(2) 반둥 3개국 (호주,뉴질란드,인도네시아) 에스페란토 대회 소식 (2016.3.25)
Kongresa novajho el Bandung,Indonezio

3개국 대회 이튿날인 3월 25(금) 에도 다양한 프로그라모가  진행되었다. 한국 참가자 9명 모두 모든 행사 일정에 적극 참여하면서 2017 서울 세계 대회의 참가를 권유하고 있다.

순서에 따라 소개를 하면,

1. 초보반(Daniel KANE), 중급반 (Franciska TOUBALE)개설

2.AMO-Seminario (Stefan MacGill)

3. ’21세기의 에스페란토’ 스카이페 강연 (Jonathan COOPER)

4.인도네시아 에스페란토 운동에 대하여 (Ilia Sumifia DEWI)

5.오크랜드의 화산 (Ivan PIVAC)

6.Javapreanger 의 커피 (Iyan SEPTIYANA)

7.소설가 Trevor Steele과의 대화 (Sandor HORVATH)

8.Gamelan Jawa의 역사 (Okky Hendra PERMANA)

9.Aksara Sunda 문자 배우기 (Syauqi Ahmad Zulfauz Stya LACKSANA)

10.에스페란토 노래부르기

11.독일 에스페란토 가수 Jonny M 공연

12. 예술의 밤 : 한국의 이홍진협회 부회장 참가

gabor

D-ro MARKUS Gabor prelegas pri Esperanto-instruado en Koreio kaj Tajlando

 

Post intervjuo kun jhurnalistoj de Azia-Afrika Muzeo
Post intervjuo kun jhurnalistoj de Azia-Afrika Muzeo

http://www.sahabatmkaa.com/ (인도네시아 신문)

ljk

ario

S-ro Ario, vicprez. de Korea Esperanto-Asocio kantas en Arta Vespero

—————————————————————-

Ankau en la 25-a de marto okazis buntaj programeroj. La kongresanoj havis tre kontentan kaj ghojan tempon kun gesamideanoj.

1. Por komencantoj (Daniel KANE), Por progresintoj  (Franciska TOUBALE)

2.AMO-Seminario (Stefan MacGill)

3. Skajpa prelego :  Esperanto en la 21-a jarcento (Jonathan COOPER)

4.Nuna Esperanto-movado de Indonezio  (Ilia Sumifia DEWI)

5.Auklando-urbo de vulkanoj (Ivan PIVAC)

6.Prelego : Kafo de Javapreanger (Iyan SEPTIYANA)

7.Skajpa prelego : La verkado de Trevor Steele (Sandor HORVATH)

8.Prelego : La historio de Gamelan Jawa (Okky Hendra PERMANA)

9.Prelego : Aksara Sunda  (Syauqi Ahmad Zulfauz Stya LACKSANA)

10. Kantado

11.Invitita germana kantisto  s-ro Jonny M

12. Arta Vespero : kantoj, pupteatrajho, skecho. El Koreio s-ro Ario kantis.

================================

AMO maturiĝas – en Indonezio atingis sian dudek unuan!
En iuj kulturoj, atingo de 21 signalas la komencon de plena matureco. Sekve nia programo de Aktivula Maturigo (AMO) ene de du jaroj atingis tiun mejloŝtonon.. Per tiaj pensoj, Stefan MacGill bonvenigis la 18 plurlandajn partoprenantojn de la seminaria malfermo en ĵaŭdo la 24an de marto. Li skizis la celojn de la AMO-programo kaj listigis la okazintajn kaj okazontajn seminariojn.
Kiel la unua gvidanto, s-ro Lee Jungkee, estrarano de UEA, prezentis bilde du temojn. La unua temis pri la historio, principoj kaj funkciado de la Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK). Tio troviĝas meze de la ĉefurbo, en la sesa etaĝo sen lifto, kaj havas spacon por ĉ. 15 kursanoj kun lukosto de €150 monate. Kursojn oni okazigas kontinue, kun kvarmonata daŭro. Post dudekkvinjara historio, baldaŭ oni festos la tricentan kurson. Kursanoj tuj ekuzas skajpon por diri siajn unue lernitajn frazojn al lernantoj en aliaj landoj – en la daŭro de la kurso, ekas la vera interkomunikado. La kursa materialo havas du partojn – unu prezentas la bazan strukturon de la lingvo, la dua 200 utilajn frazojn kaj esprimojn.
Dum la diskutoj leviĝis la ideo ligi tiun centron kun tiu en Sidneo, Aŭstralio; por tio la necesaj kontaktoj estis faritaj. SEK ja havas kunlaborajn rilatojn kun pluraj E-Centroj tra la mondo; komparado de spertoj kaj pli forta kunlaboro certe estas reciproke utila.
La dua prezentaĵo temis pri la progreso de la korea movado en universitataj rondoj, ja la UK en 2017 okazos en uinversitato en Seulo.
Vendrede alvenis 24 personoj. Eke, Sandor Horvath el Aŭstralio gvidis sesion pri varbado, elirante per la provoka demando: ĉiu diru en 5 minutoj pri fuŝaj aŭ misaj varbagadoj. Ideoj: tro formalismaj kunvenoj; per Eo vi povos enspezi multan monon, aserti, ke la nura uzo de Eo garantias mondan pacon, ke Eo facile lerneblas (por iuj jes, por aliaj ne). Sekvis 4-minuta satira filmo el Utubo pri ekstreme misaj varbstrategioj – verdaj steloj, flagoj, V-ĉemizoj (verdvarbvestaĵoj), perforta trudo de flugfolioj, ataka sinteno kma. Sekva demando respondenda etgrupe: Kiel vi konvinkiĝis pri Eo? Respondoj: per libroj, fervoro pri geografio aŭ lingvoj, pro personaj rekomendoj, por vojaĝebloj, unu eĉ pro amo (ne la seminaria speco!). Iuj trovis, perdis kaj retrovis la lingvon, eĉ plurfoje. Aliaj aŭdis pri la lingvo, sed nur post emeritiĝo havis tempon aktiviĝi. Konstatite, ke en retepoko, la manieroj ekscii pri la lingvo signife ŝanĝiĝas.
Stefan MacGill prezentis la temon: ‘Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?’ La devo lerni fremdan vortostokon ja pezigas la taskon, sed per dekomenca aŭskultigo de variaj parolmodeloj kaj frua paroligo de studentoj oni mildigas la obstaklojn. La prezento skizis dekkvinon da konsiloj malpezigi la taskon. La prezenta resumo estis dissendita kun EKO 6 el Nepalo. La ĉefa parto de la prezento temis pri diskutado de 5 demandoj, po unu por kvin grupoj. La unuaj tri demandoj rilatis al lingvaj kaj pedagogiaj faktoroj, la lastaj du pri ligitaj temoj. Jen la demandoj kaj sintezo de la respondoj reraportitaj

.

1) Kiuj estas la plej malfacilaj punktoj de Eo por vialandanoj?

Azianoj: Alia pensmaniero, fremda vortstoko. Aŭstralianoj: akuzativo, transitiveco de verboj, uzo de -ig kaj -iĝ.
2) Kiuj estas la pli facilaj partoj?

La reguleco, la markado de vort-funkcioj en frazoj, Demandoj per ‘Ĉu’ komence. Por eŭropanoj: multaj vortoj tuj kompreneblaj. La flekseblo de la lingvo.
3) Kiel kuraĝigi fruan ekparolon de la lingvo?:

Uzu retbabilejojn, skajpon, por eĉ transkultura parolado. Lernantoj akompanu eksterlandajn gastojn – eko timiga, fino bona. Gastigu eksterlandanojn.
4) Kiel logi homojn al Eo por eklerni ĝin?

Montru la utilecon de la lingvo. Kie estas ŝato al atestiloj, aranĝu tion por la kurso. Aperigu anoncojn en telefonlibroj. Invitu gastprelegantojn al informkunsidoj. Partoprenu la vivon de aliaj grupoj: skoltoj, verduloj…
5) Kiel aktivigi finintojn de la baza kurso, por ke ili enkomunumiĝu kaj plue studu?

Varias, depende de la aĝo de la kursanoj. Ne estu financaj baroj al plua studado, konigu frue la plustudajn eblojn. Informu pri poŝtelefonaj kaj komputikaj ebloj viziti indajn retejojn. Spronu al legado de bonaj libroj.
Fermis la matenon d-ro Markus Gabor:, kiu lastatempe gvidis sukcesajn kursojn en Tajlando kaj ofte kursgvidas en Koreio. Li frue paroligas lernantojn per simplaj, kompreneblaj frazoj. Por komuniki pli malfacilajn nociojn, li laŭeble evitas la enlandan lingvon, por ne krei tradukisman modelon – anstataŭe li uzas ĉinajn ideogramojn, kiuj estas rekonataj de multaj azianoj, eĉ se la koncerna lingvo ne aktive uzas ilin.
En Tajlando kaj multlande, oni tre aprezas atestilojn, do tiujn li kreis. Kurskomence lernantoj devas aĉeti kursmaterialon, sed kiu finos la kurson, rericevas la koston de la libro. Li rakontis pri diligenta taja studentino, kiu post mallonga kurso regule sendas dekojn da paĝoj de hejmtaskoj por kontrolado. Gravas montri la utilecon de Esperanto. liakaze en Hungario, lingvaj diplomoj ĉe ŝtataj instancoj donas salajran bonuson (7% por unu kaj 15% por du). Tra la jaroj li enspezis signifajn sumojn pro posedo de rekonata diplomo pri kono de Esperanto. Li rakontis kiel li uzis E-kontaktojn eĉ por fari oficajn vizitojn al foraj landoj, kiujn liaj neesperantistaj kolegoj ne kapablis.
La seminario atingos sian lastan tagon en dimanĉo la 27an de marto, kun diskuto pri la stato kaj bezonoj de la indonezia movado, sekvata de forumo por kiu la kvin gvidantoj formos panelon por respondi demandojn aŭ reagi al komentoj. Per tio finiĝos la 21a AMO – trafa momento por la transdono de la torĉo al pli juna AMO-gvidanto kaj teamo. Jam ekis en Italio AMO 22, kaj AMO 23 en Turkio tuj sekvos. La organizado de tiuj seminarioj jam estas en la manoj de la nova teamo.

 

댓글 쓰기(Lasi Respondon)