인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘직접 교육 방법으로 배우는 에스페란토’의 무료 활용을 추천합니다.
Jen ‘Esperanto per rekta metodo’ estas rekomendinda!

현재 슬로바키아 에스페란토 회장이며 전 세계 협회 기관지 편집장이었던 Stano Marcek님의 책 ‘Esperanto per rekta metodo’ 를 무료로 읽고 들을수 있게되었습니다. 현재 이교재는 36개 언어로 발간되어있다.

많은 활용을 바랍니다.     https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto

 

ljk


 

NOVA REKTMETODA KURSO DE ESPERANTO SENPAGE ELSHUTEBLAS

La aplikajho por lerni Esperanton, kiun Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanchis, jam senpage elshuteblas che Google-butiko (https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto) kaj estas trovebla ankau che pli simpla plusenda adreso: www.iei.nl/apo.htm. Ghi estas bazita sur la tre konata Esperanto-kurso “Esperanto per rekta metodo” de Stano Marček.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ghi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnajhojn) de Linda Marčekova el la kursolibro kaj kiam oni klakas au tushas la tekstojn de la kurso, oni tuj povas audi la klaran prononcadon.

————————————————————————-

Karaj geamikoj,

mi informas vin pri freŝa novaĵo – kaj estos al vi dankema, se vi skribos pri ĝi en diskutlistoj aŭ retpaĝoj, en kiuj povus esti intereso pri ĝi:

Internacia Esperanto-Instituto en Hago hieraŭ lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu:

https://play.google.com/store/apps/details…

Jen kion raportas pri ĝi la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, http://www.iei.nl/ieieo77.htm

Ĵus aperis: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj

Tre konata estas la Esperanto-kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.

Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto, ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.
Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. “apo”. (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis inkl. 11).

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,…
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono…

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.
Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ en Esperanto.
Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android.
Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda profito de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn…

La apo ankoraŭ estas senpaga. Por elŝuti kaj instali ĝin: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso. Certe rakontu al ne-Esperantistoj!

Tiu ĉi teksto troveblas ĉe la aplikaĵo mem
(https://play.google.com/store/apps/details…)

Kurso por lerni Esperanton per bildoj, vortoj kaj frazoj de simpla al kompleksa strukturo sen uzi naciajn lingvojn. La gramatikaj reguloj kvazaŭ ludante aperas.
Volumo 1 konsistas el 11 lecionoj, kaj ekranoj kun la Esperanto-alfabeto.
Kiam oni tuŝas verdan butonon, la teksto sur ĝi aŭ aŭskultoteksto estas prononcata.
Kiam oni tuŝas la < butonon, la antaŭa ekrano aperas.
Kiam oni tuŝas la > butonon, la sekva ekrano aperas.
Kiam oni tuŝas la << butonon, la enhavo (numeroj de la lecionoj) aperas.
Kiam la titolo de ekrano (la lecionnumero) estas blua kaj kiam oni tuŝas gin aldonaj eksplikaj bildoj aperas.
La X – butono haltigas la apon.
La kurso ankaŭ enhavas ekzercojn.
Kiam oni tuŝas ruĝan butoneton, la respondo al ekzerca demando aperas.

Amike salutas,
kaj dankas pro disvastigo de la informo

Stano Marček

 

 

————————————————————–

Karaj koreaj geamikoj, 

En la jaro 2007 mi eldonis la lernolibron “Esperanto per rekta metodo”, 직접 교육 방법으로 배우는 에스페란토en la korea lingvo. Tradukis ĝin la universitata docento kaj estrarano de UEA Lee Jungkee, provlegis kaj korektis Cho Myung-ja. Sekve aperis ankaŭ kompakta disko kun la korea lernolibro en pdf-formato (printebla, projekciebla), kun modela elparolo en mp3.

La lernolibro jam aperis en 36 lingvoj, kaj en preparo estas pluaj. Avantaĝo estas, ke ĉiuj havas komunajn didaktikajn helpilojn: instruajn bildojn por la instruistoj (ankaŭ sur KD, por projekcii), la diskojn kun modela elparolo, daŭrigan kursoj sur DVD ktp.

Por stimuli la vendadon –  kio ebligos eldonon de la lernolibro en pluaj lingvoj – mi nun ofertas la librojn kaj diskojn kun triona rabato, kaj pretas mem pagi la sendokostojn. 

Mi estos al vi tre dankema, se vi mendos iujn el la subaj titoloj, resp. plusendos la oferton al kluboj, libroservoj, librobutikoj, bibliotekoj, instruistoj, kursvidantoj aŭ unuopaj esperantistoj en via lando, por kiuj ĝi eble estos interesa.

Elkore dankas

kaj amike salutas,

Stano Marček



댓글 쓰기(Lasi Respondon)