인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

101차 세계 에스페란토 대회(슬로바키아,니트라)의 새로운 모습들!
MALFERMAJ ARANĜOJ DE LA 101-A UK DE ESPERANTO

제 101차 세계 에스페란토 대회의 특징은 ‘에스페란토의 세계와 에스페란토 밖의 세계와의 만남’이라고 할수 있다.  지난 100차례의 세계 대회가 에스페란티스토들만의 축제였다면, 101차 세계 대회는 에스페란토 대회의 문을 열어 에스페란토 밖의 사람들과 만남의 장을 마련한것이다. 앞으로의 세계 대회는 이러한 방향으로 나아갈것으로 내다 보이며, 이는 세계인과 더불어 함께하는 에스페란토 운동이라는 점에서 매우 바람직한 전략으로 보인다.

이러한 취지로 열리는 아래 세가지 행사는 에스페란토, 영어, 슬로바키아어로 진행된다.

1. 제 20차 국제 의학 에스페란토 대회 (IMEK) : 2016.7.20-22

2. 중앙 유럽에 있어서의 종교간 포럼 (CEIF 2016) : 2016. 7.25

3. V4(체코,폴란드,헝가리,슬로바키아)국의 언어 정책 회의 : 2016.7.28-29

자세한 내용은 아래 내용을 참고하기 바란다.

uk

MALFERMAJ ARANĜOJ DE LA 101-A UK DE ESPERANTO
EN NITRO
La loka kongresa komitato (LKK) de la 101-a UK en Nitro volas plej eble malfermi nian
kongreson kaj Esperanton al ekstera faka kaj laika publiko en Slovakio, Eŭropa Unio/Eŭropo
kaj la mondo. Des pli grave ke tio okazos dum la sesmonata Prezidado de Slovakio en la
Konsilio de Eŭropa Unio, kiu komenciĝos la 1-an de julio 2016. Ni organizas tri ĉefajn
malfermajn aranĝojn:
20-a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso (IMEK) inter la 20-a kaj 22-a de julio 2016
estas organizata de la Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj la Slovakia Esperanta
Federacio kune kun la Hospitalo de Nitra. La jubilean kongreson aŭspicios Tomáš Drucker,
Ministro de Sano de Slovakio, kiu sendos al la partoprenantoj sian salutleteron. Vytenis
Andriukaits (LT), Komisionano de Eŭropa Unio por Sano kaj Nutraĵsekureco, kiu estas
profesie kardioĥirurgo kaj mem ankaŭ esperantisto, jam sendis al gekolegoj/partoprenatoj de
IMEK sian salutleteron. Temo de la ĉi-jara IMEK estas: ―Medicinistoj kaj tutmondiĝo —
kiajn medicinistojn bezonas la nova jarcento?‖, pri kiu prelegos kaj diskutos esperantistaj kaj
slovakaj kuracistoj/medicinistoj. La kongreso estas malfermita al ĉiuj interesatoj. Aliĝi eblas
je la retadreso: umea@uea.org.
Interreligia forumo en Centra Eŭropo (CEIF 2016) okazos lunde la 25-an de julio 2016 en
Nitro, kiun organizas la Forumo de Mondaj Religioj Slovakio, la Slovakia Esperanta
Federacio, la Universitato de Konstanteno Filozofo de Nitra kaj la Fondaĵo de Anton Tunega.
CEIF estas malfermita kaj al kredantoj kaj al nekredantoj, tiel ankaŭ al esperantistoj kaj
neesperantistoj por trakti kaj diskuti aktualajn gravajn temojn de nuntempo en kvar paneloj:
Eŭropa Bulteno Majo 2016, No 160
migrado kaj integriĝo; malriĉeco kaj malegaleco de enspezoj; paco kaj sekureco; dialogo inter religioj: pri kio? kial? kiel? Fine de la forumo okazos interreligia renkontiĝo en preĝo, kiun partoprenos panelistoj de la forumo pere de preĝoj aŭ kantoj por prezenti en praktiko „unuecon en diverseco―. Pri la CEIF kaj ĝiaj temoj estas en Slovakio granda interesiĝo. Organizantoj supozas, ke ĝin partoprenos proksimume 200 partoprenatoj kaj deziras, ke tiu ĉi grava evento estu vere malfermita kaj partoprenu ĝin duone esperantistoj kaj neesperantistoj. Ĝis nun aliĝis multaj neesperantistoj. Organizantoj klopodas diversmaniere informi esperantistojn – UK partoprenantojn pri tiu ĉi malfermita forumo, interesigi ilin, ke ili aliĝu jam nun, ĉar povos okazi, ke post ilia alveturo al Nitro la 23-an de julio 2016 ne plu estos liberaj lokoj. Ĝis nun sian partoprenon konfirmis altaj reprezentantoj de 8 el 9 mondaj religioj. Menciidas, ke sian partoprenon jam konfirmis Ján Figeľ (SK), speciala deputito de Eŭropa Unio por religia libereco en la mondo, antaŭ nelonge nomumita de la Eŭropa Komisiono, kiu estas prezidanto de la Fondaĵo de Anton Tunega, Bruselo/Bratislava. Dum la solena malfermo de CEIF nome de nia esperantista movado alparolos partoprenantojn Prof. Humphrey Tonkin (US), eksa prezidanto de UEA kaj eksa rektoro de Universitato de Hartford. Inter panelistoj de 4 tempaneloj de CEIF estos ankaŭ 6 esperantistoj. Nia lingvo estos unu de 3 laborlingvoj de la forumo (SK, EO kaj EN). La organizantoj de CEIF invitas ĉiujn UK partoprenantojn (kredantojn kaj nekredantojn) al „malfermita kleriga lunda forumo― de neesperantistoj kaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri 4 menciitaj aktualaj kaj gravaj temoj de la mondo. Ili povos prezenti en praktiko, ke Esperanto-movado malfermiĝas al la ekstera mondo, volas kontribui al interkultura kaj interreligia dialogo kaj serĉas aliancanojn inter neesperantistaj movadoj/organizoj por komuna agado. Partopreno al CEIF estas libera post aliĝo. Pliaj informoj kaj aliĝilo estas en la retpaĝo: http://parlament2017.sk/interreligia.

 

Lingvopolitika konferenco de landoj V4+ pri la temo ―Perspektivoj de lingva komunikado en EU‖, kiu okazos la 28-an kaj la 29-an de julio 2016 en la Universitato de Konstanteno Filozofo (UKF) en Nitro. Ĝi estas subtenita de la Internacia Viŝegrada Fonduso, de la Ministerio de Eksterlandaj kaj Eŭropaj Aferoj de Slovakio, kun faka garantio de la Fakultato de Mezeŭropaj Studoj de la Universitato de Konstanteno Filozofo. La konferencon aŭspicias Miroslav Lajčák, Ministro de Eksterlandaj kaj Eŭropaj Aferoj de Slovakio. La konferenco estas listigita inter aranĝoj de la Prezidanteco de Slovakio en la Konsilio de EU. Sian partoprenon jam konfirmis, kiel ĉeforatoroj du nuntempaj eŭropaj komisionanoj: Tibor Navracsics (HU) por klerigado, kulturo, junularo kaj sporto, Vytenis Andriukaitis (LT) por sano kaj nutraĵsekuro kaj eksa komisiano Ján Figeľ (SK) por klerigado, kulturo kaj multlingvismo (2004 – 2009). La konferenco estos noviga, ĉar la unuan fojon partoprenos ĝin kune politikistoj, lingvistoj kaj reprezentantoj de civitanaj organizoj el la Viŝegradaj landoj – Ĉeĥio, Pollando, Hungario, Slovakio, sed ankaŭ el samopiniantaj landoj, kiel – Italio, Hispanio, Irlando, Litovio, Latvio, Estonio, Kroatio, Slovenio, Rumanio kaj Bulgario, kiuj konscias pri la ĝisnuna malegaleca aplikado de naciaj lingvoj en la komunikado de la Eŭropa Unio. Partoprenantoj komune diskutos en paneloj kaj rondaj tabloj pri 3 ĉefaj temoj, kiujn enkondukos komisionano Vytenis Andriukaitis, kiu estas esperantisto, dum malferma plenkunsido en Esperanto:
Eŭropa Bulteno Majo 2016, No 160
1. Lingvaj problemoj de civitana partopreno – skizo de la nuntempa stato kaj perspektivaj paŝoj por plibonigo de la lingva komunikado de civitanoj de diversaj nacioj kun ŝtataj organoj kaj institucioj de la Eŭropa Unio.

2. Ekonomia integriĝo de unuopaj landoj al la Eŭropa Unio – eliranta el la principo de egalaj lingvo-komunikaj ŝancoj kaj uzado de pluraj lingvoj laŭ strategiaj interkonsentoj kaj konkretaj branĉoj de ekonomio.

3. Stato kaj perspektivoj de fremdlingva klerigado en la Eŭropa Unio – paŝoj por subteno de klerigado, uzado de malgrandaj kaj najbaraj lingvoj kun apogo de evoluado de la eŭropa identeco kaj solidareco. Partoprenantoj de V4+ landoj de la konferenco preparos komunan deklaron kaj rekomendojn, kiujn ili prezentos al naciaj parlamentoj/registaroj kaj ĉefaj institucioj de la Eŭropa Unio. La organizantoj invitas al la lingvo-politika konferenco esperantistajn lingvistojn, instruistojn, membrojn de ILEI kaj EEU, reprezentantojn de civitanaj organizoj por partopreni en diskuto kune kun neesperantistaj lingvistoj kaj instruistoj pri lingvaj problemoj en la Eŭropa Unio kaj proponado de novigaj, egalrajtaj kaj efikaj solvoj por plibonigo de lingva komunikado por ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Unio. Interesiĝantoj povas aliĝi en la retpaĝo de la konferenco: http://www.polaco.fss.ukf.sk/conference/.
Jozef Reinvart
Sekretario de LKK de la 101-a UK
por eksterlandaj, diplomatiaj kaj fakaj aferoj



댓글 쓰기(Lasi Respondon)