인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

‘삶에 유익한 말’을 에스페란토로 보내주는 ‘Movado sen Nomo(이름없는 운동)’
Rekomendinda retpaĝo ‘Movado sen Nomo’

벨기에, 안트웨펜에 본부를 두고있는 ‘Movado sen Nomo'(이름 없는 운동)는 매년 4개월에 한번씩 삶에 유익한 말을 메일로 보내주고 있다.

받기를 원하는분은 www.movado-sen-nomo.net 에서 회원신청을 하면 된다. 회비는 없으며, 이 자료를 모아 펴낸 책을 받기를 원하는 분은 15유로를 내면, 후원회원이 되면서 자동으로 이 책을 받게된다.

한국 에스페란티스토들의 많은 참여를 바란다.

 

energio

 

Estimata redaktoro,

Ni scias ke via tempo estas limigita kaj ni scias ke ni ĉiuj ricevas multe da retmesaĝoj.
Tamen, ni kredas ke ni povas havi interesan enhavon por via revuo aŭ eble eĉ kunlabori?

Nur 4 foje jare ni dissendas mesaĝon kun slogano kiu celas pensigi, stimuli, subteni homojn. Ni estus tre ĝojaj se vi volus transpreni la sloganojn en via revuo. Ĉi-sube vi vidas ekzemplon de tiaj mesaĝoj.

Se vi ne deziras ricevi niajn mesaĝojn, simple sciigu nin! Vi povas malaboni per la ligo sube de la mesaĝo, aŭ simple skribi al ni, kaj ni tuj forstrekos vian adreson de nia listo.

Se vi volas scii pli pri nia agado, vizitu nian retejon: www.movado-sen-nomo.net. Vi rajtas transpreni ĉiun materialon kiun vi vidas en la retejo. Ni ankaŭ povas sendi al vi sloganojn kun aldonaj tekstoj laŭplaĉe.

Kore salutas,

La teamo de Movado sen Nomo

Novaĵletero julio 2016

1. Slogano por julio – aŭgusto – septembro 2016

Estas nekredeble kiom da homoj perdas energion detruante la vojojn aŭ aĵojn kiujn ili NE ŝatas, anstataŭ konstrui vojon aŭ fari aĵon kiu jes ja plaĉas al ili.

Nu, estas pli facile rompi vazon aŭ seĝon, ol mem modli vazon aŭ konstrui seĝon. Sed ĉu oni ne pli fieros pri memmodlita vazo aŭ memkonstruita seĝo, ol pri aro da rompitaj pecoj?

Same ne helpas ade kritikaĉi televidan kanalon, retpaĝon aŭ iun klubon. Ĉu ne estas lacige kaj frustrige konstante piedbati tion kion oni ne ŝatas?

Ni prefere uzu nian energion por pozitiva kaj kontentiga agado. Kiu volas esti memorita kiel eterna malkontentulo, kiam oni povas esti pozitiva elemento, eble eĉ heroo?

3. Nova retejo : www.movado-sen-nomo.net

Finfine, Movado sen Nomo denove havas propran retejon: http://www.movado-sen-nomo.net/ .
Vizitu kaj diskonigu ĝin!

4. Nova eldono : Inspiraj rakontoj

Movado sen Nomo eldonas novan, profesie presitan libreton kun 20 inspiraj rakontoj el la tuta mondo. Eblas mendi la libreton per tiu ĉi ligo. Subtenaj membroj ricevos la libreton senpage. (Vidu ĉi-sube.)

5. Subtenaj membrojMembreco de Movado sen Nomo ĉiam estis kaj ĉiam estos senpaga. Tio estas nia principo ekde la tuta komenco : ni volas esti asocio por ĉiuj homoj.

Pro la altaj sendokostoj, ni decidis tamen enkonduki subtenan membrecon. Ĉiu kiu donacas 15 eŭrojn aŭ pli, fariĝas subtena membro. Li / ŝi senpage ricevos la novan libreton “Inspiraj rakontoj”. Vidu la detalojn en nia retejo : http://movado-sen-nomo.net/.

Por eviti erarojn, bv. post transpago sendi al ni mesaĝon kun via aktuala kaj korekta adreso.

Koran dankon!

Ni esperas ne ĝeni vin per tiu ĉi mesaĝo. Kompreneble vi ĉiam povas malaboni.

Our mailing address is:

Movado sen Nomo

Sint-Jacobsmarkt 39

Antwerpen 2000

Belgium

Add us to your address book

malaliĝo de tiu ĉi listo    ĝisdatigo de viaj datumoj



댓글 쓰기(Lasi Respondon)