1 La konkursantoj rajtas, sed ne devas ĉeesti la anoncon de la rezulto.

7.2 La organizantoj provizas neniun financan, nek organizan helpon al la partoprenantoj por ĉeesti la anoncon dum la IJK.

  1. La rezultoj de la konkursoj estos publikigita en la revuo Kontakto kaj ĝia retejo.

*TEJO-Oficejo:

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Nieuwe Binnenweg 176

NL-3015 BJ Rotterdam (Nederlando)



댓글 쓰기(Lasi Respondon)