인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 6차 아프리카 에스페란토 대회에 참가합시다(탄자니아.2016.12.24-31)!
Ni iru al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto

제 6차 아프리카 에스페란토 대회가  2016년 12월 24일부터 31일까지 탄자니아 분다에서 열리오니 많은 –관심과 참석을 바랍니다.  현재 한국 에스페란토 협회 지도위원이신서길수교수께서 아프리카 대회 참가를 위한 karavano를 계획중이며 곧 구체적인 일정과 함께 참가자를 모집할 예정입니다. 대회에 대한 자세한 안내는 아래 내용을 참고하시기 바랍니다.


AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO

La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016.

La kongresaj organizaj laboroj okazas kunlabore inter la Afrika Komisiono de UEA kaj la Tanzaniaj aktivuloj, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu jara kongreso ne organiziĝas kiel renkontiĝo nur por afrikanoj, sed kiel evento por parolantoj de Esperanto kaj geamikoj de Afriko. Ankaŭ pro tio ĉiam bonvenas diverskontinentanoj por kiuj ĝuste estos oferto de abundaj aktivaĵoj por malkovrigi al ili la multflankajn aspektojn de la kongresa lando kaj la situacion en unuopaj afrikaj landoj.

Ekde la 1990-a jaro Afrika Kongreso estas la plej grava ero de la Afrika Agado kun ampleksa programo por kuraĝigi kaj kunigi esperantistojn ĉirkaŭ bela sonĝo: kunlaboro interafrika por pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi Esperanton, cele al la komuna progreso de Afriko.

Tiu tradicio do estas jam 26-jara ĉi-jare, sed la kongreso en Bunda portas la numeron 6, ĉar okazis 17-jara paŭzo inter la 4-a kaj la 5-a, el kiu estis komuna decido okazigi ĝin pli regule en trijara ritmo.

“Mi finlernis Esperanton en 2009 kaj nun verve zorgas ĝian disvastigon en Rutshuru. Mi instruas ĝin ĉe radio-programo kaj en orfa bazlernejo. Mi neniam partoprenis en Esperanto-renkontiĝo ekster mia hejmurbo. Mi deziras ĉeesti en la 6-a AKE por paroluzi mian Esperanton kun novaj geamikoj kaj sperti pri kongresa atmosfero, sed pro limigita eblo mi ne povos pagi mian vojaĝon kaj restadon en la kongreso. Mi petas vin bonvolu helpi min efektivigi tiun mian revon“, skribas en letero aktivema junulo el DR Kongolando.

Kvindeko da tiaj petoj estis ricevitaj el la kontinento. Do, se vi decidas subteni la kongresan kason tio eblas laŭ la konto “Afriko” ĉe UEA kun indiko “AKE-2016“ por ebligi realigon de vera tutkontinenta kongreso almenaŭ subsahara.

Eblas multon ekscii pri AKE per la retejo: www.esperanto-afriko.org kaj ricevi utilajn informojn ĉe la organiza komitato, skribante al ake-2016@yahoogroupes.fr.

제 6차 아프리카 대회 일정표 (Programo de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto)

http://www.esperanto-afriko.org/ake6en2016.htm

———————————————————————–

La sesa Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos de la 24-a ĝis la
31-a de decembro 2016 en Bunda, Tanzanio.

(Informilo pri la 6-a Afrika KOngreso de Esperanto)
(Informilo pri la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto)

Karaj,

La sesa Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos de la 24-a ĝis la
31-a de decembro 2016 en Bunda, Tanzanio.

La kongresaj varbilo, reta aliĝilo, listo de aliĝintoj kaj la
provizora programo afiŝeblas nun per:
http://www.esperanto-afriko.org/ake6en2016.htm

Prepare al tiu ĉi grava enkontinenta renkontiĝo, membro de la Afrika
Komisiono de UEA Jérémie SABIYUMVA vojaĝis al Tanzanio por tie
renkonti lokajn organizantojn kaj viziti la kongresejojn en la komenco
de la ĵus pasinta monato.

Ni ĉiuj konscias pri la graveco de AKE en la vivo de la afrika agado
kaj tial faros ĉion eblan por sukcesigi ĝin. Estas tre bonvena ĉiu eta
kontribuo!

Por havi pliajn informojn pri la 6-a AKE oni bonvolu skribi al:
ake-2016@yahoogroupes.fr

Adjévi ADJE 06 BP.61807, Lomé-TOGO Telefono:+228 9257549 E-poŝto:
adjevia@yahoo.fr

———————————————————————————————

Bunda estos la ĉefurbo de la afrika Esperantujo ĉi-jare ! 20 jaroj post la 4-a Afrika Kongreso en la alia tanzania urbo Arusha Moshi, ne malpli ol 70 personoj el ĉ. 10 landoj estas nun atendataj por la 6-a tutkontinenta kongreso ĉe la porinstruista lertigejo de Bunda (BTC), de la 24-a ĝis la 31-a de decembro.

Prepare al tiu grava renkontiĝo, membro de la Afrika Komisiono – Jérémie SABIYUMVA vojaĝis al la lando de la kongreso por tie renkonti lokajn esperantistojn kaj viziti la kongresejojn, en la pasinta januaro. Laŭ li “La surlokaj kondiĉoj estas favoraj kaj konvenaj por la Afrika Kongreso“. Okazis kunveno kun la membroj de la Kongresa Organiza Komitato (KOK) en la ĉeesto de ŝtatoficisto pri turismo, nome s-ro Dominant kiu volonte donis kelkajn konsilojn pri la ekskursejoj, klarigas Jérémie.

La kongreso ĉi-jarfine estos multflanke speciala. La afrika movado iĝos ĉiam pli forta, kvankam el la ekonomia vidpunkto la vojo ŝajnas ankoraŭ pli longa. La demokratia elekto de multaj afrikanoj okazigi sian kongreson en ofteco de tri jaroj realiĝos. La tanzania asocio TEA eluzos la situacion por atingi maturiĝon por fariĝi normala aliĝinta asocio de UEA. Ĝi ankaŭ profitos la spertojn kaj helpojn de landaj reprezentontoj por konstrui TEJO kaj ILEI-Sekciojn.

“Esperanto, ilo por paco kaj disvolviĝo“ estas la kongresa temo. Tiu ĉi estos diskutata en atelieroj kaj diskutoj dum la semajno. La kongreso lige kun AMO-seminario de UEA prezentos riĉan kaj diversan programon: prezento pri afrikaj asocioj, laborkunvenoj, studsesioj, diskutrondoj, kulturaj okazaĵoj, sportaj aktivaĵoj, spektado de filmoj, ekskursoj (muzeo de la unua ŝtatlanda prezidento, la dua afrika bestoparko kaj Esperanto-lernejo de Marambeka), ktp.

10 geesperantistoj jam aliĝis el 8 landoj sur 2 kontinentoj, retpaĝarohttp://esperanto.kr/?p=1325 en Azio prezentas pri la kongreso. La varbilo, reta aliĝilo, partoprenlisto kaj la provizora programo pretas ĉe :http://esperanto-afriko.org/ake6en2016.htm. Simple la organizaj laboroj staras sur bonaj reloj !

La 1-a Afrika Kongreso okazis en Notse, Togolando (1990-1991), la 2-a en Kotonuo, Benino (1991), la 3-a en Winneba, Ganao (1994-1995), la 4-a en Arusha Moshi, Tanzanio (1995-1996), la 5-a en Kotonuo (2013-2014). Ĉiujn ĉi kongresojn organizis la Afrika Agado ankaŭ konata ekde 2000-a jaro sub la nomo Afrika Komisiono de UEA, en kunlaboro kun respektivaj landaj asocioj, grupoj kaj aliaj organizoj agantaj en la kontinento.

Adjévi ADJE 06 BP.61807, Lomé-TOGO Telefono:+228 90257549 E-poŝto:adjevia@yahoo.fr

——————————————————-

Kongresa programo

Sabaton, la 24-an de decembro 2016

12-a horo : Alveno de la gekongresanoj
– Registriĝo de alvenintoj, disdono de kongresaj dokumentoj
– Enskribiĝo por vizitoj, ekskursoj ktp
– Loĝigo de alvenintaj kongresanoj
15.00 – 16.00 : Kunsido de la Afrika Komisiono kun LOK – Lokaj Organizantoj Kongresaj
16.00 – 17.00 : Partopreno en radio-elsenda programo
18.00 – 19.30 : Vespermanĝo
20.30 – 23.30 : Interkona vespero

Dimanĉon, la 25-an de decembro 2016

07.30 – 08.30 : Matenmanĝo
09.00 – 09.30 : Malfermo de la seminario kun koncizaj prezentoj de la gvidontoj
09.30 – 10.00 : Sin-prezentoj de AMO-anoj
10.00 – 12.00 : “Kiel redakti kaj mastrumi projektojn “I
12.30 – 13.30 : Tagmanĝo
14.00 – 16.00 : “Kiel fondi kaj organizi kluban vivon“ I
16.00 – 16.15 : Paŭzo
16.15 – 18.30 : “Eluzo de Esperanto en turismo aŭ komerco“I
17.30 – 19.00 : Vespermanĝo
20.00 – 21.30 :  “Kiel fondi junularan sekcion en landoj sen sekcio de TEJO“I

Lundon, la 26-an de decembro 2016

07.00 – 07.45 : Matenmanĝo
08.00 – 09.50 : “Kiel fondi kaj organizi kluban vivon“II
10.00 – 12.00 : “Kiel redakti kaj mastrumi projektojn “II
12.30 – 13.30 : Tagmanĝo
14.00 – 16.00 : “Kiel fondi junularan sekcion en landoj sen sekcio de TEJO“II
16.00 – 16.15 : Paŭzo
16.15 – 18.30 : “Eluzo de Esperanto en turismo aŭ komerco“II
17.30 – 19.00 : Vespermanĝo
20.00 – 21.30 :  Resumo, konkludoj de AMO-seminario

Mardon, la 27-an de decembro 2016

 

07.30 – 08.30 : Matenmanĝo
– Registrado de malfruantaj kongresanoj
08.45 – 09.00 : Akcepto kaj instaligo de invititoj
09.00 – 11.00 : Malfermaj ceremonioj
– Nacia himno
– Salutvortoj de la eksterlandaj reprezentantoj ĉe la kongreso
– Bonveniga mesaĝo de la Prezidanto de KOK
– Salutmesaĝo de la kunordiganto de la Afrika Komisiono
– Intermedo (artaj eroj prezentotaj de loka grupo folklora)
– Salutmesaĝo de la Prezidanto de TEA
– Malferma parolado de la reprezentanto de la Tanzania ŝtato
– Voĉlegado de mesaĝoj adresitaj al la kongreso
– Himno de Esperanto “La Espero“
– Memorfotiĝo
11.00 – 11.15 : Vizito al ekspoziciitaj Esperanto-verkaĵoj
11.30 – 12.00 : Honora vino (akcepto de gastoj kaj landaj reprezentantoj)
12.00 – 13.30 : Tagmanĝo
14.30 – 16.00 : Laborgrupo pri la kongresa temo: “Esperanto, ilo por paco kaj disvolviĝo“
16.00 – 17.00 : Prelego: “Heredaĵo de porkonflikta edukado, influo sur nia movado“
– Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA
17.00 – 18.00 : Instruado de la sŭahila lingvo al interesiĝantoj

– Ateliero pri perkutado
18.30 – 19.30 : Vespermanĝo
20.00 – 23.00 : Nacia vespero (dancprezentado de loka arta grupo)

Merkredon, la 28-an de decembro 2016
06.00 – 07.00 : Piedpilka trejnado
07.00 – 08.30 : Matenmanĝo
09.00 – 10.15 : Diskutrondo “Esperanto en Burundo“
10.15 – 11.30 : “Afrikaj kontribuoj al la Esperanta literaturo“
12.00 – 13.30 : Tagmanĝo
14.00 – 15.30 : Lernado de loka lingvo (daŭrigo)
– Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA (daŭrigo)
– Ateliero pri perkutado
– Libera umado
15.30 – 18.00 : Lingvaj  Festivaloj+ Internacia Gastronomio
18.00 – 19.30 : Vespermanĝo
19.30 – 20.30 : Aŭcio, kvizo (la profito iros al la kaso de la tanzania E-movado)
20.30 – 00.00 : Diskoteko

Ĵaŭdon, la 29-an de decembro 2016

 

06.00 – 07.30 : Piedpilka maĉo kontraŭ loka futbala teamo
08.00 – 09.30 : Matenmanĝo
09.30 – 11.30 : Prelego: “Regionaj ekonomiaj komunumoj en Afriko – speciala rigardo pri Orientafriko“
11.30 – 13.00 : Tagmanĝo
13.30 – 17.30 : Duontaga ekskurso al la muzeo de la unua Tanzania Ŝtatprezidento
– Libera umado por neekskursantoj
18.00 – 19.30 : Vespermanĝo
19.45 – 20.30 : Esperanto en Ugando/ Ruando
20.30 – 22.00 :  Esperanto en DR Kongo: defioj kaj perspektivoj
Vendredon, la 30-an de decembro 2016

06.30 – 07.30 : Matenmanĝo
08.00 – 18.00 : Tuttaga ekskurso al la bestoparko Serengeti
18.30 – 20.00 : Vespermanĝo
20.00 – 20.45 : Esperanto en Tanzanio
21.00 – 21.45 : Esperanto en Kenjo
22.00 ĝis malfrua nokto : Internacia kongresa balo kaj diversaj ludoj

 

Sabaton, la 31-an de decembro 2016

07.30 – 08 30 : Matenmanĝo
08.30 – 11.45 : Duontaga ekskurso al la mezgrada Esperanto-lernejo de Marambeka
11.30 – 13.00 : Tagmanĝo
14.00 – 15.00 : Afrikaj esperantistoj interkonsiliĝas
15.00 – 17.00 : Fermaj ceremonioj
– Dankesprimo de LKK
– Laŭta legado de la kongresaj raporto kaj rezolucio
– Transdono de la Esperanta Flago al la lando gastigonta de la 7-a AKE
– Disiĝo de la gekongresanoj.

 

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)