인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 비정부기구(NGO)회의에 ‘세계 에스페란토 협회’ 대표로 참석하다.
Partopreni en NRO nome de UEA

2016년 5월 30일부터 6월1일까지 경주 화백 컨벤션 센타에서 열리는 제 66차 UN DPI-NGO 회의에 세계 에스페란토 협회 대표로 이중기 세계 임원과 김영롱님(대학강사)이 참석하였다. 이번 회의에는 2000여명의 비정부기구 대표들이 참석할 예정이며, 회의 주제는 ‘세계 시민 교육’이다. 이번 두명의 세계 에스페란토 협회 대표가 참석할수 있도록 숙박비, 교통비, 홍보 인쇄물 제작을 위해 한국 에스페란토 협회 박화종 명예회장께서 50만원을 지원하였다.

사진은 유엔에 주재하는 바하이교 국제 공동체 대표와 만나 에스페란토와 바하이와의 관계를 설명하고 대화를 나눈후 함께 찍은 사진이다.

En la 30-a de majo, 2016 okazis la 66-a UN-NRO en la urbo Kyungju, Koreio kun la konferenca temo ‘Edukado por monda civitano’, en kiu ĉ.2000 NRO-anoj aliĝis.

En la konferenco LEE Jungkee (estrarano de UEA) kaj KIM Young-Long (docento) renkontis reprezentanton de Bahai Internacia Komunumo s-ino Saphira Rameshfar, kiu deĵoras ĉe UN-oj. Ŝi tuj rimarkis Esperanton kaj jam havis scion pri la filino de Zamenhof, s-ino Lidia Zamenhof.bahai

Esperanto por UN

 

Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio

 

Numero 23, julio 2016 

Internacia NRO-Konferenco Kunvenis en Koreio: “Nun ĉio dependas de la NROj”

3 junio 2016.  En sia raporto pri partopreno en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en kunlaboro kun la Fako pri Publika Informado ĉe UN, kiu okazis en Gyeongju en la Korea Respubliko, la delegacio de UEA emfazis, ke la Agadplano akceptita de la konferenco “estos hejmtasko de NROj realigi kaj praktiki la konsentitan dokumenton laŭ siaj propraj funkcioj.” Ĉe UEA, tio signifas dediĉi apartan atenton al tiuj punktoj de la plano, kiuj intersekcas kun lingvaj demandoj.

 

Kvankam plene pozitiva pri la konferenco mem, kaj precipe pri la ĉeesto de tiom da junaj personoj, la raporto de la delegacioi akre kritikis la diskriminacian karakteron de la lingvaj servoj: “Preskaŭ ĉiuj paroladoj estis faritaj en angla lingvo krom kelkaj atelieroj en korea lingvo (kun angla tradukservo). Neeviteble lingva problemo enestis kiel en kutimaj internaciaj eventoj.” Fakte la lingva demando estis plejparte malatentata: “Oni ne traktis lingvan problemon en plenaj kaj atelieraj kunsidoj.”  La reprezentantoj de UEA, Lee Jungkee (estrarano de UEA) kaj Kim Young-Long (membro de la junulara Esperanto-organizaĵo TEJO) sukcesis levi la demandon en unuopaj sesioj. La Agadplano aludis al lingvoj en nur du lokoj: unue per inkluzivo de “multlingva kaj multkultura kompetenteco” en sia difino de kompleta edukado; due per alvoko al organizaĵoj, ke ili “traduku kaj disvastigu tiun ĉi dokumenton en multajn lingvojn kaj realigu ĝin en diversaj kulturaj kuntekstoj.”

 

Tiu dua mencio de lingvoj rezultis el interveno de reprezentanto de UEA en plana kunveno en Novjorko jam antaŭ la konferenco mem. Tamn lia pledo por inkluzivo de “patrinlingva edukado” kaj “edukado en lingvoj kiujn la lernantoj plene komprenas” bedaŭrinde ne respeguliĝis en la Agadplano, malgraŭ tio, ke ĝi troviĝis inter la rekomendoj de la lastatempa Simpozio pri Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

 

Kiel la agadplano rekomendas, UEA intencas traduki la dokumenton, larĝe cirkuligi ĝin, kaj meti ĝin en sian retejon.

 

 

Lingvo kaj Rifuĝintoj: Urga demando de lingva justeco

 

8 junio 2016.  En referaĵo adresita al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Nitro, Slovakio, en julio, la konata itala juristo Giuliano Turone, honora prezidanto de Esperanto por UN, organizaĵo de esperantistoj kiuj subtenas Unuiĝintajn Naciojn, emfazas la ligon inter lingvoj kaj la justa pritrakto de rifuĝintoj. Aludante al “la nedisigebla kunligo inter lingva justeco kaj socia justeco,” Turone rimarkigas, ke “oni neniam povos atingi la celojn de lingva justeco se ni ne asertas tre klare kaj laŭtvoĉe, ke, fronte de la amasa migrado de rifuĝintoj, la justa kaj ĝusta rimedo estas antaŭ ĉio ilia protekto: nepre ne konstruado de baroj kaj muroj, sed racia kaj inteligenta alfronto de la situacio fare de la internaciaj institucioj pere de daŭripovaj interkonsentoj kaj kun plena respekto de la homaj rajtoj.”  En sia referaĵo, Turone pledas por:

  1. Ebligi la komunikadon kun la rifuĝintoj en lingvoj, kiujn ili komprenas;
  2. Ebligi la klerigon de ŝtataj funkciuloj pri tiuj lingvoj;
  3. Krei specifajn servojn por aŭskulti la voĉojn de la rifuĝintoj pere de iliaj lingvoj.

Turone prave rekonas, ke ne sufiĉas nur paroli Esperanton (kion li faras depost sia juneco), sed ke ĝia idealo de reciproka kompreniĝo en spirito de egaleco devas igi parolantojn de tiu lingvo meti apartan emfazon je la ligo inter lingvoj, unuflanke, kaj homaj rajtoj, aliflanke. La temo de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto estas “Socia Justeco – Lingva Justeco”.

 

 

Simpozio: Necesas desuba lingva komunikado, ne nur desupra, en planado kaj atingado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo

 

29 majo 2016.  La Simpozio pri Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), kiu okazis en Novjorko de la 21-a al la 22-a de aprilo, kunvenigis 120 universitatanojn, internaciajn funkciulojn kaj diplomatojn. Ĝia lastatempe publikigita Konkluda Dokumento atentigas, ke la Celoj (CDE) neprigas dudirektan komunikadon translingvan je ĉiu stadio – en planado, dialogado kun koncernaj homgrupoj, kaj alporto de la Celoj al sukcesa kompletiĝo: “Sen plia klareco, la tutmondaj partneradoj antaŭvidataj en Celo 17 kaj fundamentaj al realigo de la CDE ne povos sukcesi. Tiuj partneradoj postulas justan kaj multdirektan komunikadon, kiu en si mem devas enplekti lingvajn aspektojn.” Fakte, la konkludoj plue emfazas, “ĉiu CDE kunfrontiĝas kun lingvoj, ĉu kiel substanca elemento en la Celo mem (lingvo kiel celo) ĉu kiel ilo de komunikado, dialogo, respondo kaj realigo (lingvo kiel ilo).” La konkludoj “substrekas la urĝan bezonon inkluzivi la lingvan dimension en la planada, realiga kaj pritaksa stadioj de ĉiuj el la CDE.”

 

La plena teksto de la Konkludoj estas aldonita al tiu ĉi informilo. 

 

 

La Novjorka Oficejo Bonvenigis Sian Unuan Someran Staĝanton

 

1 junio 2016.  Sam Winkelman, studento pri lingvistiko kaj germanaj studoj en la universitato Centre College, Kentukio,  laboros ĉi-somere kiel staĝanto de UEA en Novjorko, per subvencio de Esperantic Studies Foundation. Li preparos malnetojn de dokumentoj kiuj klarigos la starpunktojn de UEA pri temoj ligitaj al lingva praktiko kaj lingvoedukaj politikoj je regiona kaj tutmonda niveloj. Krome, Ii perfektigos sian konon de Esperanto, plibonigante sian scion per helpo de kunlaborantoj kaj membroj de la Novjorka Esperanto-Societo.  “Mi ĝojegas debuti en la Esperanto-komunumo,” Sam deklaris. “Mi antaŭĝuas lerni ĉion kion mi povos lerni el tiu ĉi sperto kaj esperas ankaŭ multe helpi al UEA.” Volontuloj kaj staĝantoj formas regulan elementon en la oficejo de UEA en Roterdamo, sed la alveno de Sam estas la unua tia okazintaĵo en la novjorka oficejo.

 

 

Gimnaziaj Studentoj Renkontis Esperanton

 

6 junio 2016. Lokaj esperantistoj kaj la UN oficejo de UEA lastatempe donis enkondukon al Esperanto kaj okazon eksperimenti kun ĝi al ĉirkaŭ 30 gimnazianoj, el Lacey Township, Nov-Ĵerzeo, kune kun ilia instruisto Maurice Grillon. Ili iom lernis pri Esperanto-gramatiko kaj poste grupiĝis por konstrui Esperantajn vortojn kaj frazojn. “Estas mirinde kiom da Esperanto oni povas lerni en unu horo,” rimarkis Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN, kiu gvidis la sesion. Asistis Ulrich Becker, Michael Brandini, Robin Hill, Allison Thorsen, Emma Walker, kaj Sam Winkelman.  La sukceso de la renkontiĝo kaj la entuziasmo de la studentoj naskis la sugeston, ke tiaj lernejaj vizitoj povus fariĝi regula elemento en la programo de UEA en Novjorko.

 

 

 

ALDONO

 

Simpozio pri

Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo

Novjorko, 21-22 aprilo 2016

 

KONKLUDOJ 

 

La Studgrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, sendependa grupo de esplorantoj kaj praktikantoj pri demandoj lingvorilataj, kunvokis simpozion pri Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo, ĉe la Preĝeja Centro por Unuiĝintaj Nacioj, 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 21-an kaj 22-an de aprilo 2016.  Ĝi celis ekzameni la gravecon de lingvaj demandoj en la formulado, disvolvigo kaj sukcesa kompletigo de la Celoj. La ĉi-sekva dokumento redonas kelkajn ĝeneralajn konkludojn de la simpozio.

 

Superrigardo

La 25-an de septembro 2015, mondaj gvidantoj aprobis kompleton de 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), por alfronti la radikajn kaŭzojn de malriĉo, malegaleco, kaj degradiĝo de la homa medio. Kreskanta interesiĝo pri la CDE levis ilian tutmondan videblon, sed la celtabuloj kaj realigaj strategioj de multaj el la Celoj restas neklaraj. Sen plia klareco, la tutmondaj partneradoj antaŭvidataj en Celo 17 kaj fundamentaj al realigo de la CDE ne povos sukcesi. Tiuj partneradoj postulas justan kaj multdirektan komunikadon, kiu en si mem devas enplekti lingvajn aspektojn.   Fakte, ĉiu CDE kunfrontiĝas kun lingvoj, ĉu kiel substanca elemento en la Celo mem (lingvo kiel celo) ĉu kiel ilo de komunikado, dialogo, respondo kaj realigo (lingvo kiel ilo).

La dominado de certaj lingvoj, precipe la angla, en internacia evoluiga diskurso, kreas ian iluzion de unuigita tutmonda strebado. Fakte, tiu dominado plivastigis la fendon inter la angleparolantaj elitoj kiuj esploras, pridiskutas kaj verkas gvidliniojn, kaj la miliardojn de homoj kiujn oni alvokas al plenumo de la gvidlinioj je individua nivelo. Dialogo tendencas al unu direkto: de la planantoj al la priplanataj. Ofte, malsameco de lingvo malpermesas dialogon en spirito de reciprokeco kaj egaleco inter la planantoj kaj la popolo. Tiu ĉi Simpozio pri Lingvo kaj la CDE celis atentigi pri tiu fendo.

La sekvaj konkludoj, kiuj reprezentas larĝan interkonsenton de la pli ol 100 ĉeestintoj – diplomatoj, UN-stabanoj, esplorantoj kaj praktikantoj – substrekas la urĝan bezonon inkluzivi la lingvan dimension en la planada, realiga kaj pritaksa stadioj de ĉiuj el la CDE. 

 

 

  1. Lingvo kiel celo

 

  1. Lingvaj rajtoj – Rajtoj al edukado

La centra pozicio de edukado en la esperata sukcesa realigo de ĉiuj CDE emfaziĝas en Celo 4 (‘Garantii inkluzivan kaj bonkvalitan edukadon al ĉiuj homoj’); tamen nek la celo nek ĝiaj celtabuloj aserteble alfrontas la rolon de la lingvo en liverado de inkluziva edukado.  Specife, se la lingvoj, kiujn la lernantoj parolas kaj komprenas bone, ne estas uzataj kiel lingvoj de instruado, la lernantoj ne ricevas aliron al la studprogramo, nek al bonkvalitaj instruado kaj lerneblecoj.  Lingve konscia eduka politiko, ekzemple altkvalita multlingva edukado, bazita je la patrina lingvo, devas adoptiĝi se Celo 4 estu sukcese realigata kaj pritaksata. Nur tiam, egaleca edukado povus formi la fundamenton por realigi ĉiujn aliajn CDE.

 

  1. Lingvaj demandoj en dislokitaj homgrupoj

En multaj mondopartoj, la migrado de neplenaĝuloj kies formala edukado estis interrompita atingis krizajn proporciojn. Tiu kresko devas esti kerna zorgo por ajna tutmonda strategio pri daŭripova evoluigo ĉar ĝi troviĝas ĉe la kruciĝo de migrado, edukado, lingvopolitiko, junulara evoluigo kaj malegaleco.  Tamen, multaj formantoj de politiko daŭrigas sian laboron sub la supozo, ke rompoj al formala edukado, ĉu tempaj, lokaj aŭ lingvaj, nur konsistigas esceptojn al la normo. Se oni konsideras la tutmondan fluon de migrantoj kaj rifuĝintoj, nur sistema kaj ampleksa reanalizo de edukaj politikoj, inkluzive lingvajn politikojn, permesos al edukaj sistemoj, ke ili taŭge traktu dislokitajn studentojn kaj faciligu ilian postan produktivan reintegriĝon en la socion.

 

  1. Lingvaj konsideroj kaj ideologioj – Socia problemo

Lingvoj estas kunvolvitaj kun demandoj de ideologio kaj identeco: ili ne neŭtralas. Enkorpigo de lingvoj en la planadan, realigan kaj pritaksan stadiojn de la CDE postulas rekonon, ke lingvaj konsideroj ne estas divideblaj disde sociaj ideologioj kaj potenco. Desupraj lingvaj politikoj ofte neglektas engaĝi individuajn membrojn de la socio, kies fundaj motivoj kaj pensoformoj finfine determinos la rezultojn de realigado de politikoj. Eĉ bone esploritaj kaj bonintencaj politikoj, kiel ekzemple patrinlingve bazita multlingva edukado, povas nutri sociajn antaŭjuĝojn kaj misperceptojn, se ekzemple komunumoj, prave aŭ malprave, identigas difinitajn patrinlingvajn politikojn kun liverado de subnivela aŭ marĝeniga edukado. Eble necesos ne nur politika ŝanĝiĝo, sed socia ŝanĝiĝo, por aliancigi politikfarantojn kaj ordinarajn individuojn por atingi la CDE.

 

 

 

  1. Lingvo kiel ilo

 

  1. Lingvo je institucia nivelo – En Unuiĝintaj Nacioj kaj pluen

Utiligante interlingvojn kaj selektajn multlingvajn politikojn, institucioj atingis tutmondajn nivelojn de kunlaboro en esploroj kaj politikfarado. Tamen, tio ofte okazis koste de marĝenigo de ŝlosilaj partoprenantoj. Ĉiuj atingoj ankaŭ kaŝas la realon de tutmonda multlingvismo – la tagaltaga sperto de tiuj ĉe la plej suba nivelo. Engaĝiĝo kaj aŭtenta dialogo postulas rekonon de lingva diverseco. La lingvo ne rajtas fariĝi ia politika aldono frontita nur dum la realiga stadio: ĝi estu integra parto de la dekomencaj esploroj kaj politika planado. La instituciaj politikoj kaj reguloj de UN rilate multlingvismon montras eksplicitan sindediĉon al multlingva praktiko, kiu rekonas la lingvojn kiel kernan valoron kaj kiel fundamentan al la ĝia laboro. Sed montriĝis malfacile integrigi kaj obeigi tiujn politikojn. UN devas plue konsideri kiel plej bone transdoni la CDE en lingvoj kaj per komunikiloj kiuj kapablas atingi la tutmondan enloĝantaron kaj eligi konstruan respondon.

 

  1. Lingvaj rajtoj: La jura sistemo

Juraj sistemoj, kiuj devigas individuojn interagi kun polico, kortumoj kaj karceraj sistemoj per majoritata aŭ registara lingvo rompas precize la rajtojn, kiujn la CDE celas apliki. Celo 16 (‘Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj’) implicas, ke daŭripova evoluigo devas enkadrigi la protekton kaj aplikon de la fundamentoj rajtoj de la individuo – rajtoj garantiataj al la individuoj laŭ Artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj senkonsidere al la lingvoj, kiujn ili parolas. Sekve, lingvaj servoj, kiel ekzemple akredititaj tradukistoj kaj interpretistoj, devas esti je dispono, tiel ke la ŝarĝo de ĝusta, sendiskriminacia kaj kuntekste taŭga komunikado ne trudiĝu al jam senrajtigitaj parolantoj de minoritataj aŭ fremdaj lingvoj.

 

 

_____________________________________________________________________________

Oficejo por rilatoj kun UN, Universala Esperanto Asocio, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.  [1] 212-687-7041.  www.esperantoporun.org.

 

 

 

 

 

 

 

 



One Comment

댓글 쓰기(Lasi Respondon)