인터넷 에스페란토 서점다양하고 저렴한 인터넷 서점!

세계 에스페란토 청년회 ‘B 이사 선거’ 공고
Alvoko por Komitatanoj B

세계 에스페란토 청년회에서는 2016년 6월 1일부터 2018년 5월 31일까지 세계 청년회 이사로 활동하기를 원하는 이사를 선출하는 선거를 갖는다.

출마를 원하는 청년은 아래 사항을 참고하여, 4월 10일까지 입후보 신청서를 세계 청년회로 보내면 후보로 등록이 되며, 입후보자들을 대상으로 한 청년 회원들의 직접 투표에 의해 B 이사가 선출되게된다.

 

tejo

 

Alvoko por Komitatanoj B

(Arina OSIPOVA – Ĝenerala Sekretario de TEJO)

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2016 ĝis la 31-a de majo 2018.  Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume kvin Komitatanojn B, unu por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.

Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la organizo. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2016 el minimume du landoj

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta, kaj memoru ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 10an de aprilo 2016. Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
  • retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj oficejo@tejo.org

Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de la Komitatanoj B vi povas trovi en la Regularo pri TEJO kaj en la Reglamento pri elekto de komitatanoj B. Se vi havas iujn demandojn, ne hezitu kontakti la Ĝeneralan Sekretarion aŭ la Oficejon de TEJO.



댓글 쓰기(Lasi Respondon)