인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

(1) 반둥 3개국 (호주,뉴질란드,인도네시아) 에스페란토 대회 소식 (2016.3.24)
Kongresa novajho el Bandung,Indonezio

2016년 3월 24, 호주,뉴질랜드,인도네시아 3개국 합동 대회가 대회 개막을 올렸다. 중요한 이날의 행사를 살펴보면,

stefan

Stefan MacGill, vicprez. de UEA salutas en la malferma ceremonio

(개회식에서 축사하는 세계 에스페란토 협회 스테판 맥길 부회장)

————————————————————-

1.반둥 아시아 아프리카 기념관에서 개회식 열리다.

2.대회 주제에 대한 토론회 갖다. 대회주제 : Esperanto-Spirito de unueco en la diverseco de tutmonda civitano

3. 2개반의 에스페란토 학습방과 21차 AMO Seminario 열리다.

Kiel funkciigi ‘Esperanto-Kulturcentro’-n? (에스페란토 문화원을  어떻게 기능케 할것인가. 발표자 :이중기)

https://www.youtube.com/watch?v=n8Po9Obar3Q

Universitata Esperanto-edukado en Koreio (한국의 대학 에스페란토 교육. 발표자 :이중기)

4. Esperanto-movado en Azio kaj ghia estonteco (아시아 에스페란토 운동과 미래 .발표자 :이중기)

5. 오스트렐리아에서 열리는 언어 축제에 대해 발표하다. (발표자: Dmitri LUSHNIKOV)

6. 에스페란토 노래 부르기 (Alan BISHOP)

7. 유트브를 통한 에스페란토 활동 발표하다. (Richard DELAMORE)

8. 동구라파의 정치 상황에 대해 발표하다. (MARKUS Gabor)

9. 경매가 열리다.

kun koreoj

9 koreaj partoprenantoj. Libro, Perla, Esti, Lumi,Lampiro, Emisto, Shlosilo,Ario, Sovagha (fotita de LEE Kam el Australio)

tute

 

En la 23-a de marto, 2016 en Bandung okazis ‘Trilanda (Australio,Novzelando,Indonezio) Esperanto-Kongreso’  en la Muzeo ‘Azio-Afriko’. El UEA vicprezidanto Stefan MacGill kaj estrarano pri Azio kaj Afriko LEE Jungkee partoprenis. Jen estas programeroj de la unua tago.

  1. Malferma ceremonio en la muzeo ‘Azio-Afriko’.

2. Diskuto pri kongresa temo : Esperanto-Spirito de unueco en la diverseco de tutmonda civitano

3. Du-kursoj launivele kaj la 21-a AMO Seminario malfermita

Kiel funkciigi ‘Esperanto-Kulturcentro’-n? (LEE Jungkee)

Universitata Esperanto-edukado en Koreio (LEE Jungkee)

4. Esperanto-movado en Azio kaj ghia estonteco (LEE Jungkee)

5. Lingvaj  festivaloj en Australio. ( Dmitri LUSHNIKOV)

6. Kanti gaje (Alan BISHOP)

7. Mia Jutuba Kanalo- www.youtube.com/evidela  (Richard DELAMORE)

8. La politikaj situacioj en la orienteuropaj landoj (MARKUS Gabor)

9. Aukcio. (Prizorgita de BEHARRY-LALL Indrani, PALMER Helen kaj ——-TOUBALE Franciska)

=============================

Azio kaj Oceanio – ligitaj per brava iniciato

(Verkita de Stefan MacGill)

La Muzeo en Bandung pri Azia-Afrika Kunlaboro disponigis la lokon por la malferma ceremonio de la Trilanda Kongreso de Esperanto okazanta nun en Indonezio. Partoprenis la solenaĵo la direktoro de la muzeo, s-ro Thomas A. Siregar, kiu salutis i.a. per kelkaj frazoj en Esperanto. Ĉeestis plie profesoroj de la universitato ligita kun la muzeo. En tiu muzeo kaj la universitato funkcias E-klubo kaj E-kursoj, tiel, ke kreiĝas regule novaj junaj esperantistoj kaj lernantoj.

 

Post aŭdigo de la nacia himno de Indonezio, bonvenigaj vortoj venis de la Loka Kongresa Komitato. Sekvis salutoj de la prezidantoj de la tri partoprenantaj landaj asocioj de UEA: Indonezia (IEA), Aŭstralia (AEA) kaj Nov-Zelanda (NZEA). De UEA legeblis en la Kongresa Libro skriba saluto de ĝia prezidanto, Mark Fettes, ankaŭ de estrarano Lee Jungkee. Surloke povis saluti sentekste la vic-prezidanto de la Asocio, kies postkreita teksto legeblas aparte.  Post la salutoj de la reprezentanto de la muzeo kaj la universitato la partoprenantoj kune kantis la Esperantan himnon. Fermis la solenaĵon impresaj kulturaj eroj: kvar-persona danctrupo, sekvata de kantistino kun dek-persona orkestro, kiu muzikis per tradiciaj indoneziaj instrumentoj (bambuaj ksilofonoj, tamburoj kaj angklungo).

La muzeo famiĝis ĉar ĝi gastigis en 1955 gravan konferencon de nealiancitaj ŝtatoj – pluraj el kiuj en tiu tempo estis fermantaj siajn koloniismajn epokojn, kaj kiam regis pro la establiĝo de la Malvarma Milito granda timo pri la minaco de nuklea milito. La originala konferenca halo kaj ĝiaj mebloj estas bone konservataj kaj la kongresanoj povis viziti ĝin; tie okazis la komuna fotado (vidu en la PDF). La kongreson partoprenas 101 kongresanoj el Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Indonezio, Koreio, Nov-Zelando, Singapuro kaj Orienta Timoro.

Stefan MacGill kaj Ilia Dewi.

Pli detalaj raportoj sekvos de la trilanda organiza teamo.

============

Saluto de la vic-prezidanto de UEA, Stefan MacGill

Mi ĝojas saluti nome de Universala Esperanto-Asocio la Trilandan Kongreson de Esperanto. UEA estas monda organizo, kiu kunigas esperantistojn el 102 landoj; en 72 landoj ekzistas aliĝintaj landaj asocioj. Tra lastaj jaroj tre aktivis kaj kreskis kelkaj aziaj asocioj, kaj fondiĝis novaj. Ĝuste la plej juna, plej nova, plej freŝa estas la indonezia, akceptita antaŭ nur ok monatoj. Tial estas tre ĝojige povi partopreni la nunan kongreson. (Je tiu punkto UEA transdonis al IEA pakon da revuoj).

 

Anoj de UEA okupiĝas multe pri universitata agado diverslande; ĝojige estas kompreni, ke ankaŭ ĉi tie tio bone funkcias. Plie, UEA laboros por praktike uzi la lingvon por malfermi kontaktojn por la Muzeo inter aziaj kaj afrikaj E-asocioj kaj E-grupoj. (Je tiu punkto estis prezentita  LEE Jungkee, kiu en la estraro de UEA respondecas kaj pri Azio kaj Afriko).

 

Multo okazas nun en UEA. Ni estas ĝuste nun aĉetantaj duan domon en Roterdamo, kie povos loĝi volontuloj, inter kies taskoj estos progresigi la movadan evoluigon por ke pli da homoj aŭdu pri la lingvo kaj eklernu ĝin. La Asocio okazigas kongresojn: la sekva en Slovakio, poste en Seulo. Formiĝas planoj, ke okazu ene de la sekvaj kvino da jaroj la unua Universala Kongreso en Afriko.

 

En la nuna kongreso okazos la 21a trejnseminario por la maturigo de aktivuloj. Mirinde, la unua tia AMO-seminario okazis antaŭ nur du jaroj. Dum la kongreso  estos ebloj starigi demandojn pri UEA kaj vidi bildan resumon pri tiuj du jaroj da AMO.

 

La modelo de plurlandaj kongresoj estas imitinda – precipe se tiuj kunvenigas homojn de diversaj kulturoj kaj fonaj lingvoj. Tial UEA deziras al la nuna kongreso plenan sukceson!



댓글 쓰기(Lasi Respondon)