‘에스페란토-베트남어 대사전’ 발간을 축하합니다!
Gratulas eldonon de ‘Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro’
| 베트남 에스페란토 협회는 협회 창립 60주년을 맞아, 15년간의 작업끝에 ‘에스페란토-베트남어 대사전’을금년에 출간 할 예정이다. 10,652개의 표제어가 실린 이 대사전의 발간으로 베트남 에스페란토 운동이 더욱 활발해 질것으로 기대된다.
베트남 에스페란토 운동의 무궁한 발전을 바라며…
Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro
aperos okaze de la 60-a Jubileo de Vjetnama Esperanto-Asocio en 2016
Post pli ol 15 jaroj, finfine la Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro estas finredaktita. Ĝia apero en 2016 estas unu el la konkretaj agoj fare de vjetnamaj esperantistoj omaĝe al la 60-a jubileo de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016).
Jen konciza informo pri la vortaro:
- 10 652 kapvortoj
- ĝisdatigita per novaj terminoj pri politiko, ekonomio, kulturo, socio, scienco, teknologio.
- uzo de simplaj vortoj, spegulantaj ĉiutagan vivon, bazitaj sur la kapableco de Esperanto krei vortojn
- aldono de nomoj de homoj kaj lokoj de Vjetnamujo kaj de najbaraj aziaj landoj,
- terminaro de religioj, filozofioj disvastiĝintaj en Azio.
- Formato: 14 x 21 cm, 352 paĝoj
- Eldonejo: Thế Giới Eldonejo, Hanojo.
- Dato de apero: julio 2016