항공기 사고, 에스페란토가 해결책?
Esperanto por flugo-sekureco

항공기 사고의 11% 이상이 언어 문제로 인해 발생했다고 통계는 말하고 있다.

미국 NBC 보도에 따르면 1988년 이후 345건의 항공기 사고가 조종사와 관제탑간의 언어적 문제로 발생했으며. 이중 95건은 미국내에서, 250건은 미국밖에서 발생했다고 보도하고 있다.

항공기사고의 중요 원인중의 하나인 언어문제 해결에 에스페란토가 기여할수 있지 않을까?

자세한 내용은 아래 흥미로운 기사를 읽어보기 바란다.

4

ESPERANTO POR VIA FLUG-SEKURECO

Laŭ la statistikoj nun iom pli ol 11 elcento de la aviadilaj akcidentoj okazas pro miskomprenoj inter pilotoj kaj flug-kontrolistoj. Ĉu Esperanto povus helpi?

Dum la 3-a jarmilo post cent jaroj de flug-trafiko ni riskas perdi vivojn pro miskomprenoj en lingvo ne taŭga, ĉu tio estas ridinda aŭ plorinda? Jam en 1910 Ernest Archdeacon kaj Henri Farman, grandaj pioniroj de aviado kaj de Esperanto, deklaris, ke “la daŭra progreso de la transport-rimedoj en internacia lingvo simpla estas absolute necesa.” Bedaŭrinde en 1951 la Federa Instanco Aviada (FAA) devigis sen ajna scienca pruvo la organizaĵon OACI alpreni la anglan kiel mondan lingvon de aviado. En tiu epoko la aviadiloj por pasaĝeroj, relative malgrandaj, malrapidaj, funkciantaj per helico, ne estis multaj, sed nuntempe la flughavenoj estas plenigitaj per jet-aviadiloj tre rapidaj, gigantaj.

La komunikado devas okazi rapide kaj sekure, daŭre kaj precize. Ĉiuj aviadistoj devas kompreni la instrukciojn sen duboj, en la tuta mondo, sendepende de ilia gepatra lingvo. Ne nur lingvo internacia, monda estas necesa sed ĝi devas esti ankaŭ pli klara kaj relative facila. La lingvo, kiu plej respondas al ĉi tiuj kondiĉoj estas Esperanto.
Kial la angla lingvo ne taŭgas?
Unue, kiun el la multnombraj anglaj lingvoj oni devas lerni? Ekzemple la usona esprimo por enpoziciĝo estas “put into position” dum en la internacia angla oni diras “line up”.
Due, kiu, krom denaskuloj, kapablas elparoli 42 sonojn skribitajn per malsimpaj kunmetaĵoj de 26 literoj?
Trie, kvare kaj eĉ pli da dubindaĵoj kiel ekz. multnombraj neregulaj verboj baras la vojon al kompreneco, same kiel fiksitaj esprimoj, ktp.
Ne estas, do, mirinde ke la usona televidstacio NBC raportis pri 345 miskomprenoj, akcidentoj kaj preskaŭ-akcidentoj kaŭzitaj de lingvaj problemoj ek de 1988 kaj rilataj al usonaj pilotoj mem. Inter ĉi tiuj akcidentoj 95 okazis en Usono kaj 250 eksterlande. Sed kiom da konfuzo okazis en la mondo, kie oni ne parolas la anglan sed estas devigata uzi ĝin? La plej katastrofa akcidento, kie mortis 583 homoj (Tenerifo 1977) , estis kaŭzita de nederlanda piloto, kiu ne komprenis frazon en la angla senditan de la kontrol-turo.
Nia alvoko al la Esperanto-komunumo kaj al UEA kiel kupola organizaĵo estas, ke ni bone konsideru ĉi tiun problemon kaj prezentu al la mondo kaj al la oficialaj organizaĵoj pri aviado, kiel FAA, ICAO kaj IATA (Asocio de aviadaj internaciaj transportoj) la solvon, kiun Esperanto povus alporti al ĉi tiu praktika kaj aktuala labor-kampo.
Ekzemple antaŭ kelka tempo en Moskvo piloto de Airbus kaj rusa kontrolisto ne sukcesis interkompreniĝi per la angla, kaj moskva vojaĝintino surterigis la aviadilon. Poste la piloto diris ke tio okazas ofte. Alia ekzemplo: en Osaka, la ĉina piloto ne komprenis la anglan de la japana kontrolisto.

En kelkaj radio-elsendoj de France Info kiu dauras dum 2 minutoj matene ke en vojaghoj de etaj turismaj aviadiloj kun 4-6 vojaghantoj okazas ofte lingvaj miskomprenoj – pri kiuj oni ne publike raportas.

Elisabeth LAMBERT
animanto de la labor-grupo Esperanto-en-aviado,

댓글 쓰기(Lasi Respondon)