(3) 반둥 3개국 (호주,뉴질란드,인도네시아) 에스페란토 대회 소식 (2016.3.26)
Kongresa novajho el Bandung,Indonezio
| 오늘은 ‘관광의 날’이다.
방문한 곳을 소개하면,
- Vizito al ‘Muzeo de Sribaduga’
- Islama monahhejo
- Muzeo Saung Angklung Udjo
- Koncerto de Jonny el Germanio en Azia Afrika Centro
Dumkongresa ekskurso
Saung Angklung Udjo, Muzeo, Bukit Moko
Kiam: Sabato, 2016-03-26
Kotizo: pluaj informoj en januaro 2016
Gruplimoj: minimume 50
Limdato por aliĝi: 2016-02-29
Ĉu vi volas ĝui la etoson de la Sunda kulturo? En la dumkongresa ekskurso vi vizitos Saung Angklung Udjo kie vi povos spekti kulturajn spektaklojn, nome Wayang kaj Angklung, kaj ankaŭ tradician dancon. Tie ankaŭ eblos ĉeesti prelegojn pri Angklunga kaj Sunda kulturoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Ni tie tagmanĝos, kaj ni manĝos tipajn Sundajn manĝaĵojn. Vespere ni vizitos Bukit Moko, monteton tuj post Saung Angklung Udjo, de kie vi povos ĝui la pejzaĝon de Bandung, kiu belas precipe nokte. Jen neforgeseblaj spertoj en Bandung!