인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

베트남 에스페란토 행사 SOREN을 추천합니다.
Esperanto-evento ‘SOREN’ en Vjetnamio

베트남 에스페란토 청년회가 주최하는 네번째 Somera Renkontigho (SOREN)가  2016년 7월 2-3일 베트남, 하이퐁시의 아름다운 섬 Cat Ba 섬에서 열립니다.
관심있는분들의 많은 참여를 바랍니다.
문의및 신청 : F-ino Nepo Nguyen (ejung.hanoi@gmail.com)
 SOREN
soren1
La SOREN – ĉefa ĉiujara evento organizata de VEJO okazos de la 2a ĝis la 3a de Julio, 2016 ĉe la bela kaj misteria insulo Cat Ba de Hai Phong urbo.
Cat Ba estas la plej granda el 1,969 insuloj de Ha Long golfo kaj duone koverita de la nacia parko. La insulo havas plurajn naturajn ekosistemojn – kaj marajn kaj terajn. Tipoj de naturaj vivaĵoj trovitaj sur Cat Ba Insularo inkluzivas kalkoŝtonojn salajn, tropikajn arbarojn, koralrifojn, lagunojn kaj kavernojn, ktp.
La insulo estas nacia parko de Vjetnamio kaj estis rekonita de Unesko en decembro 2004 kiel Biosfera Rezervo de la mondo.
Do, gxuu SOREN 4 kune kun ni… Tio ankaux estas via granda subteno al nia junulara movado.
 
Koran dankon.
=========================

LA 4A SOMERA RENKONTIĜO – CUỘC GẶP GỠ MÙA HÈ LẦN THỨ 4

 

Lastan semajnfinon, Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) okazigis la 4an Someran Renkontiĝon (SOREN 4). Ĉijare la evento estis organizita en Cat Ba insulo – fama turisma loko de Hajfongo urbo.

Partoprenis la renkontiĝon 50 personoj kaj esperantistaj kaj ne-esperantistaj de diversaj aĝoj. Inter la partoprenantoj estis 01 franca esperantisto Matthieu Napishtim (Mateo) – intima amiko de vjetnamaj gejunuloj, kaj 02 tajaj junạj esperantistoj Wongsakorn Teerakanok (Mateo) kaj Warut Bunprasert (Varuto). Krom la partopreno de esperantistoj de Hanojo kiuj ĉiam subtenas agadon de gejunuloj, ĉifoje organizantoj ankaŭ bonvenigis esperantistojn loĝantajn en la suda kaj meza partoj de Vjetnamio: s-ino Hoa Nguyen el Hoĉimin urbo kaj s-ino Nguyen Thi Thu Suong el Hue urbo.

Sabate matene, atinginte la hotelon ĉe Cat Ba insulo pli frue ol antaŭplanita, SOREN-anoj havis iom da tempo ripozi post veturado kaj mem-esplori la ĉirkaŭaĵon. Posttagmeze, la programo oficiale komenĉiĝis per vizito al Cat Ba Nacia Parko kiu estas tre konata pro sia diverseco de naturaj ekosistemoj. Gvidis la esperantistan grupon lokala ĉiĉerono. Li montris kaj multe klarigis al vizitantoj pri tiea faŭno kaj flaŭro. Danke al li, aŭskultantoj informiĝis pri kutimoj de bestoj kaj utilojn de kelkaj lignarboj vivantaj en la parko. Antaŭ ol foriro, ĉiuj faris komunan foton por konservi memoron de tiel bela loko.

Post vizito al la parko, ĉiuj direktiĝis al marbordo. Atinginte la plaĝon, esperantistoj estis surprizitaj pro fortaj ondoj kaj precipe pro la homamaso tie. Ĉie troviĝas kaj infanoj kaj plenkreskuloj, naĝante aŭ ludante sur la plaĝo aŭ kuŝante ĝui maran venton kaj odoron.

Vespermanĝinte, SOREN-partoprenantoj ĉeestis interkonan vesperon okazigitan interne de la hotelo. Kadre de la programo, reprezentanto de VEA prezentis pri festo de Esperanto-Tago: Pri kio la tago temas kaj kion fari por festi. Du tajaj junaj esperantistoj ankaŭ kontribuis al vespera programo per tajaj tradiciaj kantoj, kio multe varmigis la etoson. Krome, Kora – vjetnama junulino kundividis al ĉeestantoj sian sperton en Esperantujo kaj sian propran opinion pri la neŭtrala lingvo. Fermiĝis vespera renkontiĝo, venis nokta kunveno. Gejunuloj eksteren iris por lerni francan tradician dancon alportitan de Matthiew kaj ĝuis la maran etoson ĝis la noktofino.

Dimanĉe,  agado ĉefe okazis ĉe marbordo. Gejunuloj ludis tradiciajn ludojn de Vjetnamio, per ekzemple «bit mat bat de» (tukblindigite kapti kapron), «rong ran len may» (ĉielen kuniri) aŭ aliaj ludoj kiel tiri ŝnuron, ŝnursalti, aŭ rompi balonon. Poste, ni fordonis sin al la maro, naĝante, ludante kun ondoj kaj sablo.

Tempo tre rapide pasis. Jam venis tagmezo. Ĉiuj rapide revenis hotelon por tagmanĝi kaj aranĝi aferojn por revenvojaĝon.

Certe, ĉiu partoprenanto havas sian propran impreson kaj senton pri SOREN 2016 en Vjetnamio, do bonvolu rakonti al ni se vi deziras kundividi vian memoron kaj sperton. bv sendi vian skribaĵon al:

Nguyen Thi Phuong Mai: goldenprocom@gmail.com.

Tran Thi Hoan: hoantran37@gmail.com.

Informis IK (Informada Komisiono)

__._,_.___



댓글 쓰기(Lasi Respondon)