인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

에스페란토를 포함한 ‘8개 언어 의학 사전’ 나오다!
GRANDEGA MEDICINA OKLINGVA VORTARO KIE ESPERANTO ESTAS UNU EL LA OK LINGVOJ

2016년 4월,  8개 언어로 된 ‘의학 백과 사전’이 크로아티아에서 에스페란티스토 Joze Marevic 님에 의해 발간되었다.

3200쪽의 이 책의 의학 표제어는 50,000개이고, 단어 설명과 축어도 실려있다. 그 8개 언어는 라틴어, 크로아티아어, 영어, 독일어, 불어, 이태리어, 스페인어과 그리고 에스페란토이다.

더 자세한 내용은 http://www.esperanto.hr/agado_oklingva.htm 에서 읽을수 있다. (이 자료는 유럽 에스페란토 연합의 기관지 ‘Eŭropa Bulteno’ 4월호에 게재된 내용이다.

 

agado_marevic_vortaro

 

Eŭropa Bulteno Aprilo 2016, No 159
GRANDEGA MEDICINA OKLINGVA VORTARO KIE ESPERANTO ESTAS UNU EL LA OK LINGVOJ
En aprilo 2016 aperis Oklingva medicina enciklopedia vortaro (Osmojezični medicinski enciklopedijski rječnik) de la aŭtoro Jozo Marević el Velika Gorica. La eldonisto estas Marka el Velika Gorica (Kroatio), kaj sur 3.200 paĝoj (21×30 cm) prezentitaj estas 50.000 vortoj, esprimoj kaj mallongigoj. La menciitaj ok lingvoj estas: la latina, kroata, angla, germana, franca, itala, hispana kaj Esperanto. Intervjuon kun nia samideano Marević por ĉi tiu paĝo faris D. Klobučar. Pli pri la afero vi povas legi en la portalo de Kroatia E-Ligo: http://www.esperanto.hr/agado_oklingva.htm.
D.K.: S-ro Marević, la libro aperis en aprilo 2016, sed oficiale ĝi portas la eldonjaron 2015. Kiel tio?
J.M.: Tre bone vi tion rimarkis. Laborante pri ĉi materialo dum jaroj, mi antaŭvidis kaj firme decidis fini la laboron en 2015. Sed ĝis tiam ni ne trovis la necesan monon. Tamen, intence mi lasis la jaron 2015.
D.K. : Medicino ne estas via fako. Kial do vi decidis vortarumi ĝuste pri medicino?
J.M.: Mia fako estas la lingvoj germana kaj latina. Medicinon mi elektis ĉar laŭ mia opinio ĝi estas la plej humana el ĉiuj sciencoj. Kaj ĝi daŭre evoluos – dum ekzistas homoj, medicino ĉiam alfrontos novajn defiojn; ĉiam denove aperados iaj novaj virusoj, bakterioj kaj sekve ankaŭ novaj malsanoj kiuj en komenco ŝajnos nekuraceblaj.
D.K.: Diru al ni, mi petas, iom pri via vivo kaj kariero.
J.M.: Mi naskiĝis en 1940 apud Metković (suda Kroatio). Post baza lernejo en Opuzen kaj klasika gimnazio en Dubrovnik, mi diplomiĝis pri la germana lingvo kaj literaturo kaj pri la latina lingvo kaj literaturo en Filozofia Fakultato en Zadar. Mi laboris en lernejoj, kaj poste en la granda eldonista firmao Školska knjiga, kie mi longan tempon gvidis la socian-humanistikan sekcion. Mi estas membro de multaj asocioj, preleginto en multaj seminarioj kaj konferencoj, kaj aŭtoro de multaj fakaj libroj, artikoloj kaj sciencaj verkoj el pedagogio, historio kaj precipe klasika filologio. Ekz. mi organizis tri internaciajn sciencajn simpoziojn pri Bleiburg kaj la kroata „kruca vojo“ el 1945. Mi membras en Kroata-germana asocio en Zagreb kaj Germana-kroata asocio en Hamburg. El miaj sciencaj verkoj mi menciu Sankta Paŭlo sur la insulo Mljet, post kiam mi tradukis grandegan traktaton de Ignjat Djurdjević el la lingvoj latina, greka kaj itala sub la sama titolo (pri historia ŝippereo de sankta Paŭlo apud la kroata insulo, teksto en Hrvatsko neretvanski zbornik, 2009), kaj el miaj libroj mi nepre menciu Kroatan-latinan enciklopedian vortaron el 1977 (Hrvatsko-latinski enciklopedijski rječnik) kaj Latinan-kroatan enciklopedian vortaron el 2000 (Latinsko-hrvatski enciklopedijski rječnik), pro kiuj mi ricevis premiojn.
D.K.: Kia estas la strukturo de ĉi vortaro kaj kiel oni uzos ĝin?
Eŭropa Bulteno Aprilo 2016, No 159
J.M.: La ĉefan parton konsistigas la tuto el 50.000 leksikaj unuoj en la latina lingvo, en alfabeta ordo, kaj apud ĉiu unuo (vorto, sintagmo, mallongigo) troviĝas tradukoj al aliaj sep lingvoj, kun mallongaj klarigoj de signifoj, kie tio estis utila. Kiu konas la latinan, aŭ almenaŭ supozas kiel iu termino devus aspekti latine, tiu povas rekte traduki la deziritan terminon al aliaj 7 lingvoj. Kiu ne konas la latinan sufiĉe, tiu povas uzi la indeksojn en la lingvoj kroata, germana kaj angla, kiuj ankaŭ troviĝas en la sama libro. Tiel li/ŝi venos al la latina termino, kaj pere de ĝi al la aliaj lingvoj.
D.K.: Do, iun esperantan medicinan vorton ni ne povas traduki ekzemple al la germana lingvo ĉar ne ekzistas aparta esperanta indekso/suplemento?
J.M.: Se intereso aperos, oni povas iam el la uzitaj esperantaj terminoj krei esperanto-latinan suplementon. Ĝi estus aparta libro kiu akompanos ĉi tiun oklingvan vortaron, kaj trans la latina lingvo oni venus al tradukoj en aliaj 6 lingvoj. Same kiel pri Esperanto, ni povus diri ankaŭ pri la franca, itala kaj hispana lingvoj. Mi kredas, ke en ĉi momento la kroata, angla kaj germana indeksoj pli-malpli sufiĉas por ĉiuj praktikaj bezonoj.
D.K.: En la mondo estas granda nombro da plurlingvaj vortaroj, ankaŭ el la medicina fako, kion mi konstatis en interreto. Kaj mi aŭdis pri la angla-esperanta vortaro en 2001, kies aŭtoro estas la japano Saburo Yamazoe.
J.M.: Jes, estas konate, ke ekzistas plurlingvaj medicinaj vortaroj (ekz. ĉina-angla-franca-esperanta), sed kun tre limigita nombro da terminoj. Kaj la prilaboritaj terminoj estas ĉefe nur tiuj bazaj. Estas ankaŭ la seplingva vortaro de Kostić kun ĉ. 11 000 terminoj, kun tradukoj al la serba lingvo, sed sen iaj aldonaj klarigoj.
D.K.: Kiuj estas avantaĝoj de via vortaro, krom tio ke ĝi enhavas eĉ 8 lingvojn, inter kiuj estas – por ni karaj – lingvoj kroata kaj Esperanto?
J.M.: La vortaro havas 50.000 medicinajn kaj paramedicinajn unuojn, oni citas laŭbezone la grekan originalon, klarigoj estas donitaj kroatlingve. Laŭ ĉio tio, kaj laŭ ĝia amplekso oni vere povas diri, ke tio estas unika kaj la unua tiaspeca medicina vortaro en la mondo.
D.K.: Mi verkis iom da negrandaj libroj kaj tamen estis ege malfacile solvi ilian financadon, eldonadon kaj vendon. Kaj via libro havas 3.200 paĝojn, kostas 1.400 kunaojn (preskaŭ 200 eŭrojn) kaj estas destinita al nur unu fako. Laŭ mia supozo, ĝi nepre devis esti financa katastrofo, ĉu?
J.M.: Ah, kion mi diru al vi? La urba estraro de Zagreb finance multe helpis, sed mi devis preni ankaŭ konsiderindan bankan krediton.
D.K.: Kaj kiom da tempo vi uzis por la verkado?! Cetere, kiel vi entute trovis ĉiujn ĉi terminojn kaj tradukojn?
J.M.: Mi studadis multajn antaŭajn vortarojn kaj tiel mi kunmetis ĉi tiun. Por la esperanta parto min tre efike helpis PIV. Mi taksas, ke la verkado daŭris pli ol 10 jarojn, kaj pli ol 12.000 laborhorojn. Ho, kiom ofte mi devis forlasi agrablan societon en kafejo pli frue ol mi ŝatis, nur por povi finlabori mian tiutagan kvanton da vortoj. Kiel mi diris en televida intervjuo por HTV-4 (la ŝtata televido, 26-an de aprilo 2016), ĉi tian laboron faras nur frenezuloj, kaj ne normalaj homoj…
D.K.: Esperanto – kial, de kiam? Kiuj viaj esperantaj agoj kaj spertoj estas por vi la plej gravaj?
J.M.: Esperanto allogis min jam dum servado en la „antaŭa“ (t.e. jugoslavia) armeo en 1962, ĉar mi, kiel multaj aliaj homoj, precipe tiuj junaj, alprenis esperantajn sanktajn ideojn kaj mesaĝojn. Poste mi finis ĉiujn kursojn kaj seminariojn en Primošten, partoprenis en multaj internaciaj esperantaj kunvenoj, ofte kun propraj verkoj. Hodiaŭ min pleje ĝenas la fakto, ke en nian esperantan movadon enpuŝas sin (psike) malsanaj homoj kiuj, volante nepre esti (vic)prezidantoj en esperantaj societoj, kaj estante nekapablaj eldiri almenaŭ unu frazon en Esperanto, iom post iom forpelas el la societo ĉiujn aliajn homojn. Miaopinie tio estas la plej granda kaŭzo de nesukceso en popularigo de nia movado.
Eŭropa Bulteno Aprilo 2016, No 159
D.K.: S-ro Marević, mi ne scias ĉu mi prefere deziru al vi multe da plia sukcesa laboro, aŭ multe da ripozo. Dankon pro la intervjuo!
J.M. Oni neniam haltu!
Davor Klobučar



댓글 쓰기(Lasi Respondon)