인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

제 3회 이란 에스페란토 대회를 축하합니다.
La 3-a Irana Esperanto-Kongreso okazos!

제 3회 이란 에스페란토 대회가 2016년 5월 12, 13일 테헤란에서 열린다. 대회의 주제는 ‘1차 이란 에스페란토 회합 100년을 맞이하여’ 이다. 오랜 역사를 갖고있는 이란 에스페란토 운동은 앞으로 세계 운동을 위하여 큰 역할을 할것으로 기대된다. 금년말에 한국-이란 직항 노선이 개설되면 양국 에스페란티스토들의 교류가 더욱 활발해 질것으로 예상된다.

대회 일정은 다음 주소에서 확인할수 있다.

http://www.espero.ir/programeroj/

 

2차 이란 에스페란토 대회 홍보물
                                                                     1차 이란 에스페란토 대회 홍보물

………………………………………………………………..

IREK-3 | Irana Esperanto Asocio

IREK-3

IREK 3 Logo

IREA invitas vin al IREK3

Omaĝe al la 100jara jubileo de la 1-a irana Esperanto-Kunveno

okazos la 3-a Irana Esperanto-Kongreso (IREK3)  en la 13a de majo 2016  en Tehrano

 Antaŭ cent jaroj, iranaj pioniraj esperantistoj, senrigarde al iliaj diversaj devenoj el vasta Irano, iliaj diversaj lingvoj kaj vidpunktoj, iliaj diversaj mondovidoj kaj opinioj, kune okazigis la unuan Esperanto-kunvenon de la lando por montri al la mondo, ke jes, ankaŭ irananoj volonte akceptas novajn kaj pacemajn ideojn, samtempe kun la plej avangardaj homoj de la mondo.

En la erao de la 1-a Esperanto-kunveno de Irano ĉeestis la landan movadon elstaraj eminentuloj kiel Jusef Etesami aŭ Etesam-ol-molk (1874-1938), irana ĵurnalisto, eldonisto, tradukisto kaj verkisto, kies filino estis/as la plej fama poetino de Irano, Parvin Etesami (1906-1941).

Kaj nun, honore kaj respekte al niaj pasintaj eminentaj samideanoj ni kunvenos kaj festos la 100-jaran jubelion de tiu grava okazaĵo en la 14an de majo 2016 (kiam Tehrano ĝuas la plej bonan veteron dum la jaro) samtempe kun nia 3-a nacia kongreso. Tiel, ankaŭ ni fariĝos parto de alia historia heredaĵo de la irana Esperanto-movado.

Flanke de IRana Esperanto-Asocio (IREA), mi invitas ankaŭ ĉiujn samiedeanojn en aliaj landoj de la mondo kunesti nin dum la okazaĵo, sciigante ke post IREK3 vi povos partopreni en la turismaj postkngresaĵoj.

 

Ingx. Nazi Solat

Prezidantino de Irana Esperanto-Asocio



댓글 쓰기(Lasi Respondon)