인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 8차 아시아 에스페란토 대회 일정 확정(2016.11.3-6/중국,추안조우)!
Novaĵo pri ‘La 8-a Azia Kongreso de Esperanto’

제 8차 아시아 에스페란토 대회의 일정이 확정되었다. 이번 대회는 제 5차 ISOA (동아시아 교육자 세미나리오)와 10차 중국 에스페란토 실업인 대회와 같이 열리게 된다.

  1.  기간 : 2016. 11.3 (목)-6 (일), 3박 4일
  2.  개최 도시 : 중국, 추안조우 시 (Quanzhou-urbo de Fujian-a provinco)
  3.   대회 장소 : HUAQIAO Hotelo (Quanzhou Overseas Chinese Hotel)
  4.  대회 주제 : 인터넷 시대에 있어서 아시아의 협력을 위한 에스페란토  (Esperanto por Azia kunlaboro en reta epoko)
  5.  소요 경비 : 참가비 60유로, 기념사진 8유로, 숙식 100유로 (2인실 4박 조식포함) 계 168유로 (218,000원)  + 항공료 : 291700원 (인천-샤먼 왕복) = 총소요경비 50만원 내외
  6. 이중기원장의 항공 일정 : 출국 : MF(샤먼항공) 872편, 11.3. 20:55-22:45,  귀국 : MF 871편, 11.7. 15:55-19:55
  7. 인터넷 항공권 구입처 : http://sns.hanatour.com
  8. 참가신청자 명단 확인 : esperas.info/index.php?aziakongreso ( 비번 1887 / 가입자명 불필요)
  9. 대회후 관광 일정

Postkongresa Vizitado de la 8-a Azia Kongreso

7-a de Novembro

Matene: Je la 09:00, Kunigi cxe la kongresejo, hotelo Huaqiaodasha.Buse al la urbo Xiamen.

Vizito al Jimei Lerneja Vilaĝo, Guilai Halo.Jimei zono estas konata kiel la granda edukada regiono kiu estis kontruigita de S-ro Chen Jiageng.

Post tagmanĝo, vizito al Laoyuanzi Nacia-kultura Ĝardeno kaj Minnan Nacia Prezentado.

8-a de Novembro

Matene: vizito al Gulangyu Insulo, kiu estas ege fama kaj nacia vidindaĵo.

Post tagmanĝo, vizito al Nanputuo Templo. La templo estas konata kiel la kultura kunigiĝo inter Minnan nacia kulturo kaj la sudorienta budisma konstrua stilo.

Hulishan Fortikaĵo, kie estas la plej granda Krupp Kanno. Poste vizito al la malgranda kaj tipa fiŝada vilaĝo, Zeng Ancuo.

9-a de Novembro

Post matenmanĝo, la vizitado finiĝos.

 

Prezo: 150 EŬRO po unu persono

Inkluzive:

  1. Du lita ĉambro por du noktoj
  2. Biletoj
  3. Ĉiĉerono
  4. Buso
  5. Manĝoj: 2matemanĝo, 4 tagmanĝoj kaj vespermanĝoj

 

Bv. sendi la aliĝ-informon antaŭ la 31-a de Oktobro al la retadreso: lamondo@163.com kun la titolo: Postkongresa Vizitado. (La grupo validas kun minimume 10 personoj)

 

 

ak-1

ak-2

ak-3

 

azia

 

chinatourmap

 

La 8a Azia Kongreso de Esperanto okazos en Quanzhou, sudorienta Ĉinio, paralele kun la 5a ILEI-seminario en Orienta Azio (5a ISOA). Ankaŭ tie okazos la 10a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj) enkadre de la kongreso.

Kvar-taga Esperanto-festeno kun riĉa programo kaj multaj ekskursoj tra Quanzhou-urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte agrablan veteron.

TEMO: Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko!

Kongresejo: HUAQIAO Hotelo (Quanzhou Overseas Chinese Hotel) 泉州华侨大厦
Adreso: 1# Baiyuanlu, Lichengqu, Quanzhou urbo, Fujian provinco, Chinio, CN 362000 http://www.overseaschinesehotel.com/

Kongresurbo: Quanzhou situas en Fujian-provinco, suda Ĉinio.
Ĝi fieras pri sia agrabla duontropika klimato, kaj alvenante al la urbo vi sentos ekzotikecon ne tipan por ĉina urbo. Ne senkiale, ĉar jen la komenca punkto de la mara itinero de la Silka Vojo.
Malfermita kiel havenurbo dum la dinastio Tang (618-907), Quanzhou atingis sian apogeon dum la dinastioj Song (960-907) kaj Yuan (1279-1368). Tiam ĉi tie loĝis eĉ hindoj, araboj kaj persoj. Ĝis nun funkcias moskeoj kaj eblas trovi spurojn de diversaj aliaj religioj. Iuj supozas, ke en Quanzhou loĝis Sindbado la Maristo, fama figuro el “Mil kaj unu noktoj”. Marco Polo notas la ŝajne arablingvan nomon de tiu ĉi urbo “Zayton”, kaj ĝin registras ankaŭ la islama vojaĝisto Ibn Battuta.
Pro tia historia fono en Quanzhou ankoraŭ nun regas etoso de interkulturaj aventuroj. Venu do ĉi tien por ĝui tiun etoson, kaj tio helpos vin ricevi inspiron por la perspektivo de Esperanto en Azio! La aventuroj de iamaj ŝipistoj similas al tiuj de nunaj retumantoj, kiuj virtuale navigas, ĉu ne?

VETERO: En novembro la loka vetero estas milda. Averaĝe la plej alta temperaturo estas 24 celsiaj gradoj, la plej malalta estas 16 gradoj. La meznombra pluvokvanto estas 18 milimetroj.

PROGRAMO (provizora)

3/11, ĵaude
alveno,
14:00-17:00 Esperanto-movado en la reta epoko

14:00-17:00 Ĉinaj horoj (EPĈ kaj ĈRI)

18:30-20:30 KAEM (fermita)
19:00-21:00 Interkona vespero
4 /11, vendrede

09:00-10:00 Prelego de LEE Jungkee

10:00-11:40 Inaŭguro

12:30-13:50 KAEM (fermita)
14:00-15:15 Prelego de SO Gilsu

14:00-15:15 Prelego de Ragnar Baldursson

14:00-15:15 Prelego de (Zbigniew GALORPrePHORI Yasuo
15:45-17:00 Landa agado

15:45-17:00 Prelego de WANG Tianyi

19:00-21:00 Nacia vespero
5 /11, sabate
09:00-10:15 Prelego de MARKUS Gabor

09:00-10:15 Prelego de Zbigniew GALOR

09:00-10:15 IKEF-Ĉinio

10:45-12:00 Prelego de KOUTNY Ilona(Zbigniew GALORPrePILOKO

10:45-12:00 Landa Agado

10:45-12:00 IKEF-Ĉinio

14:00-17:00 Promenado en Quanzhou

14:00-17:00 IKEF-Ĉinio

19:00-21:00 Internacia vespero
6 /11, dimanĉe

09:00-12:00 Turismo en Quanzhou

09:00-12:00 IKEF-Ĉinio

09:00-12:00 KAEM (fermita)

14:00-15:40 Ferma ceremonio

 

*Kelktaga postkongresa ekskurso estas planata.

KIEL ALIĜI ?
(al la 8a Azia Kongreso, ILEI-Seminario (5a ISOA) kaj la 10a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio)
– Aliĝu al la kongreso kaj mendu hotelĉambron prefere sendante simplan retmesaĝon al la Loka Kongresa Komitato. (Bv. plenigi ĉi-suban aliĝilon kaj sendi ĝin al retadreso: aziakongreso@163.com )

Jen aliĝilo : (인터넷 신청서)

https://docs.google.com/forms/d/1FoTV0-NbxcbC1VgDkLuWYg-shXYG7PyLb-0EQvZ_VU0

http://www.espero.com.cn/2016-07/15/content_38888234.htm
– Familio nomo:
– Persona nomo:
– Sekso:
– Lando:
– Poŝta adreso:
– Retpoŝta adreso:
– La aliĝkotizo estas pagita al …………………………
– Mi deziras la oficialan komunan foton de la kongreso: jes / ne
– Ĉu vi havas ion specialan por kontribui al la kongreso (ekz. Internacia Vespero)? (bv. komenti)
– Ĉu vi partoprenos postkongresan ekskurson? jes / ne
– Libera komento

ALIĜKOTIZO:
60 eŭroj por A-landoj;
30 eŭroj por B-landoj/kunulo/handikapulo/junulo malpli-ol-30jara.
A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B;
B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio, Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.
*Se vi volas la oficialan komunan foton de la kongreso, bv. aldone pagu 8 eŭrojn.

LOĜKOSTO:
100 eŭroj po persono (25 euroj/nokto/dulita*4 noktoj).
Kvar tranoktoj kaj matenmanĝoj estas inkluzivitaj.
Tiuj, kiuj volas mendi unulitan ĉambron, oni devas pagi 200 eŭrojn.
(1 euro = 7.50 RMB)

3) LIMDATO por pago de la kongresa kotizo kaj hotelmendo estas la 10a de oktobro 2016.
– Eblas aliĝi al la kongreso pli poste aŭ eĉ surloke, sed tiakaze vi devas memzorgi tranoktejon.
– La pagita aliĝkotizo ne estos redonita eĉ se vi efektive ne ĉeestos la kongreson.
– Se vi estas handikapulo aŭ havas alia(j)n speciala(j)n kondiĉo(j)n, anoncu tion al LKK.
– Kongresano mem devas zorgi pri la akiro de enir-vizo al Ĉinio kaj asekuro por eksterlanda vojaĝo.

PAGMANIEROJ:
1/ ĝirota al UEA-konto ‘aekm-d’ kun mencio “por la 8a Azia Kongreso”;
2/ pagota ĉe la kongresejo;
3/ pagota al landa peranto ĈEL, JEI aŭ KEA
*Pri perantoj en aliaj landoj informiĝu ĉe la kongresa retejo.

ALVENO AL LA KONGRESEJO

– De la internacia flughaveno Gaoqi en la urbo Xiamen prenu rektan buson (25 seĝoj) al la hotelo Quanzhou Huaqiao (kongresejo).
Horaro: 09:30, 11:30, 13:30, 15:30, 17:30, 19:30.
– De la fervoja stacidomo Xiamen aŭ Xiamenbei:
1e: Prenu aŭtobuson de flughaveno al la stacidomo;
2e: Prenu trajnon al Quanzhou;
3e: Prenu buson n-ro 3 al la hotelo Quanzhou Huaqiao (kongresejo).
– De grandaj urboj en Ĉinio (ekz. Beijing, Shanghai, Guangzhou) flugas aviadiloj al la internacia flughaveno Jinjiang en la urbo Quanzhou. De la flughaveno Jinjiang
prenu buson n-ro 16 al la hotelo Quanzhou Huaqiao (kongresejo).
– De Kantono, Xiamen k.s. uzeblas aŭtobuso al Quanzhou.

LKK
Pri detalaj informoj (inkluzive de loĝado) havu kontakton kun LKK:
Retadreso: aziakongreso@163.com

https://www.facebook.com/events/871795499619964/
Retejo: http://www.esperantoazia.net/
Poŝta adreso: p/a Ĉina Esperanto-Ligo, PO Box 825, Beijing, CN-10003.
Telefono: +86 10 68321808; +86 10 68995937



댓글 쓰기(Lasi Respondon)