인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

브뤼쉘 테러와 관련하여 언어 불통으로 빚어진 두 사례
LINGVAJ ASPEKTOJ DE EU POST LA BRUSELA TRAGEDIO

최근 벨기에 수도 브뤼쉘에서 발생한 테러 사건에서 언어의 불통으로 빚어진 두 사례를 유럽 에스페란토 협회 Zlatko Tišljar 사무총장의 글을 통해 들어본다.

 

belgie

2015년, 벨기에에서 열린 제 48차 국제 에스페란토 교육자 회의장에서

 

Post la 22-a de marto Bruselo komplete shanĝiĝis. En ĝi regas timo, ĉie svarmas polico kaj kontrolas ĉiujn. La konata tolera mondo en la centro de EU definitive ŝanĝiĝis al suspekta kaj timiga loko. Kaj sian rolon tie ĉiam pli klare montras ankaŭ la lingva problemo. Du-tri tagojn pli poste la polico pafvundis personon de alirasa aspekto pro tio ke li ne komprenis la franclingvan postulon demeti la jakon kaj levi la brakojn.
Poste aperis informo ke la polico en proksima Mechelen en Flandrio konis la adreson de Salah Abdeslam, sed la tiea polico ne informis pri tio dum pluraj monatoj la bruselan policon, laŭdire pro la lingvaj diferencoj pro kiuj la flandraj kaj franclingvaj policoj preskaŭ ne kunlaboras.
Eŭropa Bulteno Marto 2016, No 158
Jen nur du ekzemploj pri problemoj kaŭzataj de neekzisto de komuna lingvo kiun parolus kaj komprenus ĉiuj eŭropanoj. Sed kiu en la nuna kaoso povas komprenigi al la nun paranoigitaj regantoj komenci konstrui novan EU en kiu ĉiuj fidus unuj al aliaj kaj ne kreus getoojn kaj sin reciproke izolus unuj de aliaj?
Zlatko Tišljar



댓글 쓰기(Lasi Respondon)