인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

블라디보스톡에서 열리는에스페란토 ‘학’ 세미나리오 안내
Seminario pri ‘Gruo’ en Vladivostoko

러시아 블라디보스톡에서 2016년 7월 1일부터 3일까지 ‘학’에 대한 세미나리오가 열릴 예정입니다. 블라디보스톡 지리학회가 주관하는 이 세미나리오에는 러시아, 한국, 중국, 일본의 에스페란티스토가 참석하여 10분 내외의 발표를 하게됩니다. 참가를 희망하는 분은 아래 내용을 참고하시고, 문화원으로 신청하여 주시기 바랍니다.

gruo1

mi planas ĉi-jare organizi seminarion “Japanaj gruoj”. Kial tia temo estas elektita? La afero tielas, ke la gruoj naskiĝas en regiono proksima al Vladivostoko. Por pasigi vintron ili forflugas al Ĉinio kaj Koreio. Apartaj grupoj de la gruoj konstante loĝas en Japanio (Hokkajdo). Nia klubo estas kolektiva ano de la Geografia societo, kaj temo de la seminario harmonias al agado de la societo.

Prelego pri la gruoj estos komuna, sed prelegos ĝin (laŭvice nur sian parton) kvar reprezentantoj de Rusio, Koreio, Ĉinio kaj Japanio. Ĉar nia seminario estos modesta, sufiĉas nur unu-du reprezentantoj el ĉiu lando.

Mi planas organizi la seminarion je la 1 – 3-a de Julio. La 2-a de Julio estas festena tago por Vladivostoko (ĝia naskiĝtago). Dum duontago (1-a de Julio) – prelego, aliaj tagoj – promenado tra festena urbo.

La aranĝo ne estos scienca konferenco kie partoprenos fakaj specialistoj. Neniaj demandoj kaj disputoj. Ĉefa celo de la seminario – demonstri al estroj kaj anoj de la Geografia societo, ke Esperanto ne estas simpla hobio, sed efektiva ilo de kultura interŝanĝo kaj konatiĝo. Ni devas pruvi al anoj de la Societo, ke sur bazo de Esperanto oni povas fari komunan internacian laboron.

Ĉiu reprezentanto de unu lando (Ĉinio, Koreio, Rusio kaj Japanio) devas prelegi ne pli ol dek minutojn.

Inaŭgura parolado – 7 minutoj

Komuna prelego – 45 minutoj

————————————-

Kia situacio estas ĝis nun.

1. Rusa parto de la komuna prelego jam estas preta.

2. Esperantistoj el Hokkajdo perpoŝte sendis al mi du fotoalbumojn pri japanaj gruoj. Surbaze de la fotoalbumoj mi kreis japanan parton de la komuna prelego. Badaŭrinde ĝis nun neniu japano havas eblon viziti la planitan seminarion. Oni komunikis al mi ke en aprila numero de JEI eĉ aperis anonco pri mia seminario.

 



댓글 쓰기(Lasi Respondon)